1. Povanta iri laŭ sia plaĉo, ne haltigite
de baroj:
- Mi lasis la hundon libera en la korto.
- Tute libera, kiel birdo aera.
- Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.
- Seka panpeco, sed en libereco.
- Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
- Li finis sian tempon de mallibereco.
- Ili perforte min malliberigis!
2. Povanta agi laŭ sia volo, ne malhelpate
de socia, morala regulo:
- Vivu mizere, sed vivu libere!
- Antaŭparolo liberigas de postparolo.
- Liberulo iras, kien li deziras.
3. Politike sendependa:
- Mi estas libera civitano, kiu havas siajn rajtojn!
- Oni liberigis ŝin el sklaveco.
4. Kapabla memstare pensi:
5. Kapabla moviĝi sen baro, sen ĝeno:
- Li kapablas liberan elparoladon de la lingvo.
6. Disponebla, neokupita:
- Ĉu la seĝo estas libera?
- Finfine mi liberiĝis de tiu teda gasto.
7. Ne prezentanta barojn, malhelpojn (se paroli pri spaco aŭ tempo):
- Ni flugis en la libera aero.
- Sola vojo libera al la fundo rivera.
8. Ne submetita al specialaj leĝoj, difinitaj kondiĉoj:
- La eniro en la koncerton estas libera (senpaga).
9. Senigita je, ŝirmita kontraŭ:
- Dum miaj ferioj mi volas esti libera de ĉiuj zorgoj.