jueves, 6 de noviembre de 2008

PAKO ( paquete, embalaje)

Aro da objektoj, kunligitaj aŭ kunaranĝitaj por esti protektataj aŭ pli facile transporteblaj:
  • Pli kostas la sako, ol la tuta pako.
  • Mi jam pakis miajn aĵojn por la vojaĝo.
  • Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!
  • Vi ricevis iun paketon.
  • Ni pakiĝis en la vagonaro.
  • Ĉu vi jam elpakis la donacojn?
  • Enpakiĝu kaj foriĝu.
  • Ĉi tiuj bombonoj vendiĝas senpake / nepakite.

NEPRE ( irremisible, indefectiblemente )

Adverbo, signifanta "en maniero neevitebla, neŝanĝebla":
  • Oni nepre devas manĝi por vivi.
  • Via partopreno estas nepra.
  • Ne necesas konvinki min pri la nepreco kaj taŭgeco de Esperanto.
  • Nepras, ke vi tuj venu!
  • Okazo de Olimpikaj Ludoj neprigis renovigon de la urbo.

ĴURI ( jurar )

1. Preni Dion aŭ ion sanktan kiel atestanton:
  • Mi ĵuras per la nomo de la patrino.
  • Ĵuri per la barbo de l' profeto.
  • Ĵuri kaj reĵuri.
  • Hodiaŭ oni atestas la ĵuradon de la novaj advokatoj.
2. Atestante iun aŭ ion sanktan, promesi ion:
  • La geedzoj ĵuris fidelecon kaj amon ĝis la morto.
  • Li ĵuradis, ke li ĉiam min amos.
  • La ŝafo estas priĵurita al Dio.
3. Atestante iun aŭ ion sanktan, devontigi sin al ia ago:
  • Li ĵuris, ke li ne plu drinkos.
  • Ni faris ĵuran interkonsenton.
  • Ŝi ĵurigis min, sed ŝi mem ne ĵuris.
4. Solene aserti, ke io estas vera:
  • Pri nenio oni povas ĵuri.
  • Tro forta ĵuro - la afero ne pura.

PRAKTIKO ( práctica )

Apliko de la reguloj aŭ principoj de arto aŭ scienco, kontraste kun la teorio:
  • Ŝi finis la universitaton kaj komencis medicinan praktikon.
  • Ni faris longajn praktikajn provojn kun nia projekto.
  • Montriĝis, ke la instrumento estas tre praktika.
  • Ĉiuj viaj konsiloj estis praktike senutilaj.
  • Homoj venas al la aranĝoj praktiki Esperanton.
  • Mi ĵus komencis praktikadon.
  • Ĉi tie laboras multaj praktikistoj.
  • Povas esti, ke kelkaj flankoj de la regularo poste montriĝos nepraktikaj.

DAMNI ( condenar a las pens del infierno )

Kondamni al la punoj de la Infero:
  • Mi damnas vin!
  • Neniu volas iri en tiun damnitan domon.
  • Kiel mi povus nuligi damnon?
  • Mi ĉiam forgesas uzi tiun damnan akuzativon!
  • Damne! Kial mi malsukcesis?!
  • Se homoj pekas, ili damniĝas je infero.

miércoles, 5 de noviembre de 2008

SCENO ( escena)

1. Divido de akto, dum kiu la agado estas kontinua, aŭ (speciale en la franca teatro) ne okazas eniro aŭ eliro de roluloj:
  • La spektaklo kaptis atenton jam de la unua sceno.
  • Iu damaĝis ĉiujn scenajn akcesoraĵojn.
  • Mi tre ŝatis la scenaron kaj pro tio konsentis aktori en tiu filmo.
  • Kaj nun ni invitas la prezidanton veni sur la scenejon!
  • La baleto jam estas surscenigita.
2. Priskribo kun pli-malpli abrupta komenco kaj fino, de parto de ies vivo kaj simile:
  • Lia verko prezentas unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo.
3. Okazo eksterordinara, emocia, interesa, kiu povus esti la temo de teatra prezento:
  • Homoj trankvile observis tiun scenon.
  • La edzino faris scenon de akraj riproĉoj al la edzo.
  • Ili enscenigis al mi belan surprizon.

DISTANCO ( distancia)

1. Longo de interspaco:
  • Kiom longa estas la distanco inter Tero kaj Luno?
  • Praktiko montras, ke distanca lernado estas efika.
  • Rigardu la pentraĵojn distance.
  • Mia domo distancas je du kilometroj de mia laborejo.
  • La sportisto preterdistancis ĉiujn aliajn sportistojn ĉe la lasta rondo.
  • Longdistanca kuro ampleksas ĉiujn distancojn de 5 ĝis 42,195 kilometroj.
2. Longo de 200 m (en vetkuroj):
  • Ili jam finis kuri la distancon.

PECO ( pedazo, trozo, pieza, parte )

1. Parto de solida korpo, derompita aŭ detranĉita:
  • Bongusta peco longe ne atendas.
  • Seka panpeco, sed en libereco.
  • Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
  • Mi tuj pecetigos la panon.
  • Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.
  • Li ekkoleris kaj dispecigis la vazon.
  • Ankoraŭ restis kelkaj rondpecoj de kolbaso.
2. Parto de spaco aŭ tempo, aparte rigardata:
  • Ni iris kune pecon de la vojo.
3. Ĉiu el la apartigeblaj partoj, kies kunmetado kaj kuniĝo konsistigas kompletan tuton, aparaton, maŝinon kaj simile:
  • La aŭto ne veturas - verŝajne iu peco difektiĝis.
  • La robo de la knabino estis diverspeca.
  • Mi ricevas popecan salajron.
  • Ŝi preferas unupecajn bankostumojn.
  • Ni vendas vicpecojn por aŭtoj (uzotajn por anstataŭigi difektiĝintajn samajn pecojn).
4. Parto, formanta mem tuton en kolekto, serio kaj simile:
  • Tiu poŝtmarko estas unika peco.
5. Arta verko, rigardata kiel unu tuto inter similaj:
  • Ŝi legis al mi tre belan pecon.
6. Longa strio de teksaĵo, de kiu butikisto detranĉas vendotan parton:
  • La tablo estis kovrita de grandaj pecoj da toloj.

DEGNI ( dignarse)

Bonvoli, konsenti fari, sentigante tamen ian moŝtecan komplezon:
  • Ili eĉ ne degnis kun mi paroli!
  • Nur grandaj sinjoroj scias esti tiom degnaj.
  • La princo traktis nin kun speciala degno.
  • Li riproĉis sian samrangulon kun la degneco.

ARTIFIKO ( artificio, truco)

Lerta kaj ruza agmaniero aŭ procedo, per kiu oni celas imponi, iluzii aŭ trompi:
  • Tiu eksterordinare lerta artifiko havis bonan efikon.
  • Ili elpensis malican artifikon.
  • Lia konduto ŝajnas esti artifika.
  • Ili tion artifikis.
  • Li estas lerta artifikulo.
  • Artifikulo estas uzanto de komputa sistemo (precipe de komputila reto), provanta "enrompiĝi", senrajte atingi protektatan datumon.
  • Ŝi aŭskultis lian senartifikan rakontadon.
  • Mi tre ŝatis la libron "La Senartifikulo" de Voltero.

domingo, 2 de noviembre de 2008

BULO (bola, bolo )

Peco de pli-malpli knedebla materio, kun proksimume globa formo:
  • Lia koro fariĝis bulo da glacio.
  • Mi uzis bulan liston por prezenti programerojn de la aranĝo.
  • Ni manĝis supon kun bongustaj buletoj el viando.
  • La knabino buliĝis en la lito.
  • La nuboj kunbuliĝis en unu grandan mason.
  • La katido ludis kun fadenbuloj.
  • Infanoj ĵetadis neĝbulojn unu al la alia.
  • Donu al mi panbulon, mi petas.
  • Oni kutimas ĵeti terbulojn sur la ĉerkon.

NECESA ( necesario,a)

1. Tre bezonata, preskaŭ ne malhavebla, ekstreme dezirata:
  • Mi faris ĉion necesan por sukcesi.
  • Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
  • Estas necese zorgi pri tio.
  • Se devigas neceso, faru kun kareso.
  • Ĉu ni havas ĉiujn necesaĵojn por fari tion?
  • La entrepreno necesigas multan monon.
  • La kuracisto alportis sian necesujon kun kuraciloj

2. Postulata de la naturaj leĝoj aŭ de la stato de la aferoj; absolute ne evitebla:
  • La aero estas necesa por ĉiuj vivantaj estaĵoj.
  • Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.
  • Necesas veturi tien kaj ekscii, kio okazas.
  • Pardonu, kie estas la virina necesejo?
  • Mi pensas, ke tiuj reformoj estas tute nenecesaj / sennecesaj.

PUFO ( fofo, acolchado, puff )

1. Plenblovita aŭ plenŝtopita elasta saketo, cilindro kaj simile, uzata por seĝoj, fenestraj kontraŭventiloj kaj simile:
  • Estas tre komforte sidi en ĉi tiu pufseĝo.
  • La vangoj de la knabineto estis pufaj kaj ruĝaj.
  • Ni spektis la filmon kaj manĝis pufitan maizon.
  • Mi pufigis la kusenon, plenŝtopante ĝin per plumoj.
  • La konflikto ĉiutage pufiĝas.
  • Montru al la kuracisto vian pufiĝintan vundon.
2. Ronda mola elstaraĵo el ia materialo en vesto, hararo kaj simile:
  • Kion vi konsilus al mi uzi por ke ne estu pufoj en la hararo?

REKLAMO ( reclamo )

Alvoko al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi kaj rekomendi komercaĵon, entreprenon aŭ ian aferon:

  • Tiu sensacio estis bona reklamo por la famuloj.
  • Ĉe ni estas malpermesite reklami cigaredojn en televido.
  • Ŝi evitas aĉeti reklamatajn aĵojn.
  • La tuta muro estis kovrita per reklamaj ŝildoj.
  • Reklamado en tiua gazeto multege kostas.
  • Mi ofte ricevas diversajn reklamilojn.
  • Tio estas pufreklamo! Mi provis ĉi tiun aĵon, sed ĝi ne estas tiel bona, kiel oni diras.

STILO ( estilo)

1. Karakteriza persona maniero esprimi siajn pensojn:
  • La teksto ne havas erarojn, sed ĝia stilo estas iom stranga.
  • Mi ŝatus stiligi la hararon.
  • La plejparto elektis lin kiel la plej bonan stiliston pro lia simpla, sed plaĉa stilo.
  • Via letero estas ege interesa kaj bonstila.
2. Tuto de la ecoj, kiuj karakterizas belartan verkon de iu artisto aŭ belartan verkaron, apartenantan al iu epoko kaj popolo:
  • Ŝi tre ŝatas barokan stilon.
  • Mi sentas stilan harmonion en via hejmo.
  • La domo estas senstila.

3. Maniero kalkuli la jarojn laŭ la diversaj kalendaroj:

Tio okazis la unuan de septembro laŭ la tiama malnova stilo (Julia).