sábado, 19 de enero de 2013

FIKCIO (Ficción)

1. Arbitre elpensita deklaro aŭ rakonto: /Declaración o narración inventada arbitrariamente:
  • Ne nur infanoj ŝatas fikciojn. /No sólo a los niños les gusta la ficción.
  • Ŝi rakontis pri ia fikcia granda danĝero. /Ella relató acerca de un gran peligro ficticio.
  • Li fikciis, ke li estas aktoro. /Él imaginó que era un actor.
2. Literatura ĝenro, konsistanta el tiaj fikcioj: /Género literario, que contiene tales ficciones:
  •   Tio estas romano de scienca fikcio. /Eso es una novela de ciencia ficción.
3. Konvencie akceptata neveraĵo: /Asunto no verdadero convincentemente aceptado:
  • Lia parolado estis diplomatia fikcio. /Su discurso fue una ficción diplomática.
  • Bankbiletoj estas fikcia mono. /Los cheques son dinero ficticio.
  • Ili ĝis nun nenion scias pri la fikcieco de mia konto. /Hasta ahora ellos no saben nada de la ficción de mi cuenta.

viernes, 18 de enero de 2013

INCITI (Irritar, exasperar, exacerbar; incitar)

Eksciti ies koleron per mokoj, ataketoj ks: /Excitar la cólera de alguien mediante burlas, pequeños ataques, etc.:
  • Ne incitu hundon, ĉar vi estos mordita. /No exasperes a un perro, porque te morderá.
  • Urson evitu, duonpatrinon ne incitu. /Evita al oso, no irrites a la madrastra.
  • Li koleriĝis pro la incitoj. /Él se enojó por las incitaciones.
  • Incitado de kolero kaŭzas malpacon. /La incitación de la ira causa disputas.
  • Mi amas mian fratinon, sed mi ŝatas ŝin inciteti. /Amo a mi hermana, pero me gusta irritarla.
  • Vi ne havos sufiĉe da pacienco por incitegi min. /No tendrás paciencia suficiente para hacerme exasperar.
  • Mi ne incitiĝas pro nenio. /No me irrito por nada.

jueves, 17 de enero de 2013

KAŜI (Ocultar, esconder, tapar)

1. Forigi de ies okuloj aferon aŭ estaĵon, kiun oni metis en sekretan lokon aŭ kovris per io: /Alejar de sus ojos una cosa o un ser, que se pone en un lugar secreto o se cubre con algo:
  • Neĝo kaŝas nur ĝis printempo. /La nieve cubre sólo hasta la primavera.
  • Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj. /No robarían los ladrones, si no existieran cosas ocultas.
  • Iru for - tio estas mia kaŝejo! / ¡Aléjate - ese es mi escondite!
  • Ne prenis pastro la donon - rekaŝu sako la monon. /El cura no tomó la donación - vuelve a esconder el dinero en el saco.
  • Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango. /Su lengua no se oculta tras las mejillas.
  • Ĝi estas tro granda kaj sekve nekaŝebla. /Eso es demasiado grande, por tanto no se puede esconder.
2. Forigi ion for de ies scio, ne dirante aŭ ne esprimante ion: /Extraer algo fuera de su conocimiento, no diciendo o no expresando algo:
  • Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos. /Oculta cuanto puedas, la mentira se descubrirá.
  • Li kaŝe mortigis ŝin. /Él la asesinó a escondidas.
  • Tiu kaŝema knabino neniam diras siajn sekretojn. /Esa muchacha discreta nunca dice sus secretos.
  • Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron. /Cada uno tiene su miseria escondida.
  • Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite. /Lo que se vende ocultamente, se vende con más ganancia.
  • Tiu okazaĵo estas kaŝinda kaj pli bone neniu eksciu pri ĝi. /Ese suceso es digno de ocultar, y es mejor que nadie lo sepa.
  • Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj. /La tos y el amor no se pueden esconder.
  • La tempo ĉiam malkaŝas la veron. /El tiempo siempre descubre la verdad.

miércoles, 16 de enero de 2013

BROGI (Escaldar)

1. Trempi en bolantan akvon aŭ surverŝi per bolanta akvo: /Empapar en agua hirviendo, o verter en agua hirviendo:
  • Brogu la drogherbojn. /Echa en agua hirviendo las hierbas de la droga.
  • Mi faros bongustan supon el la brogaĵo. /Haré una sabrosa sopa del cocimiento.
  • Brogado povas depreni la akrecon de la legomoj. /El cocimiento puede quitar el filo de las verduras.
2. Brulvundi iun per tre varma likvo: /Quemar a alguien con un líquido muy caliente:
  • Propra supo brogas, fremda allogas. /La propia sopa escalda, la extraña atrae.
  • Brogita eĉ sur akvon blovas. /El escaldado sopla hasta sobre el agua.
  • Plenda sento kontraŭ la homoj aliformiĝis en brogantan bolaĵon. /Un sentimiento de queja contra los hombres se transformó en un hervido que escalda.

martes, 15 de enero de 2013

SEKVI (Seguir; resultar)

1. Iri aŭ veni post moviĝanta objekto aŭ persono: /Ir o venir tras un objeto o persona en movimiento:
  • Li sekvis la knabinon per la rigardo. /Él siguió a la muchacha con la mirada.
  • Ŝi ne ŝatas legi, sekve ni ne donacu libron al ŝi. /A ella no le gusta leer, en consecuencia, no le regalaré un libro.
  • En tiu vojaĝo min atendas sinsekvo da aventuroj. /En ese viaje me espera una serie de aventuras.
2. Iri laŭ io aŭ agi konforme al io, kio gvidas: /Ir según algo, o actuar conforme a algo que guía: 
  •   Mi ne intencas sekvi viajn konsilojn! / ¡No pretendo seguir tus consejos!
3. Partianiĝi al iu, dividi ies opiniojn, trakti kiel mastron: /Hacerse partidario de alguien, compartir sus opiniones, tratar como a un amo:
  • Neniam sekvu malbonajn homojn. /Nunca sigas a personas malvadas.
  • Li ne estas la sekvanto de tiu filozofo. /Él no es seguidor de ese filósofo.
  • La sekvado de falsaj dioj estas tre populara nuntempe. /El seguimiento de falsos dioses es actualmente muy popular.
4. Okazi post io, esti lokita post io: /Ocurrir después de algo, estar ubicado tras algo:
  • Post vintro sekvas printempo. /Después del invierno, viene la primavera.
  • Tago tagon sekvas, sed ne similas. /Un día sigue a un día, pero no se parece.
  • Kiu paciento estas sekva? / ¿Qué paciente sigue?
  • Sekvantan tagon ni jam ne estos ĉi tie. /El día siguiente ya no estaremos aquí.
5. Rezulti el io, esti motivita aŭ kaŭzita de io: /Resultar de algo, ser motivado o causado por algo:
  • El niaj disputoj sekvis nenia decido. /De nuestras discusiones no resultó ninguna decisión.
  • Kiaj estas la sekvoj de la milito? / ¿Cuáles son los resultados de la guerra?
  • Mia foriro sekvigis la aliajn. /Mi salida siguió a las otras.
6. Mense kapti la signifon de io, la ideojn de iu: /Captar mentalmente el significado de algo, las ideas de alguien:
  •   Mi ankoraŭ estis dormema kaj ne sekvis la lecionon. /Todavía tenía sueño, no puede comprender la lección.

lunes, 14 de enero de 2013

HONTI (Avergonzarse)

Ekhavi malagrablan senton pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago, penso ktp: /Tener un sentimiento desagradable por consciencia de un acto, pensamiento, etc., deshonroso, malo, inadecuado:
  • Mi hontas, ke mi tiom longe ne skribis al vi. /Me siento avergonzado por no haberte escrito desde tanto tiempo.
  • Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro. /No te avergüences por arrepentirte de un hecho, avergüénzate por persistir en el error.
  • Kie timo, tie honto. /Donde hay temor, hay vergüenza.
  • Ŝi estas hontema kaj ruĝiĝas antaŭ ĉiu nekonata homo. /Ella es vergonzosa y se pone roja ante cualquier hombre desconocido.
  • Mi hontigis la pigrulon. /Avergoncé al perezoso.
  • Nenio hontinda troviĝas en ŝiaj agoj. /No se encuentra nada vergonzoso en las acciones de ella.
  • Kiel vi povas tiel senhonte mensogi?! /¡¿Cómo puedes mentir tan desvergonzadamente?!

domingo, 13 de enero de 2013

DEĴORI (Estar de servicio, estar de guardia, estar de turno)

Plenumi sian servon en difinita tempodaŭro, konforme al antaŭpreparita servordo: /Cumplir su servicio en un tiempo definido, conforme al orden de servicio calendarizado:
  • La flegistino deĵoros dum la nokto kaj helpos, se io okazos. /La enfermera estará de guardia durante la noche y ayudará si ocurre algo.
  • Voku la deĵorantan kuraciston! / ¡Llama al médico de turno!
  • Dum unu monato mi havas du noktajn deĵorojn. /Durante un mes tengo dos turnos de noche.
  • Iru al la deĵorejo, kie vi trovos la flegistinon. /Ve a la sala de guardia, allí encontrarás a la enfermera.