viernes, 15 de febrero de 2008

ŜAŬMO (espuma)

1. Svarmo da veziketoj kunformiĝantaj el boligata, forte kirlata aŭ fermentanta likvo:
  • Kirlu ovoblankon al ŝaŭmo kaj poste aldonu sukeron.
  • Dum la festo ni trinkis ŝaŭman vinon.
  • Ĉampano ŝaŭmis en la glasoj.
  • Kiamaniere oni ŝaŭmigas ĉampanon?
  • Mi senŝaŭmigis bolantan supon per senŝaŭmigilo.
2. Iom simila aspekto de la salivo aŭ ŝvito de ekscitita besto aŭ frenezulo:
  • Post longa kaj rapidega kurado mia ĉevalo estis kovrita de ŝaŭmo.
3. Io malsolida, senenhava:
  • Lia tuta parolado estis nur ŝaŭmo.
  • Niaj klopodoj vane disŝaŭmiĝis (neniiĝis).