jueves, 1 de mayo de 2008

BATALI ( batallar, combatir )

1. Peni fizike venki, atakante aŭ defendante:
  • Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.
  • Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.
  • Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.
  • Vi tenis vin kiel brava batalisto!
  • Infanoj, ĉesu interbatali!
  • Miaj kunbatalantoj perdis siajn batalilojn kaj mortis en tiu batalejo.
2. Peni forigi danĝeron, superi kontraŭaĵon:
  • Ni batalis kontraŭ diversaj malfacilaĵoj.
  • Bataladi kontraŭ la sorto.
  • La malsano forlasis ŝin, eble pro tio, ke ŝi estis tre batalema.
  • Li provis kontraŭbatali la korpan doloron.
3. Ataki aŭ defendi per spiritaj armiloj:
  • Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.
  • Nia batalado estis pure politika.
  • Li estis senlaca probatalanto por Esperanto.

PRETA ( listo,a; dispuesto,a; preparado,a )

1. Tiel aranĝita, ke ĝi estas disponebla por tuja uzo:
  • La tagmanĝo jam estas preta.
  • Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.
  • Mi pretigis litojn por la gastoj.
  • Bedaŭrinde mi scias nenion pri la maniero de pretigado de tiu plado.
  • Ĉu vi baldaŭ finpretigos la programon?
2. Estanta en taŭgaj dispozicioj por ion fari tuj:
  • Ni estas pretaj veturi.
  • Mi pretas ludi!
  • Ĉu vi jam pretigis vin danci?
  • Ŝi ĉiam montras pretecon por helpi al mi.
Escrito con el Navegador Flock

NEŬTRALA ( neutral )

Ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto, milito:
  • Dum la milito ĝi estis neŭtrala lando.
  • Esperanto estas neŭtrala lingvo.
  • Nia lando alprenis konstantan neŭtralecon.
  • Ilia celo estas neŭtraligo de la intergentaj rilatoj.
  • Oni provis neŭtraligi la planojn de teroristoj.
  • Ni devas respekti la rajtojn de la neŭtraluloj.
Escrito con el Navegador Flock

OBSTINA ( obstinado,a)

Firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj:
  • Vi estas obstina kiel kapro!
  • La infano staris obstine.
  • Li obstinas en la silento.
  • La patro ne pardonis al la filino ŝian obstinon.
  • Mi ne intencas toleri vian obstinecon!
  • Mi ne estas obstinulo.
Escrito con el Navegador Flock

FANTAZIO ( fantasia )

1. Krea imago:
  • Tio flamigis ŝian infanan fantazion.
  • Vi estas vera fantaziulo!
  • Bedaŭrinde, mi estas tute senfantazia. Fantazio mankas al mi.
2. Kaprica sendirekta kaj senregula vagado de la imago:
  • La verko estas plena de fantazio.
  • Li fantaziis iun strangan rakonton.
3. Bildo ekzistanta nur en la imago, ne en la realo:
  • Oni parolis pri tio kiel pri ia dolĉa fantazio.
  • Mi ĝuis legante tiun fantazian rakonton.
Escrito con el Navegador Flock

domingo, 27 de abril de 2008

POSTENO ( puesto, cargo, empleo, lugar de trabajo)

1. Loko, kie soldatoj estas starigitaj, por ion gardi aŭ batali kontraŭ iu:
  • Li mortis ĉe sia posteno.
  • Eĉ dek soldatoj postene staris ĉe la pordego.
  • Kvin korpusoj postenis antaŭ la armeo.
  • Ni postenigis la volontulojn ĉe la oriento de la lando.
  • La ŝtelistoj posteniĝis post la muro.
2. Ĉiu el la oficoj en hierarkia sistemo:
  • Ŝia patro okupas gravan postenon.
  • Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.

POZICIO ( posición, situación)

1. Maniero, en kiu objekto aŭ persono okupas spacon:
  • Mi troviĝis en senmova pozicio, por ke ili ne trovu min.
  • La domo estas en bonega pozicio.
  • Duuma sistemo estas sistemo de kalkulado, bazita sur la pozicia principo skribi nombrojn, kies bazo estas 2.
2. Loko, okupita en la socio, hierarkio kaj simile:
  • Tiuj personoj okupas elstarajn poziciojn en la movado.
  • Oni proponis repoziciigi min en la universitato.
3. Loko, kie trupo aŭ armeo estas postenigita por strategiaj celoj:
  • Komenciĝis milito de pozicioj.
  • Ili havas ŝancon gajni, ĉar ili estas en bonega batalpozicio.

ARANĜI ( ajustar, arreglar, organizar )

1. Meti laŭ ĝusta ordo, en taŭgan pozicion:
  • Aranĝu la liton.
  • Mi aranĝis min komforte.
  • Ni aliaranĝu la ĉambron, ĉar tia aranĝo ne plaĉas al mi.
  • Vidu, kiel vi aspektas? Viaj vestoj estas malaranĝitaj!
  • Via hararanĝo estas tre bela.
  • Moroj kaj vivaranĝoj estas tute aliaj en tiu lando.
2. Prizorgi kaj kunmeti la detalojn de afero, por ke ĝi povu okazi kaj bone stati:
  • UEA aranĝas Universalan Kongreson.
  • Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.
  • Aranĝite, ordigite.
  • Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.
  • Mi jam trovis kelkajn aranĝemajn helpantojn.
  • La cirkonstancoj aranĝiĝis feliĉe.

VICO ( turno, fila, hilera, cola )

1. Serio de objektoj aŭ estaĵoj, aranĝitaj en linio, unu apud aŭ post alia:
  • Mi sidis en la unua vico de seĝoj en teatro.
  • Ĉiuj dometoj troviĝis vice unuj post la aliaj.
  • Antaŭ la konkurado oni vicigis la konkurantojn.
  • Ĉi tiu preĝejo enviciĝas inter la plej grandaj konstruaĵoj de la mondo.
  • La ponteto estas tre malgranda, pro tio ni trapasis ĝin unuvice.
  • Ĉe la pordo de la kuracisto estis longa atendovico.
2. Longa serio da okazaĵoj aŭ momentoj, sin sekvantaj en la tempo:
  • Pasis vico da jaroj de nia lasta renkontiĝo.
3. En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, en kiu ĉiu el ili plenumiĝas:
  • Nun estas via vico paroli.
  • Antaŭ ĉio zorgu oficon, - plezuro atendos sian vicon.
  • Li rakontis ĉion laŭvice.
  • La lasta teamano ekparolis siavice.

FIASKO ( fiasco)

Plena malsukceso:
  • Mi decidis ne fari tion, ĉar tio donus nur fiaskon.
  • Plenumiĝis la tasko per granda fiasko.
  • Post ankoraŭ unu fiaska eksperimento li decidis ne plu okupiĝi pri tio.
  • Nia aranĝo tute fiaskis.