1. Meti en tian malordon, ke oni ne plu povas distingi ion de alio: /Poner en tal desorden, que ya no se puede
distinguir uno de otro:
· Tio konfuzis la demandon. /Eso embarulló la pregunta.
· La rememoroj estis malklaraj kaj konfuzaj. /Los recuerdos eran oscuros y confusos.
· Mi ĉion memoras konfuze. /Recuerdo todo de modo confuso.
· Mi ne povis trovi miajn aĵojn en tiu konfuzaĵo.
/No pude encontrar mis cosas en ese
barullo.
· Kvankam ŝiaj haroj estis interkonfuzitaj, ŝi
aspektis bele. /Aunque su cabello estaba
enredado, se veía bella.
· Kiam vi malkonfuzos tiun ĥaoson da libroj? / ¿Cuándo ordenarás ese caos de libros?
2. Intermiksi du similajn personojn aŭ objektojn: /Confundir a dos personas u
objetos:
· Mi konfuzis ŝin kun ŝia fratino. /La confundí con su hermana.
· La du kvalitoj estas nekonfuzeblaj. /Las dos cualidades son inconfundibles.
3. Kaŭzi la perdon de ies trankvileco, memcerteco, mensoklareco per
subita aŭ neatendita interveno: /Causar
la pérdida de tranquilidad, seguridad, claridad mental de alguien, mediante una
súbita o inesperada intervención:
· Unutagaj projektoj de internacia lingvo nur
konfuzas la publikon. /Los proyectos de
un día de la lengua internacional, sólo confunden al público.
· Sur ŝia vizaĝo aperis miro, aflikto kaj
konfuzo. /En su rostro apareció el
asombro, aflicción y confusión.
·
Ekvidinte ilin, mi konfuziĝis kaj ne sciis, kion diri. /Al verlas, me turbé y no supe qué decir.
· Tio estis vere konfuziva demando (kapabla ĵeti
konfuzon en la menson). /Esa fue una
pregunta muy confusa (capaz de producir confusión en la mente).