viernes, 2 de marzo de 2012

ATAKI (Atacar, agredir)

1. Komenci batalon kontraŭ iu aŭ io: /Comenzar una batalla contra alguien o algo:
  • Malamikoj atakas nian landon! /¡Los enemigos atacan nuestro país!
  • La lastan el amaso atakas la hundo. /El perro ataca al último del montón. 
  •  Kredu min, ni sukcesos forpuŝi la atakantojn! /¡Créeme, tendremos éxito en rechazar a los atacantes!
  • Ne iru al la arbaro, ĉar tie loĝas multaj atakemaj bestoj. /¡No vayas al bosque, porque allí habitan muchos animales agresivos!
  • Rapidege kreskis la atakemo de la vento. /Muy rápidamente creció el ataque del viento.
  • Nia kastelo estas neatakebla. /Nuestro castillo es inatacable.
2. Per vortoj aŭ skriboj provi ĉesigi ies agadon aŭ ekziston: /Por medio de palabras o escritos tratar de hacer detener su accionar o existencia:
  • Hodiaŭ mi atakis tiun taskon (ekpritraktis). /Hoy día ataqué esa tarea (comencé a tratar sobre).
  • Hako post hako estas la plej efika atako. /Hachazo tras hachazo es el ataque más eficaz.
  • La atakatoj tre bone scias, ke mi diras nur veron pri ili. /Los atacados saben muy bien que sólo digo la verdad sobre ellos.
3. Ekkapti, komenci esti malutila por ies korpo aŭ spirito: /Capturar rápidamente, comenzar a ser perjudicial para el cuerpo o espíritu de alguien:
  • Atakis teruro, ektremis la kruro. /El terror atacó, la pierna comenzó a temblar.
4. Kaŭzi difekton aŭ detruon de substanco: /Causar defecto o destrucción de sustancia:

  • Rusto atakas feron. /La herrumbre ataca al fierro.

ASIDUA (Asiduo)

Regule vizitanta la lokon de sia ofico, tasko, devoligoj ks: /Quien visita regularmente el lugar de su empleo, tarea, ligas obligatorias, etc.:

· Ŝi estas asidua al la kontoro. /Ella es asidua de la oficina.

· Li ricevas bonajn poentojn ne pro sia inteligenteco, sed pro la asidueco. /Él recibe buenos puntos no por su inteligencia, sino por la asiduidad.

· Karaj, via instruistino telefonis al mi kaj diris, ke vi estas malasiduaj al la lernejo. /Queridos, vuestra instructora me telefoneó y dijo que ustedes no son asiduos a la escuela.

· La estro jam rimarkis ilian malasiduecon. /El jefe ya notó la mala asiduidad de ellos.

ARTIFIKO (Artificio, truco)

Lerta kaj ruza agmaniero aŭ procedo, per kiu oni celas imponi, iluzii aŭ trompi: /Manera de actuar diestra y astuta, o procedimiento por el que se aspira a imponer, ilusionar o engañar:

· Tiu eksterordinare lerta artifiko havis bonan efikon. /Ese artificio, extraordinariamente hábil, tuvo buena eficacia.

· Ili elpensis malican artifikon. /Ellos discurrieron un truco malicioso.

· Lia konduto ŝajnas esti artifika. /Su conducta parece ser artificiosa.

· Ili tion artifikis. /Ellos trucaron eso.

· Li estas lerta artifikulo. /Él es un hábil artificioso.

· Artifikulo estas uzanto de komputa sistemo (precipe de komputila reto), provanta "enrompiĝi", senrajte atingi protektatan datumon. /Un artificioso es un usuario de un sistema computacional (principalmente de redes computacionales), que intenta penetrar, alcanzar sin tener privilegio, un dato protegido.

· Ŝi aŭskultis lian senartifikan rakontadon. /Ella escuchó su sincera narración.

· Mi tre ŝatis la libron "La Senartifikulo" de Voltero. /Me gustó mucho el libro “El sincero”, de Voltaire.

AKCEPTI (Aceptar, acoger, recibir)

1. Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas: / Acceder a recibir lo que alguien da o propone:

· Ŝi ne akceptis lian monon. / Ella no aceptó su dinero.

· Kiu akceptas donacon, perdas la pacon. / Quien acepta un obsequio, pierde la paz.

· Mi malakceptis la rekompencon. / No acepté la recompensa.

2. Lasi eniri en sian domon, hejmon kaj simile: / Dejar entrar en su casa, hogar y similarmente:

· Mi ne akceptos tiun krimulon! / No aceptaré a ese criminal.

· La avino akceptadas nian familion ĉiun dimanĉon. / La abuela acoge a nuestra familia cada domingo.

3. Tiel aŭ tiel konduti kontraŭ invitito, gasto kaj simile: / Conducirse así o así contra un invitado, huésped, etc.:

· Ili tre gastame akceptis nin. / Ellos nos aceptaron muy acogedoramente.

· Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo. / Se acepta según la cara, se abandona según la sabiduría.

· Vi povas turni vin al la virino, kiu sidas ĉe akceptejo kaj ricevi bezonatajn informojn. / Puedes dirigirte a la mujer que está sentada en la recepción para recibir las informaciones que se necesitan.

4. Konsenti pri io, aprobe allasi: / Consentir en algo, permitir aprobadoramente:

· Bedaŭrinde oni ne akceptis mian proponon. / Lamentablemente no se aceptó mi proposición.

· La decidoj jam estas akceptitaj. / Las decisiones ya fueron aceptadas.

· Mi esperas je akcepto de la projekto. / Tengo esperanza en la aceptación del proyecto.

· Viaj kondiĉoj ŝajnas esti akcepteblaj. / Tus condiciones parecen ser aceptables.

5. Esti trafita de ago, kiu modifas la staton de la trafitaĵo aŭ donas al ĝi ian econ: / Haber acertado en una acción que modifica el estado del acierto o le da alguna cualidad:

· Tiu regulo akceptas multajn esceptojn. / Esa norma acepta muchas excepciones.

AKTIVA (Activo)

1. Tia, ke li/ŝi/ĝi kapablas agi, efiki sur ion: / Lo que él, ella, ello es capaz de actuar con eficacia sobre algo:

· Mi estas aktiva membro de UEA. / Yo soy miembro activo de UEA.

· Jam dum multaj jaroj ŝi aktivas en E@I. / Desde ya hace muchos años ella está activa en E@I.

· Ni organizas diversajn seminariojn por aktivuloj. / Nosotros organizamos diversos seminarios para los activos.

· Leĝo ne havas retroaktivan efikon. / La ley no tiene efecto retroactivo.

2. Plena je vigleco kaj energio; multe aganta: / Lleno de animación y energía; actúa mucho.

· La trafiko estas tre aktiva dum ĉi tiuj horoj. / El tráfico esta muy activo en estas horas.

· Min timigas lia tro granda aktiveco. / Me atemoriza su exagerada actividad.

· Subite ŝi aktiviĝis kaj komencis strange konduti. / Súbitamente ella se activó y comenzó a comportarse de forma extraña.

3. Rezultodone, energie efikanta: /Que da resultado, produciendo efecto enérgicamente.

· Tio estas aktiva kuracilo. / Eso es un remedio activo.

AKORDO

1. Sameco de sentoj aŭ opinioj inter du aŭ pluraj personoj: /Igualdad de sentimientos u opiniones entre dos o varias personas:

· Dum nia kunlaborado ni ĉiam estis en akordo. /Durante nuestra colaboración siempre estuvimos de acuerdo.

· Ili akordiĝis por trompi nin. /Ellos se pusieron de acuerdo para engañarnos.

· Li havas akordiĝeman (konsenteman) karakteron. /Él tiene un carácter condescendiente (consentidor).

· Tio estis neakordigebla konflikto. /Eso era un conflicto en que no es posible un acuerdo.

· Finfine ni reakordiĝis. /Finalmente volvimos a estar de acuerdo.

2. Ĝusta konveneco inter du aŭ pluraj aferoj: /Conveniencia justa entre dos o varios asuntos:

· Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo. /Ellos están de acuerdo, como pedido y mordido.

· Tiuj koloroj bone akordas. /Esos colores combinan bien.

· Necesas akordigi la horloĝojn. /Es necesario sincronizar los relojes.

· Tiuj postuloj estas inter si malfacile akordigeblaj. /Esas exigencias son difícilmente posibles de conciliar entre sí.

3. Kombino de tonoj, konsonanca aŭ disonanca: /Combinación de tonos, consonante o disonante:

· Akordoj estas nomataj laŭ la gamnomo de la radiko. /Los acordes se denominan según el nombre de la nota fundamental.

· Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas. /Acorde que no suena, no da rima.

AROMO (Aroma, fragancia)

Delikata, agrabla kaj subtila odoro de kelkaj plantoj aŭ aliaj substancoj: /Delicado, agradable y sutil olor de algunas plantas u otras sustancias:

· Mi eksentis aromon de kafo kaj tuj ellitiĝis. /Sentí un aroma a café, e inmediatamente me levanté.

· La aromon de la realeco tiuj rakontoj ne povas transdoni. /Esas narraciones no pueden transmitir el aroma de la realidad.

· Niaj kapoj turniĝis de tia aroma aero. /Nuestras cabezas se volvieron a ese aire aromático.

· Mi aldonis iom da aromherboj al la plado. /Agregué un poco de hierbas aromáticas al plato.

· Rozoj aromis en la nokto. /Las rosas expelían su fragancia en la noche.

· Oni uzis aromaĵojn en Egiptujo por mumiigado. /En Egipto se usaban aromas para el momificado.

· Dum la festo bukedoj da floroj aromigis la aeron. /Durante la fiesta, ramos de flores aromatizaban el aire.

ATESTI (Atestiguar)

1. Certigi, garantii fakton vera el sia propra sperto: /Certificar, garantizar un hecho verdadero, de su propia experiencia:

· Li povas atesti la subskribon de la kontrakto. /Él puede atestiguar la suscripción del contrato.

2. Antaŭ tribunalo konfirmi aŭ malkonfirmi aserton aŭ fakton kiel vidinto aŭ aŭdinto: /Ante un tribunal confirmar o negar una aseveración o un hecho como visto o escuchado.

· Mi atestas, ke la akuzito estis en tiu loko. /Yo atestiguo que el acusado estaba en ese lugar.

· Ni pruvos vian krimon per atestaĵoj. /Probaremos su crimen por medio de testigos.

· Ne estas eĉ unu atestanto, kiu povus konfirmi, ke mi tion faris. /No hay siquiera un testigo que pueda confirmar que yo hice eso.

3. Esti la signo, la pruvo de io: /Ser el signo, la prueba de algo:

· Ŝia hezito atestas, ke ŝi mensogas. /Su vacilación atestigua que ella miente.

· Griza barbo saĝon ne atestas. /Una barba gris no atestigua sabiduría.

· Unua atesto estas la vesto. /El primer testimonio es el vestido.

· Mi havas atestilon de trapaso de la universitato. /Tengo algo que atestigua el paso por la universidad.

· Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto. /El comienzo de una protesta sin acusación a menudo es un testigo de culpa.

· Mi bezonas pagateston por pruvi, ke mi aĉetis la aŭton. /Necesito un testigo pagado para probar que compré el auto.

AUTENTIKA (Auténtico)

1. Nedubeble vera, originala, ne falsita: /Indudablemente verdadero, original, no falsificado:

· Tio estas aŭtentika letero de Zamenhof. /Esa es una carta auténtica de Zamenhof.

· Mi garantias la aŭtentikecon de tiu informo. /Garantizo la autenticidad de ese informe.

2. Oficiale certigita: /Certificado oficialmente:

· Kie mi povas trovi aŭtentikan mortukon? /¿Dónde puedo encontrar un auténtico sudario?

· Kemia esplorado aŭtentikigis tiun pentraĵon. /Una exploración química autentificó esa pintura.

PRETEKSTO (Pretexto)

Ŝajna motivo, eldirita por kaŝi la efektivan: /Motivo aparente, acentuado para ocultar lo efectivo:
  • Ŝi ĉiam serĉas pretekstojn por ne fari siajn taskojn. /Ella siempre busca pretextos para no hacer sus tareas.
  • Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston. /Para consumir un cordero, un lobo encontrará pretexto.
  • Li pretekstis mankon de tempo por rifuzi danĝeran postenon. /Él pretextó falta de tiempo para rehusar un cargo peligroso.
  • La aŭtoro ne volis doni intervjuon, pretekste, ke li estis tro okupita. /El autor no quería conceder una entrevista, pretextando que estaba demasiado ocupado.

PREZENTI (Presentar, representar)

1. Meti ion antaŭ iu, por ke tiu ĝin prenu, vidu aŭ juĝu: / Poner algo delante de alguien para que lo tome, vea o juzgue:
  • Mi jam prezentis al vi mian proponon, nun vi devas decidi, kion fari. /Ya te presenté mi propuesta, ahora tu debes decidir qué hacer.
  • Kion koro sentas, lango prezentas. /La lengua presenta lo que el corazón siente.
  • Tio estas misprezento de la faktoj. /Eso es una presentación inexacta de los hechos.
2. Konduki iun antaŭ aliaj personoj kaj konigi tiun al ili: /Conducir a alguien delante de otras personas para que las conozca:
  • Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis. / Estuvieron en silencio cien años y de improviso se presentaron.
3. Starigi antaŭ ies imago la bildon de iu aŭ io: /Erigir ante la imaginación de alguien la imagen de alguien o algo:
  • Mi tute ne povis prezenti al mi, kiel tio okazis. /No pude en absoluto imaginarme cómo ocurrió eso.
4. Meti antaŭ ies okuloj imitaĵon de io, faritan per parolo, pentrado aŭ alia arto: /Poner ante los ojos de alguien una imitación de algo, hecha por palabra, pintura u otra arte:
  • Bonvolu klarigi, kion prezentas tiu ĉi bildo. /Por favor, aclara lo que representa esta imagen.
  • Mi longe rigardis la prezenton de batalo en la pentraĵo. /Observé durante mucho tiempo la presentación de una batalla en la pintura.
  • Belega vido prezentiĝis en la momento de la sunsubiro! /Se presentó una bellísima vista en el momento del amanecer.
5. Ludi antaŭ publiko teatraĵon aŭ filmon: /Representar ante el público una obra de teatro o una película:
  • Mi prezentis la dramon. /Yo representé el drama.
  • Ĉi tiu spektaklo ĝis nun neniam estis prezentita. /Nunca se había presentado hasta ahora este espectáculo.
  • Ĉu vi venos al la filmoprezentado? /¿Vendrás a la función de cine?
6. Sin montri al ies menso sub unu el siaj aspektoj: /Mostrarse a la mente de alguien bajo uno de sus aspectos:
  • La afero prezentas grandan profiton./El asunto presenta una gran ganancia.
7. Montri la karakterizajn trajtojn de io; konsistigi: /Mostrar la cualidad característica de algo; hacer consistir:
  • Vesto homon prezentas. /El vestuario representa al hombre.

PRIVILEGIO (Privilegio)

Aparta rajto aŭ favoro, koncesiita al iu ekster la komuna rajto: /Derecho o favor aparte, concedido a alguien, fuera del derecho común:
  • Vi ne havas ian personan privilegion super tiu ĉi lingvo. /Tú no tienes ese privilegio personal sobre esta lengua.
  • Havi laboron ne estas privilegia rajto de homo. /Tener un trabajo no es un derecho privilegiado del hombre.
  • Ili privilegiis unu rason, sed forpelis alian. /Ellos privilegiaron a una raza, pero expulsaron a otra.
  • Min interesas, ĉu iam malaperos privilegiiteco de tiu religio. /Me interesa, si alguna vez desaparecerán los privilegios de esa religión.
  • Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas divido de la socio je privilegiuloj kaj subuloj. /Lamentablemente todavía existe división de la sociedad en privilegiados y subordinados.

PROBABLA (Probable)

Tia, ke por ĝia efektiviĝo ekzistas plimulto da ŝancoj (se paroli pri okazaĵo): /Aquello que para que se haga efectivo, existen muchas oportunidades (si se habla de un acontecimiento):
  • La inflacio en nia lando estas probabla. / La inflación en nuestro país es probable.
  • Ŝi alvenos probable post unu monato. / Probablemente ella llegará después de un mes.
  • Ĉe manko de certeco oni devas kontentiĝi je probableco. / A falta de certeza, uno debe contentarse con la probabilidad.
  • La probableco de lia vizito ĉe tia horo estas tre malgranda. / La posibilidad de su visita a esa hora es muy pequeña.

PROCEDURO (Procedimiento, enjuiciamiento, trámite)

1. Maniero, en kiu estas kondukataj aferoj konforme kun la kutimo, statuto, reglamento aŭ leĝo: /Manera en que se conducen los asuntos conforme a la costumbre, estatuto, reglamento o ley:
  • Tio estas mia unua kontrakto, pro tio mi nenion scias pri la proceduroj. /Ese es mi primer contrato, por eso no sé nada acerca de los procedimientos.
  • La ŝtatoj agas kadre de sia procedura memstareco por atingi la celojn. /Los estados actúan en el cuadro de su independencia de procedimiento para alcanzar los objetivos.
  • Nia lando strikte proceduras pri enirvizoj. /Nuestro país procede estrictamente con respecto a las visas de entrada.
2. Parto de komputila programo, kiu plenumas apartan taskon kaj poste redonas la regadon al la ĉefprogramo, kiu vokis ĝin: /Parte de un programa de computación, que lleva a cabo una tarea aparte, y posteriormente devuelve el control al programa principal, que la había llamado:
  • Komputa sistemo konsistas el programoj, proceduroj, reguloj kaj eventuale dokumentoj. /Un sistema computacional consiste en programas, procedimientos, normas y eventualmente, documentos.

PRODIGI * MALŜPARI (Prodigar)

Malavare disdoni: / Repartir pródigamente:
  • Li prodigis sian tutan heredaĵon. / Él repartió toda su herencia.
  • La tuta mono jam estas prodigita al malriĉuloj. / Todo el dinero ya fue repartido a los pobres.
  • Ŝi estas bone konata pro sia regalemo kaj prodigo. / Ella es bien conocida por ser obsequiosa y dispendiosa.
  • Multaj volas amikiĝi kun prodigaj homoj. / Muchos quieren hacerse amigos de los hombres pródigos.

PRODUKTI (Producir)

1. Estigi vivaĵojn aŭ senvivaĵojn per natura evolupovo: /Ocasionar seres vivos o sin vida mediante el poder de la evolución:
  • Ĉi tiuj arboj produktas pomojn. /Estos árboles producen manzanas.
  • Miaj geavoj vivas el la produktoj de sia bieno. /Mis abuelos viven de los productos de su hacienda.
  • Via imago estas tre produktema. /Tu imaginación es muy productiva.
  • Iujn bestojn estas malfacile reprodukti, se ili vivas en mallibereco. /Algunos animales se reproducen difícilmente si están en cautiverio.
  • Mia patrino scias multon pri reproduktado de diversaj floroj. /Mi madre sabe mucho sobre reproducción de diversas flores.
2. Fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la homoj: / Hacer, de materiales bastos, sustancias u objetos útiles para las personas:
  • Nia lando produktas komputilojn. /Nuestro país produce computadoras.
  • Mi ne ricevos multe de la akiritaj produktaĵoj. /No recibiré mucho de los productos adquiridos.
  • Tio estas tre produktiva (kapabla produkti) entrepreno. /Esa es una empresa muy productiva (capaz de producir).
  • Ŝi aĉetas ekoproduktojn, kiuj ne malutilas al la medio. /Ella compra productos ecológicos, que no dañan el medio.
  • Subproduktado (produktado de la varo, malsupera al la aĉetkapablo de la konsumantoj) kaŭzis prezaltigon. /La subproducción (producción de la mercadería inferior a la capacidad de compra de los consumidores) causa alzas en los precios.

MERGI (Sumergir)

Enmeti en likvaĵon, enprofundigi: /Meter en un líquido, hundir:
  • Infano mergis siajn manojn en la akvon por lavi ilin. /El niño metió sus manos en el agua para lavarlas.
  • La ŝipo mergiĝis en maron. /El barco se hundió en el mar.
  • Ŝi mergiĝis en la akvon kaj elmergis (malmergis) nur la kapon. /Ella se sumergió en el agua y sacó sólo la cabeza.
  • Grandega ŝtono elmergiĝis (malmergiĝis) el la rivero. /Una enorme piedra emergió del río.
  • La submergebla ŝipo povas veturi sur kaj sub la akvo. /El barco sumergible puede viajar sobre y bajo el agua.

KONJEKTI (Conjeturar)

Elmeti opinion, konkludon aŭ klarigon, bazitan nur sur probablaĵoj: /Emitir una opinión, conclusión o aclaración, basada sólo sobre probabilidades:
  • Ni povas nur konjekti pri evoluo de la mondo. /Sólo podemos conjeturar sobre la evolución del mundo.
  • Via versio estas bazita nur sur konjektoj. /Tu versión está basada sólo en conjeturas.
  • Historio estas konjekta scienco, ĉar ni devas konjekti pri tio, kion ni ne scias. /La historia es una ciencia de conjeturas, porque debemos conjeturar sobre lo que no sabemos.
  • Tio estas nur konjektaĵo. Mi ne certas pri tio. /Eso es sólo una conjetura. No estoy seguro de eso.
  • La bankroto de via firmao estis ja konjektebla. /La bacarrota de tu firma era posible de conjeturar.

miércoles, 29 de febrero de 2012

PROFESIO (Profesión)

Ĉiu okupo, per kiu oni akiras vivrimedojn: /Toda ocupación, mediante la que se adquieren los recursos para vivir:
  • Mi deziras komenci la profesion de instruisto. /Deseo comenzar la profesión de profesor.
  • Li estas profesia aktoro. /Él es un actor profesional.
  • Ŝi faras sian laboron tre profesie. /Ella hace su trabajo muy profesionalmente.
  • Mia patro profesias kiel kuracisto. /Mi padre ejerce la profesión de médico.
  • Mi scias multajn profesiulojn, kiuj povus helpi al ni. /Conozco muchos profesionales, que podrían ayudarnos.

PROFUNDA (Profundo)

1. Tia, ke ĝia fundo estas tre malproksima de la supraĵo, bordo, aperturo: /Tal, que su fondo está muy lejano de la superficie, borde, abertura:
  • Ĉi tiu lago estas tre profunda. /Este lago es muy profundo.
  • Granda ŝipo bezonas profundon. /Un barco grande necesita profundidad.
  • Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron. /No conociendo la profundidad, no entres al río.
  • Gardu vin kaj ne falu en profundegaĵon. /Guárdate y no caigas en acciones profundas.
  • Donu al mi malprofundan teleron, mi petas. /Por favor, no me dé un plato profundo.
2. Havanta ian difinitan dimension en tiu direkto: /Que tiene una dimensión definida en esa dirección:
  • La skatolo estis malgranda, profunda nur je 3 centimetroj. /La caja era chica, con una profundidad de sólo 3 cms.
3. Etendiĝanta malsupren, atingante ĝis tre malproksime de la supraĵo: /Que se extiende hacia abajo, alcanzando hasta muy lejos de la superficie:
  • Estos malfacile elŝiri la arbon pro la profundaj radikoj. /Será difícil arrancar el árbol, por la profundidad de las raíces. 
  • Fiŝo granda naĝas profunde.  /Un pez grande nada profundamente.
4. Atinganta la fundon de la aferoj: /Que alcanza el fondo de los asuntos:
  • Saĝo abunda, sed ne profunda. /La sensatez abunda, pero no profunda.
  • Mi volas profundigi miajn sciojn pri medicino. /Quiero profundizar mis conocimientos de medicina.
  • Li profundiĝis en siaj pensoj. /Él se sumió profundamente en sus pensamientos.
  • Ŝi tiel enprofundiĝis en la libron, ke eĉ ne rimarkis mian alvenon. /Ella se profundizó de tal modo en el libro, que ni siquiera notó mi llegada.
5. Metafore granda, forta: /Metafóricamente grande, fuerte:
  • Ĉie estis profunda mallumo. /En todas partes había un oscuridad profunda.

PROGNOZO (Pronóstico)

1. Konjekto pri okazontaĵo bazita sur difinitaj signoj: /Conjetura sobre un acontecimiento basada sobre señas definidas:
  • Laŭ ĉiuj prognozoj la nombro de homoj en nia lando ne plu kreskos. /Según todos los pronósticos, el número de personas en nuestro país no crecerá más.
  • Laŭ la veterprognozo estos varme ĉi-semajne. /Según el pronóstico del tiempo, esta semana será calurosa.
  • Oni prognozas ŝtormon por morgaŭ. /Se pronostica una tormenta para mañana.
2. Antaŭkalkulo pri la fino aŭ evoluo de malsano: /Cálculo anticipado sobre el fin o la evolución de una enfermedad:
  • Li ekaŭdis mortan prognozon. /Él escuchó un pronóstico de muerte.

PROGRESI (Progresar)

Antaŭeniri al supera grado de disvolviĝo: /Avanzar al grado superior de desarrollo:
  • La preparoj por la kongreso progresas. /Los preparativos para el congreso progresan.
  • Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu. /Vive, progresa, pero de aprender no ceses.
  • Tiun ĉi libron ŝatas multaj progresantoj de Esperanto. /A muchos progresistas de Esperanto les gusta este libro.
  • Rapida progreso de la malsano malfaciligas la kuracadon. /El rápido progreso de la enfermedad dificulta la curación.
  • Ŝi rapide progresadis en sia metio. /Ella progresaba rápidamente en su profesión.
  • Por la progresado de la lingvo estas uzado de ĝi. /Para el progreso en la lengua lo mejor es usarla.
  • Li tre helpis progresigi nian aferon. /Él ayudó mucho para hacer progresar nuestro asunto.
  • Edukado malprogresas en tiu lando. /La educación no progresa en ese país.

PROJEKTO (Proyecto)

1. Ideo, proponata kiel efektivigota: /Idea propuesta para ser efectiva:
  • Kiaj estas viaj projektoj por la somero? /¿Cuáles son tus proyectos para el verano?
  • Oni jam projektis la ekskurson. /Ya se proyectó la excursión.
2. Plano, proponata por efektivigi tiun ideon: /Plan propuesto para hacer efectiva esa idea:
  • Via organizo proponis interesan projekton. /Tu organización propuso un proyecto interesante.
  • Ili prezentis kontraŭprojekton (oponanta projekto pri la sama temo). /Ellos presentaron un contraproyecto (un proyecto que se opone respecto del mismo tema).
3. Dosiero pri konstruota maŝino, domo kaj simile, entenanta ĉiujn necesajn klarigojn, desegnojn, procedojn de konstruado, kostojn kaj tiel plu: /Un legajo sobre la máquina que se ha de construir, casa o algo similar, que contiene todas las aclaraciones necesarias, diseños, procedimientos de construcción, costos, etc.:
  • Ni jam havas projekton de la domo, laŭ kiu oni konstruos ĝin. /Nosotros ya tenemos el proyecto de la casa, según el cual se construirá.
  • La nova stadiono jam estas projektita. /El nuevo estadio ya está proyectado.

PROKRASTI (Diferir, aplazar, postergar)

Transmeti al pli malfrua tempo agon, kies tujan plenumon oni rezignas: /Posponer a un tiempo más tardío, una obra a cuya eje-cución inmediata se desiste:
  • Ni prokrastu ĉi tiun diskuton ĝis la sekva kunsido. /Aplacemos esta discusión hasta la siguiente reunión.
  • Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ. /No dejes para mañana lo que puedes hacer hoy.
  • Prokrastita ne estas perdita. /Lo que se aplazó no está perdido.
  • Tiu tasko ne toleras prokraston. /Esa tarea no tolera retraso.
  • La katastrofo ne estis prokrastebla. /La catástrofe no era diferible.
  • Vi estas tro prokrastema kaj ĉi tiu via eco ĝenas por via laboro. /Eres demasiado dado a diferir las cosas, y aquí tu cualidad es molesta para tu trabajo.
  • Mi senprokraste skribos la leteron. /Sin postergación escribiré la carta.

lunes, 27 de febrero de 2012

DAMAĜI * DIFEKTI (Estropear, echar a perder)

Malutili al iu, kaŭzante materian aŭ moralan perdon: /Inutilizar a alguien, causando una pérdida material o moral:
  • La artikolo damaĝis mian reputacion. /El artículo dañó mi reputación.
  • Tio povas damaĝi vian sanon. /Eso puede estropear tu salud.
  • Mi povas manĝi vitron kaj ĝi ne damaĝas min. /Yo puedo comer vidrio y eso no me daña.
  • Vi kaŭzis al tiuj personoj pli da damaĝo ol utilo. /Causaste a esas personas más daño que utilidad.
  • Mi postulas, ke vi kompensu la faritajn damaĝojn. /Exijo que compenses los daños hechos.

PROMENI (Pasear)

Iri de loko al loko por plezuro aŭ sano: /Ir de un lugar a otro por placer o salud:
  • Mi iros promeni, ĉar la vetero estas tre bona. /Iré a pasear, porque el tiempo está muy bueno.
  • Kiam kato promenas, la musoj festenas. /Cuando el gato pasea, los ratones festejan.
  • Ĉu via cerbo foriris promeni?! /¿Tu cerebro salió a pasear?
  • Ŝi iris iom dormi post la promeno. /Ella fue a dormir un poco, después del paseo.
  • Promenado estas tre utila por la korpo. /El paseo es muy útil para el cuerpo.
  • Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino. /Le contarás el secreto a tu mujer, ella se lo contará a su hermana, y así, el secreto paseará sin fin.
  • Iru promenigi la hundon. /Ve a pasear al perro.
  • Ni renkontiĝu kaj iru al la promenejo. /Juntémonos y vamos al paseo.

PROMOCII * GRADALTIGI (Promover, ascender, fomentar)

Altigi al iu pli alta grado, ofico: /Ascender a alguien a un más alto grado, oficio:
  • Li promociis min direktoro. /Él me promovió a director.
  • Episkopo volis esti promociita al kardinaleco. /El obispo quería ser promovido a cardenal.
  • En tiu dokumento temas pri promocio de Esperanto en la mondo. /En ese documento se trata del fomento de Esperanto en el mundo.
  • Ŝi revis promociiĝi ĉe sia laborejo. /Ella soñaba con promoverse en su lugar de trabajo.

PROPRA (Propio)

1. Apartenanta ekskluzive al iu aŭ al io: /Que pertenece exclusivamente a alguien o algo:
  • Esperanto estas propra apartenaĵo de neniu nacio. /Esperanto no es pertenencia propia de ninguna nación.
  • Propra opinio ne estas leĝo por alia. /La propia opinión no es ley para otro.
  • Tio apartenas propre al mi. /Eso me pertenece propiamente a mí.
  • La rido estas propraĵo de la homo. /La risa es propiedad de la gente.
  • Ŝi proprigis al si miajn manierojn! /¡Ella se apropió de mis maneras!
  • Ne miksu vin en malproprajn aferojn. /Ne te mezcles en asuntos ajenos.
2. Apartenanta ekskluzive al la subjekto de la propozicio: /Que pertenece exclusivamente al sujeto de la proposición:
  • Tio estas mia propra infano. /Ese es mi propio hijo.
  • En la propra sia domo ĉiu estas granda homo. /En su propia casa, cada uno es un gran señor.

PROVIZI (Abastecer, proveer)

1. Fari, ke iu aŭ io ricevu en pli-malpli granda kvanto ion bezonatan / Hacer que alguien o algo reciba en más o menos gran cantidad algo necesario:
  • Mia edzo provizas min je ĉio necesa. / Mi marido me provee de todo lo necesario.
  • Observu, ĉu sufiĉos la provizo de trinkaĵoj. / Mira si será suficiente la provisión de bebidas.
  • Por vojaĝo al Svedio mi proviziĝis je varmaj vestoj. / Para el viaje a Suecia me abastecí de ropa gruesa.
  • Ŝi facile enprovizas sciojn en sia memoro. / Ella fácilmente adquiere conocimientos en su memoria.
2. Almeti ion al objekto por ĝin kompletigi: / Colocar algo a un objeto para completarlo:
  • Ni devos provizi la ĉambron per mebloj. / Debemos abastecer la pieza con muebles.
  • Komenciĝis provizado de nia domo per novaj fenestroj. / Comenzó el abastecimieto de nuestra casa con nuevas ventanas.
  • Ĉu vi havas provizan radon en via aŭto? / ¿Tienes rueda de repuesto en tu auto?

domingo, 26 de febrero de 2012

PROVOKI (Provocar)

1. Eksciti al batalo, disputo kaj simile, montrante sin atakema: /Incitar a la batalla, disputa o similar, mostrándose agresivo:
  • La artikolo provokis multajn legantojn reagi arde. /El artículo provocó que muchos lectores reaccionaran con ardor:
  • Mi estis provokita agi tiamaniere! /¡Fui provocado para actuar de esa manera!
  • Li parolis per provokanta tono. /Él habló con un tono provocador. 
  • La aktoro ignoris ĉiujn provokojn de la gazetistoj. /El actor ignoró todas las provocaciones de los periodistas.
  • Mi ne plu respondos al ilia provokado. /No responderé más a sus provocaciones.
  • Ili provoke mokis min. /Ellos se burlaron provocativamente de mí.
  • Ne atentu lin, li estas provokema. /No le pongas atención, él es provocador.
2. Estigi kvazaŭ per elvoko: /Ocasionar como por una evocación:
  • Kiu provokis malpacon? /¿Quién provocó un conflicto?
  • La bildo estis provoka. /La imagen es provocativa.

PUBLIKO (Público)

Ĉiuj homoj, kiuj ne apartenas al difinita instanco, sekve: /Todas las personas que no pertenecen a la instancia definida, por consiguiente:
1. Ĉiuj, escepte de aŭtoritatuloj, organizantoj, fakuloj kaj simile: /Todos, a excepción de autoridades, organizadores, facultativos, y similarmente:
  • Ni pendigis anoncon por la publiko. /Nosotros colgamos un anuncio para el público.
  • Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko. /Entre más trabajo público, más grande es la crítica.
  • Ili decidis ne publikigi siajn intencojn geedziĝi. /Ellos decidieron no publicar sus intenciones de casarse.
  • Ŝi laboras en publikutila institucio. /Ella trabaja en una institución de utilidad pública.
2. Ĉiuj, kiuj ĉeestas la spektaklon aŭ kunvenis por aŭskulti: /Todos los que asisten a un espectáculo o se renunieron para escuchar:
  • La tuta publiko aplaŭdis la aktorojn. /Todo el público aplaudió a los actores.
  • Mi devas venki mian timon de la publikeco. /Debo vencer mi temor a la publicidad.
  • Oni juĝis tiun krimon malpublike. /Ese crimen se juzgó privadamente.
3. Ĉiuj, al kiuj estas destinita libro, gazeto kaj simile: /Todos a quienes está destinado un libro, revista y similarmente:
  • La libro celas tre vastan publikon. /El libro apunta a un público muy vasto.
  • Mi respondos al via letero ne private, sed publike. /Responderé a tu carta no privada, sino públicamente.
  • Ĉi tie vi povas trovi diversajn publikaĵojn. /Aquí puedes encontrar diversas publicaciones.
  • Jam malmulte restis atendi ĝis la publikigo de mia libro. /Ya queda poco que esperar hasta la publicación de mi libro.

PUFO (Fofo, acolchado, puff)

1. Plenblovita aŭ plenŝtopita elasta saketo, cilindro kaj simile, uzata por seĝoj, fenestraj kontraŭventiloj kaj simile: /Bolsita elástica inflada u obturada, cilindro y similar, usada como sillas, instrumento contra el viento para ventanas y similarmente:
  • Estas tre komforte sidi en ĉi tiu pufseĝo. /Es muy confortable sentarse en este puff.
  • La vangoj de la knabineto estis pufaj kaj ruĝaj. /Las mejillas de la niñita eran fofas y rojas.
  • Ni spektis la filmon kaj manĝis pufitan maizon. /Nosotros vimos la película y comimos palomitas de maíz.
  • Mi pufigis la kusenon, plenŝtopante ĝin per plumoj. /Ablandamos la almohada llenándola con plumas.
  • La konflikto ĉiutage pufiĝas. /El conflicto se expande diariamente.
  • Montru al la kuracisto vian pufiĝintan vundon. /Muestra al médico tu herida hinchada.
2. Ronda mola elstaraĵo el ia materialo en vesto, hararo kaj simile: /Objeto redondo, blando, de algún tipo de material en vestuario, cabello y similar:
  • Kion vi konsilus al mi uzi por ke ne estu pufoj en la hararo? /¿Qué me aconsejarías usar para que mi cabello no tenga tanto cuerpo?

PUNI (Castigar)

1. Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro aŭ kulpo: /Causar un sufrimiento a alguien en compensación por su mala acción o culpa:
  • Mi punos vin, ĉar vi estis tre malbona. /Te castigaré, porque fuiste muy malo.
  • Per mono, ne per mano punu vilaĝanon. /Con dinero, no con la mano, castiga al poblador.
  • Ne kaptita - ne punita. /No capturado – no castigado.
  • Kune kaptite, kune punite. /Juntamente capturado, juntamente penado.
  • Vivis puninde, mortis ridinde. /Vivió castigando, murió riendo.
  • Li certe ne restos senpuna! /¡Ciertamente él no quedará impune!
  • Ŝi multe laboris kontraŭ mortpuno. /Ella trabajó mucho contra la pena de muerte.
2. Kompensi per adekvata suferigo de la farinto: /Compensar mediante un sufrimiento adecuado al hechor:
  • La patrino punis mian malobeon. /Mi madre castigó mi desobediencia.
  • Amo kaj puno loĝas komune.  /El amor y el castigo viven comúnmente.
  • Kiujn punajn metodojn vi havas? /¿Qué métodos de castigo tienes?
  • Liaj agoj estas punindaj per la monpuno de 100 eŭroj. /Sus acciones son dignas de castigo con una multa de 100 euros.

PUŜI (Empujar)

1. Per forta movo, premo aŭ frapo, forigi aŭ peni forigi de la okupita loko: /Movimiento mediante la fuerza, presión o golpe, sacar o tratar de sacar del lugar ocupado:
  • Li puŝis min ne hazarde. /Él me empujó, no por casualidad.
  • Malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj Esperanto vivis kaj kreskis regule. /A pesar de todos los vientos y empujones, Esperanto vivió y creció regularmente.
  • Esperanto ne celas elpuŝi la naciajn lingvojn. /El objetivo de Esperanto no es expulsar las lenguas nacionales.
  • Ŝi enpuŝis al li la tranĉilon en la korpon. /Ella empujó el cuchillo en el cuerpo de él.
  • Du kontraŭaj elektraj polusoj forpuŝas unu la alian. /Los dos polos eléctricos contrarios se rechazan uno al otro.
  • En la koridoro mi kunpuŝiĝis kun la najbaro. /En el corredor nos empujamos con el vecino.
  • Li sukcese repuŝis argumenton. /Él reimpulsó exitosamente un argumento.
2. Alkonduki al ia stato aŭ ago: /Conducir a una clase de estado o acción:
  • La talento puŝis ŝin al la artista profesio. /El talento la impulsó a la profesión artística.
  • Malplena sako puŝas al peko. /Un saco vacío empuja al pecado.
  • Tio povus ekpuŝi al ruiniĝo nian tutan aferon. /Eso podría empezar a conducir a la ruina nuestro asunto completo.