1. Ne ligita al io alia; disigita
de aliaj:
- Ni mendis du apartajn ĉambrojn en la hotelo.
- Amikeco aparte, afero aparte.
- La maro apartigas Anglujon disde la kontinento.
- Tiu ĉi miksaĵo estas apartigebla en kelkajn komponantojn.
- Ni volis apartiĝi de aliaj homoj.
2. Ne komuna al diversaj situacioj; distingiĝanta je
la ceteraj:
- Por ĉiu tago ŝi havis apartan robon.
- Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.
3. Ne ordinara, sola en sia speco:
- Mi legis vian libron kun aparta intereso.
- Tio estas apartaĵo de la slavaj lingvoj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario