viernes, 18 de abril de 2008

REGULO ( regla, norma)

Tio, kio estas difinita por gvidi la agadon, konduton, studon, verkadon kaj simile; tio, kio diras, kion oni faru en difinita okazo:
  • Mi ne scias regulojn de ĉiu tiu ludo.
  • Ne ekzistas regulo sen escepto.
  • Li ricevas regulan salajron.
  • Ni regule ricevas la gazeton.
  • Ne iru al fremda anaro kun via regularo.
  • Vi devas reguligi vian eksvalidiĝintan pasporton.
  • La dokumento, kiun vi montris, ŝajnas esti laŭregula.
  • Ĉiuj riveroj havas fluon, tre kurban kaj neregulan.
  • Iu malreguligis la horloĝon.

IGNORI ( ignorar )

Ne voli scii; intence ne atenti; konscie preterlasi:
  • Mi amas ŝin, sed ŝi ignoras min.
  • La infano estas ignorata de siaj gepatroj.
  • Vi estos punita pro ignorado de la reguloj.
  • Nia movado estis ignorebla tiutempe.
  • La ordonoj de la estro estas neignoreblaj

NOTI ( anotar)

1. Skribi ie mallongan resumon, por ne forgesi:
  • Mi notis la problemon kaj provos solvi ĝin rapide.
  • Li estas bona lernanto, kiu ricevas nur bonajn notojn.
  • "Bedaŭrinde via notaro ne estas sufiĉe bona," diris la instruisto.
  • Mi lasis al vi noteton sur la tablo.
  • La informoj, kiujn ni ĵus eksciis, estas notindaj.
  • La solfeĝaj muziknotoj estas jenaj: do, re, mi, fa, sol, la, si.
  • La nuna eldono enhavas multajn piednotojn (komentajn notojn sube de la paĝoj).
2. Zorge konservi en la memoro:

  • Mi notis tiun konkludon en mia kapo.

ACIDO (ácido)

Kombinaĵo, havanta hidrogenjonojn en akva solvaĵo, kaj ruĝiganta lakmuson: / Combinación que contiene iones de hidrógeno en una solución de agua, y tornasol que enrojece.
  • En tiuj ĉi boteletoj troviĝas diversaj acidoj: vinagro, azotacido kaj aliaj. / En estas botellitas se encuentran diversos ácidos: vinagre, ácido de nitrógeno y otros.
  • Post dolĉa vino restas acida vinagro. / Después de un vino dulce queda un vinagre ácido.
  • Tiu vino estis abomena acidaĵo. / Ese vino era un ácido detestable.
  • Ŝi havas problemojn pro troa acideco en stomako. / Ella tiene problemas por demasiada acidez en el estómago.
  • La suko estas acideta. / El jugo está un poco ácido.
  • Unu el kaŭzoj de arbarmortado estas acidiĝo de pluvoj. / Una de las causas de la muerte de los árboles es la acidez de las lluvias.
  • Hodiaŭ mi kuiros viandon kun dolĉacida saŭco. / Hoy cocinaré carne con salsa agridulce.

GVIDI ( guiar )

1. Montri al iu persono la vojon ĝustan, irante kun li kaj helpante al li por atingi la celon, kiun li intencas trafi:
  • Turista gvidisto gvidis nin sur la monto.
  • Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.
  • Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas.
  • Ni venis ne tien - li misgvidis nin!
2. Montri la linion ĝuste kondukantan al la celo; direkti la movon al la celo:
  • Ne timu, kompaso gvidos nin.
  • Vidu, tio estas gvida stelo.
  • Plej bona gvidilo estas la lango.
3. Montri, sciigi al iu la konduton, kondukontan al la celo:
  • Li promesis gvidi sian popolon al la feliĉo.
  • Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.
4. Montri, sciigi per siaj spertaj konsiloj, kiel eble plej bone funkciigi ion:
  • La kurson gvidas bonega instruisto.
  • Mi prenis sur min la gvidadon de Esperanta kurso.
  • Ŝi konsentis persone gvidadi la aferon.