1. Psika povo, influo, bazita sur
la respekto, kiun iu akiris per fidindaj ecoj, saĝo, virtoj kaj tiel plu:
- Pro sia kompetenteco li havas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj.
- Nur tre aŭtoritata institucio povos prezenti por ni garantion.
- Mia patro tiutempe estis la plej granda aŭtoritatulo en fako de historio.
- Tiuj personoj havas nenian aŭtoritatecon por mi.
2. Povo, rajtigita postuli obeadon:
- Kreinte la fundamenton de Esperanto, Zamenhof deprenis de si tutan aŭtoritaton.
- Nenion povas fari nia senaŭtoritata registaro.
3. Tiuj, kiuj disponas aŭtoritaton:
- La universitataj aŭtoritatoj kontraŭas la reformon.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario