sábado, 8 de marzo de 2008

LACA ( cansado,a)

1. Sentanta sin malvigla kaj bezonanta ripozon pro eluzo de siaj fortoj per troa penado:
  • Ni estis lacaj pro longega vojaĝo.
  • Cxirkaux la mateno vekis laceco, kaj ŝi iom ekdormis.
  • Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.
  • La aranĝo estis interesa, sed laciga.
  • Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj.
  • Mi sportis kaj nun volas mallaciĝi.
  • En sia profesio ŝi estis diligenta kaj senlaca.
2. Tedita de ia okupo kaj deziranta ĝin rezigni aŭ ĉesigi:
  • Mi jam estas laca de via konstanta ĵaluzo.

FAMILIARA ( familiar, íntimo)

Tiel senceremonia, kiel interne de familio; senĝena:
  • Forgesu pri viaj familiaraj manieroj - ĉi tie estas multaj fremduloj.
  • Vi ne devus paroli familiare kun via estro!
  • La filo ne ŝatis ĉiujn tiujn familiaraĵojn, precipe karesojn.
  • Mi sentis min kiel hejme pro ilia familiareco.
  • Mi pensas, ke ŝi neniam familiariĝos kun mi.

SEVERA ( severo,a)

1. Senindulga; ne facile pardonanta kaj forte punanta:
  • Nia instruisto estas severa, sed justa.
  • Ne ĉion oni devas severe ekzameni.
  • Restis neniu spuro de lia antaŭa severo.
  • Preskaŭ ĉiuj instruistoj de nia universitato estas malseveraj.
2. Akre malmilda, malfacile eltenebla:
  • Venis severa vintro.
  • Negocaj aferoj estas severaj.
3. Ne toleranta deflankiĝon disde la regulo; postulanta plenan konformiĝon al la modelo, tipo,leĝo:
  • Ŝi sekvas severan dieton.
  • Kun vero severa komercaĵo forvelkos.
  • Severeco de la leĝoj ne detenis lin de tro rapida veturado.
4. Senornama; senigita je ĉio nenecesa, je ĉia superfluaĵo:
  • Ni rimarkis, ke la arkitekturo de tiu urbo estis severa.

STREĈI (tensar, dar cuerda a reloj o juguetes)

1. Forte tiri suplan objekton kaj teni ĝin en pli longigita aŭ pli larĝigita stato:
  • Streĉu la ŝnuron rigida.
  • La haroj streĉiĝas (de teruro).
  • Diplomatiaj rilatoj de tiuj landoj estas streĉitaj.
2. En alta grado uzi sian korpan forton por ia movo, gesto:
  • Li streĉis la muskolojn de la brakoj.
  • Streĉu la okulojn!
  • Tiu vundo de muskolo aperis post streĉo.
3. Uzi plej energie siajn psikajn fortojn, por atingi celon:
  • Mi streĉos ĉiujn miajn fortojn kaj nepre faros tiun laboron.
  • Tiu streĉa atendado nin ĉiujn lacigis.
  • Ŝi falis - tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo kaj doloro.
  • Li volis malstreĉi sin kaj iomete ripozi.
4. Apliki forton (de tiro, premo, flekso, tordo ks) al elasta korpo, por iel utiligi la rezultontan laboron:
  • Necesas streĉi la horloĝon.

MATERIO (materia)

1. Tio, kies ekzistadon ni perceptas per la sensoj, kaj el kio konsistas la universo (kontraste kun la energio):
  • Ekzistas diversaj teorioj pri la materio.
  • Antimaterio estas materio el inverse ŝargitaj partikloj.
2. Parto el tiu io, kiu prezentas apartajn ecojn al nia analizo:
  • La materio de tiuj objektoj estas peza.
  • Ni analizos la materian strukturon de la molekulo.
3. Nespirita, eksterkonscia kaŭzo de perceptoj:
  • Mondo de la materio estas malsama ol tiu de la ideoj.
  • Ĉu vi kredas je la materieco de la animo?
  • Vi estas freneza! Ja materiiĝo de fantomo estas neebla!
  • La plimulto opinias la animon nemateria.

TUKO ( paño, lienzo, trozo, trapo)

Peco de teksaĵo, ordinare ortangula, por difinita uzo:
  • La kapon de avino volvis tuko.
  • Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
  • Mi surmetis antaŭtukon antaŭ kuirado.
  • Oni disponigas la necesan matracon, kusenon, littukon, kovrilon.
  • Ŝi viŝis la okulojn kaj la vizaĝon per naztuko / poŝtuko.
  • Salivtuko gardas la vestojn de infano de malpuraĵoj.
  • La tablon kovris diverskolore brodita tablotuko.
  • Prenu viŝtukon kaj viŝu la tablon.

KONTRASTO ( contraste)

Malsameco de du objektoj aŭ ideoj, kiuj reciproke pli klare distingiĝas pro la apudmetiĝo mem:
  • Oni povas facile rimarki kontraston de la ombro kaj de la lumo.
  • Suspekton vekis belega ringo, kontrastanta kun la tuta mizera eksteraĵo.
  • Viro estas homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano.
  • Blankaj tukoj forte kontrastis kun la grizaj muroj de la domo.
  • Oni kontrastigas tragedion al la komedio.

miércoles, 5 de marzo de 2008

LAĈO (cordón)

1. Ŝnureto el kotono, silko, ledo ks, kiun oni trapasigas tra specialaj truetoj por streĉi kaj kunligi du partojn de vestoj, korseto, ŝuoj kaj ceteraj:
  • Mi preferas ŝuojn kun zipoj al ŝuoj kun laĉoj.
  • Kara, helpu frateton laĉi ŝuojn.
  • Streĉe laĉita korseto malfaciligis mian spiradon.
2. Io simila (koliero, plektaĵo ks):
  • Laĉo da koraletoj ĉirkaŭis ŝian belan kolon.
  • Mi ne volas laĉi mian volon per leĝoj.

PRECIZA (preciso,a)

Ĝuste kaj klare difinita eĉ en la plej malgrandaj detaloj:
  • Mi bezonas precizan adreson por ke mi povu veni al vi.
  • Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
  • Ni interkonsentis renkontiĝi precize je la deka horo.
  • La desegnisto estas fama pro la precizeco de siaj desegnoj.
  • La instruistino estis tre precizema - ŝi ĉiam postulis precizajn respondojn.
  • Ĉu vi povus precizigi la sencon de tiu ĉi vorto?

PUŜI (empujar)

1. Per forta movo, premo aŭ frapo, forigi aŭ peni forigi de la okupita loko:
  • Li puŝis min ne hazarde.
  • Malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj Esperanto vivis kaj kreskis regule.
  • Esperanto ne celas elpuŝi la naciajn lingvojn.
  • Ŝi enpuŝis al li la tranĉilon en la korpon.
  • Du kontraŭaj elektraj polusoj forpuŝas unu la alian.
  • En la koridoro mi kunpuŝiĝis kun la najbaro.
  • Li sukcese repuŝis argumenton.
2. Alkonduki al ia stato aŭ ago:
  • La talento puŝis ŝin al la artista profesio.
  • Malplena sako puŝas al peko.
  • Tio povus ekpuŝi al ruiniĝo nian tutan aferon.

KONFIRMI (confirmar)

1. Plicertigi la verecon, sendubecon de io:
  • La okazo konfirmis la teorion de esploristoj.
  • La registaro malkonfirmis la novaĵon pri ribelo.
  • Mi jam ricevis la konfirmon pri ricevo de mia mendo.
  • Li konfirme skribis al mi pri tio.
2. Sankcii, ratifiki:
  • Reĝo konfirmis la decidon kaj subskribis la ordonon.
  • La testamento jam estas konfirmita.
  • Dum kunveno konfirmiĝis la antaŭaj decidoj.

PENDI (pender, colgar)

1. Esti alligita per unu ekstremo tiel, ke la cetero estas libera, ne tuŝante la teron aŭ plankon:
  • Sur la muro pendis belega bildo.
  • Tie staris la hundo kun elpendanta lango.
  • Malpendigu ĉi tiun pentraĵon, ĉar mi ne ŝatas ĝin!
  • Super la pordo de la butiko pendis lumigebla elpendaĵo.
  • Li donacis al ŝi belajn orajn orelpendaĵojn.
2. Esti levita de sur la tero per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, kaj morti de premsufoko:
  • Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.
  • Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.
  • En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu.
  • Pendonto ne dronos.
  • Li ne plu volis vivi kaj decidis sin pendumi.
3. Resti senmove super iu aŭ io, ŝvebi:
  • La luno pendis en la ĉielo.
  • La balono flugpendis en la aero.

NAIVA (ingenuo, cándido)

1. Sensperte malkaŝema kaj kredema, kiel infano:
  • La knabino estis juna kaj naiva.
  • Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.
  • Naivuloj jam ne ekzistas.
  • Ŝia naiveco permesas al viroj uzi ŝin.
  • Ŝi estas naivega (iom stulta pro troa naiveco).
2. Senartifika, ne montranta pripensadon aŭ spertiĝon:
  • Via amo estas naiva.
  • La virino naive rakontis, kiel ŝi lin delogis.

PENI (esforzarse, afanarse)

Streĉi la korpajn aŭ mensajn fortojn, por atingi rezulton:
  • Mi penis amikiĝi kun ili, sed mi ne sukcesis.
  • Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas.
  • Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.
  • Li penadas eviti sian punon.
  • Li estas penema lernanto.
  • Mia laboro estas peniga (postulanta penon).
  • Kion vi pripenas, tio al vi venas.
  • Ŝi senpene lernas Esperanton (sen ia peno, facile).

OPORTUNA ( oportuno,a)

1. Facile uzebla pro bona adaptiĝo al sia destino:
  • Miaj ŝuoj ne estas tre belaj, sed ili estas tre oportunaj.
  • Ni oportune sidis sur la sofo.
  • Li inventis diversajn oportunaĵojn, kiuj faciligas al ni la vivon.
  • Neniu dubis pri la oportuneco de tiu belega aŭto.
2. Faciliganta ian agon, faron pro sia ĝusta konveneco:
  • Ni atendu pli oportunan tempon por paroli pri tiaj aferoj.
  • Tiu ekspozicio estas oportuno por montri la utilecon de Esperanto.
  • Aĝo maljuna ne estas oportuna.
  • La demando estas tre maloportuna!
  • Mi ne volas vin maloportuni, pro tio mi jam foriras.

RUZA ( astuto, ladino)

Kapabla elpensi lertajn, artifikajn rimedojn, por atingi celon, kaj uzi ilin, ne rimarkante de aliaj:
  • Alian fojon mi estos pli ruza kaj mi pli min gardos.
  • Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.
  • Tiuj ruzulinoj ruze eltiris de mi la sekreton.
  • Neniu provu ruzi kontraŭ li.
  • Ŝi denove trovis iun ruzaĵon kaj elturniĝis.
  • Neniu iam povis vidi ĉe mi ian ruzecon.
  • Li estas senruza persono. Eble pro tio li estas mia plej bona amiko.

VULKANO ( volcán )

Loko, kie lafoj kaj varmaj gasoj atingas la supraĵon de la terkrusto (aŭ de planedoj kaj satelitoj), ĉu aere, ĉu submare:
  • Ĉi-momente en la mondo estas preskaŭ 600 aktivaj vulkanoj.
  • La gaso kaj lafo jam eliĝas tra la vulkana kratero.
  • Vulkaneca grundo kreis en Dominiko la duan plej grandan bol-akvan lagon monde.
  • Vulkanismo estas ĉiu fenomeno, kiam solidaj, likvaj aŭ gasaj substancoj atingas la teron.
  • Scienco pri la vulkanoj nomiĝas vulkanologio.
  • Li estas tre fama vulkanologo - specialisto pri vulkanologio.