lunes, 2 de julio de 2007

ESTIMI

Havi altan opinion pri ies morala kaj spirita valoro, aŭ pri ties faroj:
  • Ni ĉiuj devas estimi niajn gepatrojn.
  • Estimataj sinjoroj kaj sinjorinoj, estas plezuro vidi vin ĉiujn ĉi tie!
  • Ŝi perdis la estimon por si mem (memestimon).
  • Tiu homo estas estiminda, ĉar li faris multon por nia lando!
  • Mi malestimas perfidulojn.
  • Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
  • Li estas malestiminda mensogulo!

NUANCO

1. Delikata, apenaŭ sentebla diferenco inter gradoj kaj kombinoj de iu koloro:
  • Antaŭ farbado de la ĉambro ni elektis inter la diversaj nuancoj de ruĝo.
  • Hela nuanco plivigligos la ĉambron.
  • Ĉu vi povas instrui al mi la arton nuanci la farbojn?
  • La ĉielo nuanciĝis de mil diversaj koloroj.
2. Delikata diferenco inter samspecaj aferoj:
  • Li respondis al mi kun nuanco de malestimo.
  • Esperanto povas esprimi ĉiujn nuancojn de la penso.
  • Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.

TRAJTO

1. Linio de la vizaĝo:
  • La trajtoj de tiu virino estas tre belaj.
2. Eco de karaktero:
  • Mensogo estas unu el la trajtoj de lia karaktero.
  • La ĉefa trajto de nia lando estas pluvo.
3. Ago rimarkinda kiel ekzemplo:
  • Ŝi savis nin ĉiujn de morto ne timante perdi sian vivon. Ŝia ago estas admirinda trajto de kuraĝo.

KONKERI

1. Akiri per milito kaj perforte estriĝi:
  • Ili eliris kontraŭ nian landon, sed ili ne povis konkeri ĝin.
  • Cezaro estis la konkerinto de Gaŭlujo.
  • Tiu lando estas nekonkerebla!
2. Akiri per granda penado:
  • Li aĉetadis florojn kaj bombonojn - tiel li provis konkeri ŝian koron.
  • La ĉefa celo de la aktorino estis konkero de la gloro.

KONKUBO

Viro edzece vivanta kun virino, kun kiu li ne estas edzigita:
  • Nuntempe multaj viroj ne rapidas edziĝi. Ili vivas kiel konkuboj.
  • Ankaŭ virinoj ŝatas komence provi vivi familian vivon sen esti edzinoj kaj pro tio iĝas konkubinoj.
  • Do konkub(in)eco estas sufiĉe ofta nuntempe.

KONFESI

1. Publike deklari, kion oni intime kredas vera:
  • Ĉiu homo havas rajton konfesi kian religion li volas.
  • La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.
2. Malkaŝe diri, malgraŭ la eblaj kaŭzoj de sindeteno:
  • Li konfesis sian amon al ŝi.
  • Ekaŭdinte amkonfeson ŝi perdiĝis kaj ne sciis kion respondi.
3. Spontanee deklari ion malfavoran, malprofitan por si:
  • Mi konfesas mian eraron.
  • Filo konfesis - patro forgesis.
  • Post konfeso venas forgeso.
  • La infano malkonfesis sian kulpon.l
4. Religie deklari siajn pekojn, por akiri pardonon:
  • Ĉu vi jam konfesis viajn pekojn?
  • La pastro sidas en konfesejo. Li konfesprenas (aŭskultas konfesojn).

KONFESI

1. Publike deklari, kion oni intime kredas vera:
  • Ĉiu homo havas rajton konfesi kian religion li volas.
  • La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.
2. Malkaŝe diri, malgraŭ la eblaj kaŭzoj de sindeteno:
  • Li konfesis sian amon al ŝi.
  • Ekaŭdinte amkonfeson ŝi perdiĝis kaj ne sciis kion respondi.
3. Spontanee deklari ion malfavoran, malprofitan por si:
  • Mi konfesas mian eraron.
  • Filo konfesis - patro forgesis.
  • Post konfeso venas forgeso.
  • La infano malkonfesis sian kulpon.l

4. Religie deklari siajn pekojn, por akiri pardonon:

Cxu vi jam konfesis viajn pekojn?
La pastro sidas en konfesejo. Li konfesprenas (auxskultas konfesojn).

KOMIKA

Ridiga, amuza:
  • Tiu cxi situacio estas komika.
  • Li aspektas komike.
  • La komikeco de nia aventuro estas, ke ni sukcesis trompi tiujn stultulojn.
  • Jim Carrey estas tre fama kaj bona komikisto.
  • Tiu knabo estas vera komikulo (nature komika).

UNIVERSALA

1. Koncernanta vastan tutaĵon aŭ ĉiujn individuojn aŭ aferojn en iu grupo aŭ kategorio:
  • La universala voĉdonado en nia lando jam finiĝis.
  • Ni devas trovi universalan rimedon por solvi ĉiujn problemojn.
2. Tia, ke ĝi koncernas sendistinge la tutaĵon de la homoj sur la tero:
  • La Universala Kongreso de Esperanto estas la plej granda Esperanto-aranĝo.
  • Ne ĉiuj kredas je universaleco de Esperanto.
  • Oni universaligis la latinan alfabeton.
  • Zamenhof unue pensis pri la universaligo de la latina, sed poste ekhavis alian ideon.

GRAVA

1. Atentinda pro sia granda influo aŭ siaj grandaj sekvoj:
  • Ni invitis kelkajn plej gravajn homojn al nia kunveno.
  • Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava.
  • Ĉu via sano ne gravas al vi?
  • Aŭskultu la instruiston, ĉar li parolas gravaĵon.
  • Ne gravigu tiujn bagatelojn.
  • Multaj gravuloj de diversaj landoj venis ĉi tien por priparoli gravegajn demandojn.
2. Plena de dangxero aŭ doloro:
  • Ne zorgu, la vundo ne estas grava.
  • Li estis grave vundita.
  • Mia malsano estas malgrava.

ZORGI

1. Serioze direkti sian atenton kaj agadon al ies bono:
  • Ŝi zorgas ne nur pri siaj infanoj, sed ankaŭ pri siaj gepatroj.
  • Zorgu pri vi, kaj nenion pli.
  • Nenio povas anstataŭi la patrinajn zorgojn.
  • Hodiaŭ mi devas prizorgi mian frateton.
2. Apliki sian atenton, ke ago estu bone plenumita:
  • Li zorgas, ke ĉiuj gastoj de la hotelo ricevu ĉion, kion ili deziras.
  • Ŝi estas zorgema lernantino.
  • Vi malzorgas viajn devojn!
3. Maltrankviliĝi pro necerteco aŭ dubeco de io, kion oni opinias grava:
  • Li tute ne zorgas pri sia estonteco.
  • Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
  • Nenio min zorgigas.
  • Mi asekuris min, ĉar mi antaŭzorgas malsanon kaj alian malbonon.
  • Ŝajnas al mi, ke via vivo estas senzorga.
4. Konscience fari, plenumi (taskon kaj simile):
  • Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
  • Granda ofico - grandaj zorgoj.
  • Ŝi ĉiam estas zorge vestita.

KONGRUI

1. Esti interkonforma:
  • La faktoj ne kongruas kun via hipotezo.
  • Ŝia bluzo, tute ne kongrua kun la jupo, montris, ke ŝi ne zorgas pri tio, kiel ŝi aspektas.
  • Elegantaj gantoj, kongruantaj kun la pulovero, kaŝis miajn vunditajn manojn.
2. Plenumi saman funkcion kaj esti interŝanĝebla; interkonveni:
  • Du aparatoj kongruas, se ili povas funkcii kune.
  • Tiuj komputilaj programoj estas kongruaj.
  • La kongrueco inter la dosieroj permesas fari ŝanĝojn per ajna programo.

INSISTI

1. Firme kaj daŬre esprimi sian opinion, altirante la atenton de aliaj:
  • Oni devas insisti pri la graveco de la unueco en la internacia lingvo.
  • Vi povas ne insisti, mi ne ŝanĝos mian opinion.
  • Tiu reklamo estas ripetata insiste.
2. Firme kaj daŭre postuli, ke alia agu laŭ nia opinio aŭ deziro:
  • Mi insistis, ke li restu, sed li ne volis.
  • Laŭ la insisto de miaj gepatroj mi ekstudis medicinon.
  • La ordono de la estro estis insista.
  • Vi jam tedis min per via insistado!

domingo, 1 de julio de 2007

UNIVERSO

Tutaĵo de ĉio, kio ekzistas:
  • Ptolemeo supozis, ke la Tero estas la centro de la universo kaj ĉiuj astroj rondiras ĉirkaŭ ĝi.
  • Mi tre ŝatis la romanon "La kaptita universo" de Harry Harrison.
  • Min interesas, ĉu Tero estas la sola universa planedo, sur kiu estas vivaj estaĵoj.

IMITI

1. Agi tiel same, kiel alia persono:
  • La infano imitas sian patron.
  • Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
  • Li ne ŝatas politikistojn kaj ofte imitaĉas ilin.
  • Li estas imitanto de mi - li ĉiam vestas sin kaj kondutas kiel mi.
  • Ŝia parolo estis bona imitado de la fama aktorino.
2. Fari objekton tute similan al alia objekto, rigardata kiel modelo:
  • Iu imitis mian subskribon!
  • Tio estas nur imitaĵo de oro, sed ne vera oro.
  • Ĉu vi pensas, ke diamanto estas neimitebla?

FREMDA

Senrilata kun la koncernata persono aŭ afero:

1. pro aparteneco al alia lando:
  • Mi komprenas kelkajn fremdajn lingvojn.
  • Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu.
  • La fremdeco de niaj kutimoj ridigis ilin.
  • En tiu lando mi sentis min malfremde.
2. pro aparteneco al alia persono:
  • Mi neniam prenas ion fremdan.
  • De fremda dento ni doloron ne sentas.
3. pro nekonateco aŭ nespertiteco:
  • Kvankam ŝi estas mia fratino, ŝi estas fremda al mi.
  • Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.
  • Mi fremdiĝis al mia familio.
  • Pli kaj pli larĝiĝas la fremdiĝo inter la patro kaj liaj infanoj.
  • Miaj amikoj forfremdiĝis de mi.

KULPA

Intence aŭ konscie plenuminta ion riproĉindan aŭ punindan:
  • Mi estas kulpa je forgeso pri via naskiĝtago!
  • Li kulpas pri la ŝtelo.
  • Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo.
  • Ŝi konfesis sian kulpecon. Ŝia konfeso senkulpigas aliajn.
  • Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.
  • Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos.
  • Viaj kunkulpuloj jam estas kaptitaj.
  • Senkulpa sango estis verŝita.

EKZISTI

Efektive kaj nune esti:
  • Nia organizo ne plu ekzistas.
  • Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.
  • Li ne sciis pri la ekzisto de lia filo.
  • Ni ricevis la ekzistadon de niaj gepatroj.
  • Ĉiuj ekzistaĵoj havas rajton ekzisti (ekzistorajton).
  • Multe da laboro estis eluzita por ekzistigi la statuon.
  • Ili ne povas kunekzisti pro malsameco.

FRENEZA

1. Perdinta la prudenton pro mensa malsano:
  • Ŝi estas en frenezulejo, ĉar ŝi estas freneza.
  • Tiu ĉi konstruaĵo estas hospitalo por frenezuloj.
2. Perdinta la sinregadon pro pasio; malsagxega:
  • Li estis freneza pro ĵaluzo.
  • Li atingis tian gradon de frenezeco, ke li volis mortigi sin.
  • Ŝi estas frenezeta (ne tute prudenta).
  • La kolero frenezigis min.
  • Vi tute freneziĝis!
  • Li iom drinkis kaj komencis frenezumi.
3. Malsaĝega, sensenca:
  • Li ĉiam montris sian frenezan amon.
  • Tio, kion vi diris, estas frenezaĵo!

INVADI

1. Perforte eniri kaj ekokupi fremdan landon:
  • La malamikaj armeoj invadis la landon.
  • La malsano invadis nian landon.
  • La invadoj de la Barbaroj detruis la Roman imperion.
2. Grandnombre eniri en iun lokon:
  • La gaja junularo invadis la dancejon.
  • Nokto invadis la teron.
  • Nia domo estas invadita de ratoj.

MURDI

Intence mortigi homon:
  • Tiu krimulo murdis multajn homojn.
  • Multaj homoj estis murditaj dum tiu invado.
  • Mi neniam pardonos al la murdinto de mia filo!
  • Iu pagis al la murdisto por ke li murdu lin.
  • La murdo min tre timigis.

INVITI

1. Afable peti iun, ke li ien venu:
  • Li invitis siajn geamikojn al la koncerto.
  • Oni invitas - venu, oni donacas - prenu.
  • Mi jam sendis ĉiujn invitajn leterojn.
  • Malfeliĉo inviton ne atendas.
  • En la sekva numero vi trovos invitilon kaj aliĝilon al la aranĝo.
  • Ŝi afable akceptis la invititojn (invititajn gastojn).
2. Afable peti, instigi, ke iu faru:
  • Li invitis min al danco.
  • Mi akceptis ilian inviton vojaĝi kune.
  • Ili malinvitis min fari prelegon (nuligis inviton).

SORTO

1. Nekonata forto, imagata kiel supernatura, rigardata kiel havanta kapricojn, kaj al kiu oni emas atribui la okazaĵojn, kies kaŭzon oni ne konas:
  • La sorto estas favora por vi.
  • Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
2. Antaŭfiksita aparta destino de iu:
  • Ĉu vi estas kontenta je via sorto?
  • Sian sorton neniu evitos.
3. Tio, kio devas okazi pri iu afero:
  • Kunligi la sorton de la lingvo kun la estonta kongreso estus tre malprudenta.

INFLUI

Havi efikon sur la pensoj, sinteno, agmaniero de alia persono:
  • Oni kredas, ke la astroj influas la sorton de la homoj.
  • Ŝi estis ĉiam influata de siaj geamikoj.
  • Mi pensas, ke li havas influon sur vin.
  • Li estas tre influa (havanta influon) persono.
  • La prezidanto de nia organizo estas facile influebla.
  • Mi ne timas pri mia posteno - vi estas seninflua homo en mia laborejo.

FENOMENO

1. Perceptebla per la sentumoj apero; natura okazajxo:
  • Ĉiu elpensis sian teorion por klarigi la fenomenon.
  • Fenomenismo estas teorio, kiu asertas, ke nur la fenomenoj estas objektoj de sciado.
2. Eksterordinara, malofta afero:
  • Renkonti vin estas vera fenomeno.
  • Li havas fenomenajn kapablojn.
  • En tiu valo kreskas fenomenaj floroj.

NEBULO

1. Amaso de densa akva vaporo, formiĝanta en malsupra atmosfero, kiun ĝi malklarigas, kun vidodistanco de malpli ol 1 km:
  • Estas multaj grizaj nebuloj en la cxielo. Tio signifas, ke baldaŭ komencos pluvi.
  • Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo (eĉ ne estas ankoraŭ aperanta, estas tute necerta).
  • Nebulego kovris la valon.
  • Estis nenia nebuleto en la ĉielo.
2. Io, kio, simile al nebulo, konfuzas la vidadon:
  • De tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn.
  • Miaj pensoj nun estas nebulaj.
  • Nebuligi al iu la okulojn (trompi).
  • Ne eblis normale vidi kaj spiri pro la fumnebulo, kiu kovris la tutan urbegon.

CEREMONIO

1. La eksteraj formoj de religia aŭ civila solenaĵo:
  • La sepan de julio okazos multe da edziĝaj ceremonioj.
  • Ĉiuj estis vestitaj per belaj ceremoniaj vestoj.
  • Geedziĝante oni sekvas ceremoniaron (ceremoniajn regulojn).
  • Li estas grava homo, sed lia vizito estis senceremonia ĉi-foje.
  • En Japanio mi partoprenis teceremonion, dum kiu mi ĝuis bongustegan teon.
2. Eksteraj formoj, iomete ĝenaj, de ĝentileco en neintimaj interrilatoj:
  • Ne ĝenu vin, do lasu cxiajn ceremoniojn.
  • Ne farante pli ceremoniojn, ŝi sidiĝis.
  • Li estas ceremoniema homo (amanta ceremoniojn).

EKSTERMI

Perfekte pereigi; nepre tute detrui:
  • La fajro ekstermis la tutan domon.
  • Ni devas ekstermi tiun malbonan kutimon.
  • Feliĉe la ratoj estis ekstermitaj de nia domo.
  • La rezulto de tio estis timiga ekstermo de bestoj kaj plantoj.
  • La ekstermado de la judoj estas unu el la plej teruraj agoj.
  • Preskaŭ la tuta popolo mortis pro la ekstermanta malsano.
  • Tiuj bestetoj jam preskaŭ ekstermiĝis de sur la tero.

GRATULI

Esprimi al iu per ĝentilaj vortoj sian kontentecon pro sukceso aŭ feliĉo okazinta al li:
  • Mi gratulas vin okaze de via naskiĝtago!
  • Mi ĝojas, ke vi sukcesis pri via ekzameno. Gratulon!
  • Gratulegon al via edzino, kiu naskis tian belegan bebon!
  • Akceptu miajn elkorajn gratulojn!
  • Fratino sendis al mi gratulan leteron.