martes, 15 de enero de 2013

SEKVI (Seguir; resultar)

1. Iri aŭ veni post moviĝanta objekto aŭ persono: /Ir o venir tras un objeto o persona en movimiento:
  • Li sekvis la knabinon per la rigardo. /Él siguió a la muchacha con la mirada.
  • Ŝi ne ŝatas legi, sekve ni ne donacu libron al ŝi. /A ella no le gusta leer, en consecuencia, no le regalaré un libro.
  • En tiu vojaĝo min atendas sinsekvo da aventuroj. /En ese viaje me espera una serie de aventuras.
2. Iri laŭ io aŭ agi konforme al io, kio gvidas: /Ir según algo, o actuar conforme a algo que guía: 
  •   Mi ne intencas sekvi viajn konsilojn! / ¡No pretendo seguir tus consejos!
3. Partianiĝi al iu, dividi ies opiniojn, trakti kiel mastron: /Hacerse partidario de alguien, compartir sus opiniones, tratar como a un amo:
  • Neniam sekvu malbonajn homojn. /Nunca sigas a personas malvadas.
  • Li ne estas la sekvanto de tiu filozofo. /Él no es seguidor de ese filósofo.
  • La sekvado de falsaj dioj estas tre populara nuntempe. /El seguimiento de falsos dioses es actualmente muy popular.
4. Okazi post io, esti lokita post io: /Ocurrir después de algo, estar ubicado tras algo:
  • Post vintro sekvas printempo. /Después del invierno, viene la primavera.
  • Tago tagon sekvas, sed ne similas. /Un día sigue a un día, pero no se parece.
  • Kiu paciento estas sekva? / ¿Qué paciente sigue?
  • Sekvantan tagon ni jam ne estos ĉi tie. /El día siguiente ya no estaremos aquí.
5. Rezulti el io, esti motivita aŭ kaŭzita de io: /Resultar de algo, ser motivado o causado por algo:
  • El niaj disputoj sekvis nenia decido. /De nuestras discusiones no resultó ninguna decisión.
  • Kiaj estas la sekvoj de la milito? / ¿Cuáles son los resultados de la guerra?
  • Mia foriro sekvigis la aliajn. /Mi salida siguió a las otras.
6. Mense kapti la signifon de io, la ideojn de iu: /Captar mentalmente el significado de algo, las ideas de alguien:
  •   Mi ankoraŭ estis dormema kaj ne sekvis la lecionon. /Todavía tenía sueño, no puede comprender la lección.

No hay comentarios.: