- Tio vere komplikis la aferon.
- Mi ne komplikas mian vivon per vanaj zorgoj.
- La situacio estas tre komplika.
- Ĉu denove aperis komplikaĵoj kaj problemoj en via vivo?
- La malsano povas konduki al komplikaĵoj, se vi ne kuracos vin.
- Vi troigas pri la komplikeco de la afero.
- Niaj rilatoj komplikiĝis post tio.
Ĉi tiu blogo permesas serĉi vortojn de la lingvo esperanto, jam eldonitaj de www.lernu.net. Este blog permite buscar palabras en esperanto, con sus traducciones al español, como si fuera un diccionario en línea. Se basa en vorto de la tago del sitio www.lernu.net
sábado, 5 de enero de 2008
KOMPLIKI ( complicar )
Malfaciligi per tro granda nombro da ĝenaj elementoj:
Etiquetas:
Litero K
| Reacciones: |
KESTO ( cajón )
Ujo, ordinare ligna, en formo de orta paralelepipedo:
- Ĉiujn nebezonatajn aĵojn mi metis en la keston kaj forportis al la kelo.
- Formeti la aferon en la keston de forgeso.
- Bedaŭrinde iu ŝtelis mian kesteton, en kiu troviĝis la oraĵoj.
- Li elkestigis la librojn kaj donis unu el ili al mi.
- Vizitante preĝejon ŝi ĵetis iom da mono en la almozkeston.
- Tiom da floroj ne povas normale kreski en ĉi tiu malgranda florkesto.
- Kara, bonvolu kontroli, ĉu estas leteroj en la leterkesto.
- Niaj infanoj nun ludas en la sablokesto.
- Mi volus, ke ĉi tiu tablo enhavu kelkajn tirkestojn.
Etiquetas:
Litero K
| Reacciones: |
ĈERKO ( ataúd )
Kesto, en kiun oni metas la korpon de mortinto:
- Familianoj ĵetis florojn sur lian ĉerkon.
- Atendis, atendis, gxis lin ĉerko etendis.
- Li laboras en ĉerka fabriko.
- Ŝia ĉerko estas en ĉerkujo (speciala kelo).
- La avo jam estas enĉerkigita.
- Tri aŭtoj postsekvis la ĉerkoveturilon (veturilon por transporti la mortintojn).
Etiquetas:
Litero CH - Ĉ - CX
| Reacciones: |
KOMPENSI ( compensar)
1. Kontraŭpezi nedeziratajn efikojn (de forto, movo, influo kaj tiel plu) por atingi ekvilibron:
- Liaj okuloj estis la sola trajto, kiu penis kompensi lian alie malmoderan malbelecon.
- La tradukitaj tekstoj enhavas multaj erarojn, sed kompense la plej gravaj paĝoj estas tradukitaj bonege.
- Oni kompensis al mi aldonajn laborhorojn per liberaj tagoj.
- La kostoj de la vojaĝo estos kompensitaj al vi.
- Tio ne estas konvena kompenso pro ĉiuj miaj suferoj.
- La proponita kompensa monsumo estas sufiĉe granda.
- Subite ŝi postulis kompensaĵon pro sia helpo.
- Grandegaj elspezoj de homa laboro en la sfero de priservado kaj komerco kompensiĝas per alta kosto de la servoj.
Etiquetas:
Litero K
| Reacciones: |
SEKA (seco,a)
1. Enhavanta neniom aŭ malmulton da akvo:
- La vetero estas seka (sen pluvo) hodiaŭ.
- Farunon tenu en sekeco.
- Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero.
- La tero estis malseka post longa pluvo.
- Vi malsekigis miajn vestojn!
- Ĉu vi forgesis akvumi la florojn? La folioj estas tute sekaj.
- Rosino estas sekigita vinbero.
- Mia forto elsekiĝis.
- En via hotela ĉambro vi trovos harsekigilon.
- Ĉi tiu manĝaĵo estas tro seka.
- Seka panpeco, sed en libereco.
- Tio estas nur sekaj faktoj.
- Li respondis al ili per seka tono.
- "Vi nepre devas iri!" diris ŝi mallonge kaj seke.
- "Ĉu via tuso estas seka aŭ ne?" demandis kuracisto.
- Mi ne ŝatas trinki sekan vinon.
- Ŝi aĉetis tre sekegan (plej sekan) vinon.
- Tie ni trinkis tre bongustan duonsekan vinon.
Etiquetas:
Litero S
| Reacciones: |
STERNI (exterder, tender, desenvolver)
1. Meti ion sur supraĵon, tiamaniere ke ĝi kovru kiel eble plej grandan spacon:
- Patrino sternis belan tablotukon sur la tablo.
- Antaŭ ni sin sternis eksterordinara pejzaĝo.
- Meze de la maro estas loko por sternado de retoj.
- Ĉie videblas blanka neĝa sternaĵo.
- Mi sternis por la gastoj en aparta ĉambro.
- Kiel oni sternas, tiel oni dormas.
- Ŝi sternis la malsanulon sur la lito.
- Multaj homoj estis sternitaj de la pafado.
- Ni alvenis malfrue kaj tuj sterniĝis por dormi.
Etiquetas:
Litero S
| Reacciones: |
AŬTORITATO (autoridad)
1. Psika povo, influo, bazita sur la respekto, kiun iu akiris per fidindaj ecoj, saĝo, virtoj kaj tiel plu:
- Pro sia kompetenteco li havas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj.
- Nur tre aŭtoritata institucio povos prezenti por ni garantion.
- Mia patro tiutempe estis la plej granda aŭtoritatulo en fako de historio.
- Tiuj personoj havas nenian aŭtoritatecon por mi.
- Kreinte la fundamenton de Esperanto, Zamenhof deprenis de si tutan aŭtoritaton.
- Nenion povas fari nia senaŭtoritata registaro.
- La universitataj aŭtoritatoj kontraŭas la reformon.
Etiquetas:
Litero A
| Reacciones: |
LARMO ( lágrima )
1. Guto de saleca likvo, kiu elfluas el la okuloj pro fizikaj aŭ sentaj kaŭzoj:
- Mi vidis larmojn en ŝiaj okuloj.
- Larmoj pravecon ne pruvas.
- Mia koro ŝiriĝis vidante viajn okulojn, vualatajn de larma nebulo.
- La okuloj de infano estis larme malsekaj.
- Mi komencis larmi pro cepoj.
- Feliĉe, mi havis larmigan gason.
- Larmoj de roso kovris la herbojn.
- Lampo estas ornamita per larmoj el vitro.
Etiquetas:
Litero L
| Reacciones: |
SOCIO ( sociedad )
1. Reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj, loĝantaj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj produktivaj, familiaj, naciaj, ritaj kaj aliaj:
- Ĉia socio postulas leĝojn.
- Homo estas socia estaĵo.
- Ĉiuj socianoj devas havi egalajn rajtojn.
- Tiutempe mi multe interesiĝis pri sociologio.
- Ni faras sociologian analizon.
- La plej malnovaj socioj sur la tero estas tiuj de abeloj, formikoj kaj simile.
Etiquetas:
Litero S
| Reacciones: |
EFEKTIVA ( efectivo,a )
1. Montriĝanta per konstateblaj efikoj; fakte rezultanta de ies ago:
- La vortoj havas efektivan povon.
- Tio estas efektiva eraro!
- Efektive ni bezonas pli grandan apartamenton.
- Ĝi eble timigas, sed en efektiveco havas en si nenion danĝeran.
- Finfine ni sukcesis efektivigi niajn planojn.
- Longan tempon ni atendis kun la efektivigo de tiu intenco.
- Li jam komencis efektivigadon de la projekto.
- La kongreso verŝajne efektiviĝos la sekvan jaron.
- Estis iam efektiva komercisto, kiu ne volis pagi impostojn.
Etiquetas:
Litero E
| Reacciones: |
miércoles, 2 de enero de 2008
AKTIVA ( activo, a )
1. Tia, ke li/ŝi/ĝi kapablas agi, efiki sur ion:
- Mi estas aktiva membro de UEA.
- Jam dum multaj jaroj ŝi aktivas en E@I.
- Ni organizas diversajn seminariojn por aktivuloj.
- Leĝo ne havas retroaktivan efikon.
- La trafiko estas tre aktiva dum ĉi tiuj horoj.
- Min timigas lia tro granda aktiveco.
- Subite ŝi aktiviĝis kaj komencis strange konduti.
- Tio estas aktiva kuracilo.
Etiquetas:
Litero A
| Reacciones: |
EFEKTO ( efecto )
Forta impreso farita sur la psikon, precipe de belarta verko, spektaklo kaj simile:
- Mia parolado faris grandan efekton ĉe la aŭskultantoj.
- Eĉ la titolo de tiu artikolo estas efekta!
- Tiu libro min tre efektis.
- Lumefektoj en pentraĵo estas tre profesiaj.
- La sonefektoj de tiu ĉi filmo estis tre impresaj.
Etiquetas:
Litero E
| Reacciones: |
BANI (bañarse)
1. Restigadi en akvo aŭ alia likvo, por lavi, ripozi aŭ kuraci:
- Mi estis en banĉambro kaj banis mian filineton en la banujo.
- Forfluu infano kune kun la bano.
- Banado estas malpermesata ĉi tie.
- Mi iris en ŝvitbanejon kun miaj geamikoj.
- Estis varmega tago kaj ŝvito banis lin.
- Anglujo estas ĉiuflanke banata de la maro.
- La branĉoj de la arbo baniĝis en la rivero.
Etiquetas:
Litero B
| Reacciones: |
APARTA (aparte )
1. Ne ligita al io alia; disigita de aliaj:
- Ni mendis du apartajn ĉambrojn en la hotelo.
- Amikeco aparte, afero aparte.
- La maro apartigas Anglujon disde la kontinento.
- Tiu ĉi miksaĵo estas apartigebla en kelkajn komponantojn.
- Ni volis apartiĝi de aliaj homoj.
- Por ĉiu tago ŝi havis apartan robon.
- Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.
- Mi legis vian libron kun aparta intereso.
- Tio estas apartaĵo de la slavaj lingvoj.
Etiquetas:
Litero A
| Reacciones: |
KVANTO ( cantidad )
Pli aŭ malpli granda mezuro aŭ nombro de objektoj aŭ personoj; grando aŭ nombro:
- Kian kvanton de bombonoj vi deziras?
- Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro.
- La vorto "multaj" estas kvanta adjektivo.
- Kia estas la eldonkvanto de la ekzempleroj?
- Kvanto de pluvo falinta en difinita areo nomiĝas "pluvokvanto".
Etiquetas:
Litero K
| Reacciones: |
MANKI ( faltar )
1. Ne esti aŭ esti en ne sufiĉa kvanto, por atingi normalan kompletecon:
- Ankoraŭ mankas kelkaj glasoj.Por gasto ne petita mankas kulero.
- Mark hodiaŭ ne venis al la kursoj - li estas mankanto.
- Ŝi manĝis tre malmulte kaj pro tio aperis nutromanka malsano.
- Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero.
- Al la papero ne mankas tolero.
- Manko de oro ne estas malhonoro.
- Troa manĝemo de la gastoj mankigas panon.
- Tre mankis al ni, ke vi ne ĉeestis.
Etiquetas:
Litero M
| Reacciones: |
KOMPLETA ( completo,a )
Tia, ke al ĝi mankas neniu el la eroj, kiuj devas ĝin konsisti:
- Ni jam havas kompletan liston de ĉiuj partoprenantoj.Nia familio aĉetis novan kompleton da mebloj.
- Bonvolu zorgi pri la kompleteco de viaj dokumentoj.
- Vi povos kompletigi mian rakonton, se mi forgesos ion mencii.
- Ni nun okupiĝas pri la kompletigo de la Esperanta versio de la paĝaro.
- La vortaro ankoraŭ estas nekompleta.
Etiquetas:
Litero K
| Reacciones: |
KOMERCI ( comerciar )
Profesie interŝanĝi varojn, produktaĵojn, celante monprofiton:
- Li komercas kun mi per vestoj.
- Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.
- Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco.
- Ne taŭgas la vero por komerca afero.
- Mi eksciis, ke vi komercaĉas (malhoneste komercas)!
- Kun vero severa komercaĵo forvelkos.
- Oni alportadas diversajn aferojn al nia komercejo.
- Malsaĝulo venas, komercisto festenas.
- Mi provos forkomerci (provi vendi ne tre valorajn objektojn) kelkajn varojn.
Etiquetas:
Litero K
| Reacciones: |
REPREZENTI ( representar )
1. Laŭkomisie anstataŭi iun en la plenumado de ties taskoj aŭ rajtoj:
- Ambasadoro reprezentas sian regnon.
- Mi okupiĝas pri reprezentado de nia asocio kaj komunikado kun la diversaj Eŭropaj instancoj.
- La prezidento reprezentigis sin per sia ĉefministro.
- Mi reprezentas la firmaon "Festo".
- Mi estas kontenta pri ŝia reprezenta laboro.
- Li estas komerca reprezentanto de nia kompanio.
Etiquetas:
Litero R
| Reacciones: |
RETO (red)
1. Teksaĵo el ŝnuroj, fadenoj kaj simile, interplektitaj kun grandaj interspacoj:
- Ni ludis tenison kaj la pilko trafis en la reton.
- Harreto kuntenis ŝiajn belegajn harojn.
- La knabino kuris kaptante papiliojn per reto.
- Virina rideto pli kaptas ol reto.
- La fiŝoj rompis nian reton.
- Vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj.
- Li enretiĝis per la vortoj de la buŝo.
- Tutmonda komputila reto nomiĝas "Interreto".
- Hieraŭ mi multe retumis: vizitis multajn retejojn (TTT-ejojn), sendis retleterojn (mesaĝojn per retpoŝto).
- Nia firmao disponas reton da laboristoj en la tuta lando.
Etiquetas:
Litero R
| Reacciones: |
Suscribirse a:
Entradas (Atom)