sábado, 31 de octubre de 2009

ĈIFI ( arrugar, estrujar, ajar)

Difekti ion per kunpremo kaj fari multajn senordajn faldojn / Destrozar algo por medio de compresión y hacer muchos dobleces desordenados.
  • Ŝi ĉifis lian leteron kaj forĵetis ĝin / Ella arrugó la carta de él y la lanzó.
  • La verkisto nur ĉifadis la paperon - li ne sukcesis elpensi ion interesan. / El autor sólo arrugó el papel - no logró pensar algo interesante.
  • Ordigu vian ĉifitan liton! / Ordena tu arrugada cama!!!
  • Silko estas neĉifebla. / La seda es inarrugable.

ZUMI ( zumbar, ronronear, canturrear)

Aŭdigi kontinuan, malakutan kaj obtuzan bruon, se paroli pri: / Hacer escuchar un ruido continuo, grave y obtuso, si se hable de:

1. insektoj, kies flugado faras zo-sonon: / insectos cuyo vuelo hace un sonido zzzzzzzz.
  • Ekstere zumas abeloj. / Afuera zumban abejas.
  • Mi ege ne ŝatas la zumadon de muŝoj. / A mi me desagradan mucho el zumbido de las moscas.
  • Subite mi ekaŭdis zuman sonon. / De repente comencé a escuchar un zumbido.
2. persono murmuranta aŭ kantanta kun preskaŭ fermita buŝo/ una persona murmurando o cantando con la boca casi cerrada.
  • Ŝi zumis iun kanton. / Ella canturreaba algún canto.
3. konfuza bruo: / un ruido confuso
  • En la restoracio neniu zumas. / En el restorán nadie canturrea.
  • Ŝia edzo foriris - lin nervozigis zumado de la virinaj langoj. / El esposo de ella se fué - le ponían nervioso el ronronear de las lenguas femeninas.

KLAĈI ( murmurar, chismear, decir pelambres)

Babiladi disportante aŭ ripetante malicaĵojn / Charlar dispersando o repitiendo cosas malintencionadas
  • Tiuj virinoj nur trinkas kafon kaj klaĉas. / Esas mujeres solo toman café y murmuran.
  • Mi aŭdis klaĉojn pri vi. / Escuché pelambres sobre tí.
  • Iuj viroj ankaŭ estas klaĉemaj. / Algunos hombres también son chismosos.
  • Klaĉistinoj estas virinoj, kiuj ŝatas klaĉadi. / Chismosas son mujeres que gustan de murmurar.

VIŜI ( limpiar frotando, secar, fregar )

1. Purigi objekton, frotante ĝin per io, kio forigas polvon aŭ malsekecon / Limpiar un objeto frotándolo con algo que saque el polvo o la humedad
  • Mi viŝis la tablon post la tagmanĝo. / Limpié la mesa después del almuerzo
  • Li deviŝis ŝviton de sia frunto kaj daŭre laboris. / Él secó el sudor de su frente y continuó trabajando.
  • Manviŝilon vi trovos en la banĉambro. / El secamanos lo encontrarás en la sala de baño
2. Forigi malpuraĵon de objekto per frotado / Eliminar impuresas de un objeto frotándolo.
  • Necesas viŝi polvon de la tablo / Es necesario limpir el polvo de la mesa.
  • Ne sufiĉas nur unu viŝo por purigi ĝin. /No es suficiente solo una fregada para limpiarlo.
  • La viŝado daŭris eĉ kelkajn horojn./ La limpieza duró incluso algunas horas.
  • Forviŝu la skribaĵojn de la tabulo, mi petas. / Limpia lo escrito en el pizarrón, por favor.
  • Tiu honto nenian elviŝiĝos. / Esa vergüenza nada la borrará.