sábado, 12 de mayo de 2012

TOSTO (Brindis)

Paroladeto dum festeno, kun propono trinki pro ies sano aŭ honoro, pro la sukceso de entrepreno, organizo, lando kaj aliaj: /Pequeño discurso durante un banquete, con proposición de beber a la salud u honor de alguien, por el éxito de una empresa, organización, país y otros:
  • • Via tosto plaĉis ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj gastoj. /Tu brindis me gustó no sólo a mí, sino también a todos los invitados.
  • • Li trinkis toste mian sanon.  /Él bebió en un brindis a mi salud.
  • • Multaj amikoj tostis mian sanon. /Muchos amigos brindaron a mi salud.

TOTALA (Totalidad)

Ĉion ampleksanta, ĉioma: /Que se extiende a todo, total:
  • La totala nombro de la ĉeestantoj estis sufiĉe granda. /El número total de los que asistirán era bastante grande.
  • Totale estis organizitaj 100 prezentoj. /En total se organizaron 100 presentaciones.
  • La milito pereigis la totalon de la popolo. /La guerra hizo perecer a la totalidad del pueblo.
  • Totalismo estas politika reĝimo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaŭ ensorbitaj de la ŝtato, kaj en kiu povas ekzisti nur unu partio, tiu de la ŝtatistoj. /Totalitarismo es un régimen político, en que los derechos de los ciudadanos están como absorbidos por el estado, y en que puede existir  sólo un partido, el de los gobernantes.
  • Popolo estis kontraŭ totalisma reĝimo. /El pueblo estaba en contra del régimen totalitarista.

viernes, 11 de mayo de 2012

TRADICIO (Tradición)

Buŝa transdonado de opinioj, ideoj, moroj, ritoj, mitoj kaj simile de unu generacio al alia, kaj tio, kio estas tiel transdonita: /Transmisión oral de opiniones, ideas, costumbres, ritos, mitos, etc., de una generación a otra, y lo que es así transmitido:
  • Nia familio havas tradicion renkontiĝi dum dimanĉoj. /Nuestra familia tiene la tradición de encontrarse durante los domingos.
  • Mi eksciis multon pri tiu lando, popolaj tradicioj kaj kutimoj. /Aprendí mucho de ese país, tradiciones populares y costumbres.
  • Printempa festo estas la plej grava el la tradiciaj festoj de ĉinoj. /La fiesta de la primavera es la más importante de las fiestas tradicionales de los chinos.
  • Tradicie la ekspozicio okazas junie. /Tradicionalmente la exposición se realiza en Junio.
  • Multaj miaj samlandanoj tradicias veturi ripozi al Francio. /Muchos de mis compatriotas siguen la tradición de viajar a descansar a Francia.

TRAFI (Acertar, dar en, dar con)

1. Atingi per ĵetita objekto tion, kion oni celis: / Acertar, con un objeto lanzado, a lo que se había apuntado:
  • Li pafis, sed feliĉe ne trafis min. / Él disparó, pero felizmente no me acertó.
  • Trafi du celojn per unu ŝtono. / Acertar dos blancos con una piedra (matar dos pájaros de un tiro).
  • Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon. / Quien mira al cielo, no da en el blanco.
  • Viaj respondoj estis tute trafaj. / Tus respuestas fueron totalmente  acertadas.
  • Mi celis nur trafeblajn celojn. / Yo sólo aspiro a objetivos posibles de acertar
  • Ŝi trafiĝis de falanta ŝtono kaj mortis. / Ella dio con una piedra que caía y murió.
2. Ĵetite aŭ movate, atingi ion celitan: / Con lanzamiento o movimiento, alcanzar a lo que se había apuntado:
  • Ĉiuj frapoj lin trafis. / Todos los golpes le acertaron.
  • Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis. / Fluyó sobre los labios, pero en la boca no acertó.
3. Hazarde renkonti ion, kio difektas, endanĝerigas aŭ minacas: / Encontrar por azar algo que echa a perder, produce peligro o amenaza:
  • Nia aŭto trafis en kavon. / Nuestro auto dio con un bache.
  • Trafi per la vizaĝo en koton. / Dio con el rostro en el fango.
4. Hazarde koncerni, impresi, afekcii, kun malbona efiko:/  Competer, impresionar, afectar por azar con mal efecto:
  • La morto trafis ŝin. / La muerte le acertó (a ella).
  • Mi suferas trafon de gripo. / Sufro por un toque de gripe.
5. Hazarde renkonti, trovi ion bonan: / Encontrarse por azar con algo bueno:
  • Ni trafis tre bonan akcepton. / Encontramos muy buena aceptación.
  • Trafe aŭ maltrafe. / Acertadamente o desacertadamente.

jueves, 10 de mayo de 2012

TRAJTO (Rasgo; cualidad; acción)

1. Linio de la vizaĝo: /Línea del rostro:
  • • La trajtoj de tiu virino estas tre belaj. /Los rasgos de esa mujer son muy bellos.
2. Eco de karaktero: /Cualidad de carácter:
  • Mensogo estas unu el la trajtoj de lia karaktero. /La mentira es uno de los rasgos de su carácter.
  • La ĉefa trajto de nia lando estas pluvo. /El rasgo principal de nuestro país es la lluvia.
3. Ago rimarkinda kiel ekzemplo: /Acción digna de observar como ejemplo:
  • Ŝi savis nin ĉiujn de morto ne timante perdi sian vivon. Ŝia ago estas admirinda trajto de kuraĝo. /Ella nos salvó a todos de la muerte, no temiendo perder su vida. Su acción es un admirable acto de valentía.

TRANKVILA (Tranquilo, sosegado)

1. Havanta neniajn zorgojn, nenian timon antaŭ la estonteco, nenian bedaŭron pri la pasinteco: /Que no tiene preocupaciones, ningún temor ante el futuro, ningún lamento acerca del pasado:
  • Mi estas trankvila pri la morgaŭa tago. /Estoy tranquilo con respecto al día de mañana.
  • Lasu min trankvila! / ¡Déjame tranquilo!
  • Kiu iras trankvile, iras facile. /Quien va tranquilo, va fácilmente.
  • Post dorma trankvilo venas bona konsilo. /Tras la tranquilidad del sueño, viene un buen consejo.
  • Viaj vortoj trankviligis min. /Tus palabras me tranquilizaron.
  • Maltrankvilo regis ĉe la loĝantaro. /La intranquilidad reinaba en el vecindario.
  • Mi scias, ke ŝin io maltrankviligas. /Yo sé que algo la intranquiliza.
  • Ne timu kaj ne maltrankviliĝu, ili certe revenos. /No temas ni te pongas nervioso, ciertamente ellos regresarán.
2. Libera de ĉia ekscitiĝo, pasio, kolero: /Libre de toda excitación, pasión, cólera:
  • Mi aŭskultis trankvilan spiradon de la infano. /Escuché la respiración tranquila del niño.
  • Mi prenis trankviligaĵon, ĉar mi ne povis ekdormi. /Tomé un tranquilizante, porque no podía quedarme dormido.
  • "Trankviliĝu!" diris ŝi al sia edzo. / "¡Tranquilízate!” le dijo ella a su marido.
3. Tia, ke ĝi havigas nek timon nek zorgon: /Aquello que no proporciona temor ni preocupación:
  • En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero. /En tiempo tranquilo todos reman sin peligro.
  • La maro estas maltrankvila. /El mar estaba intranquilo.

miércoles, 9 de mayo de 2012

TREJNI (Capacitar, adiestrar, entrenar)

1. Submeti al instruado kaj ekzercado, por konduki ĝis la dezirata stato de kapableco: /Someter a instrucción y ejercitación, para conducir hasta el estado deseado:
  • Oni trejnis lin al la politika kariero. /Se le entrenó para la carrera política.
  • Vi estas jam sufiĉe trejnita por labori sola. /Ya estás suficientemente capacitado para trabajar solo.
2. Prepari por sporto, batalado kaj simile per ekzercado kaj hardado: /Preparar para un deporte, para el combate y similarmente, mediante la ejercitación  y el endurecimiento:
  • Ili trejnas ĉevalojn por vetkurado. /Ellos entrenan caballos de carrera.
  • Oni submetis la boksiston al intensa trejnado. /Se sometió al boxeador a un entrenamiento intenso.
  • Li trejniĝis en sportejo. /Él se entrenó en el gimnasio.
  • Mi estis venkita pro nesufiĉa trejniĝo. /Fui vencido porque no tuve suficiente entrenamiento.
  • Mia trejnisto ne permesas al mi manĝi dolĉaĵojn. /Mi entrenador no me permite comer dulces.

TREMPI (Mojar, humedecer, sumergir, empapar)

Malsekigi en likvaĵo: /Mojar en un líquido:
  • Trempu kuketon en teo. /Humedece el pastel en el té.
  • Via maniko trempiĝis en la saŭco! /¡Tu manga se empapó en la salsa.
  • La kuiristo trempis ovojn en malvarma akvo. /El cocinero sumergió los huevos en agua caliente.
  • Mia avino trempadis herbojn en alkoholo. /Mi abuela empapaba las hierbas en alcohol.

martes, 8 de mayo de 2012

TREZORO (Tesoro)

1. Amaso da oro, arĝento aŭ aliaj multekostaĵoj, rezerve tenataj: /Un montón de oro, plata u otras riquezas, mantenidas en reserva:
  • En ruinoj ni trovis trezoron. /Encontré un tesoro en las ruinas.
  • Promesita trezoro estas sen valoro. /Un tesoro prometido no tiene valor.
  • La ŝtelisto ŝtelis juvelojn el la trezorejo. /El ladrón robó joyas de la caja fuerte.
  • La trezoristo (oficisto, rajtigita enspezi aŭ elspezi la ŝtatajn monrimedojn) ne estis fidinda homo. /El tesorero (oficinista que tiene derecho a cobrar o gastar los recursos monetarios estatales) no era una hombre digno de confianza.
2. Kolekto el relikvoj kaj valorplenaj piaĵoj, konservitaj en iu preĝejo: /Colección de reliquias y objetos piadosos, conservados en alguna iglesia:
  • Mi ŝatus viziti la trezoron de la Pariza Sankta Kapelo. /Me gustaría visitar el tesoro de la Santa Capilla Parisina.
3. Io tre ŝatinda: /Algo muy estimable:
  • Plej valora trezoro por mi estas sano. /Para mí, el tesoro más valioso es la salud.
4. Plena kolekto de vortoj, dirmanieroj, frazoj aŭ poemoj: /Completa colección de palabras, maneras de decir, frases o poemas:
  • Kaj nun ni konatiĝu kun la Trezoro de la greka lingvo... /Y ahora conozcamos el Tesoro de la lengua griega…
5. Tre ŝatata aŭ amata persono: /Persona muy apreciada o amada:
  • Mi amas vin, trezoro mia! /¡Te amo, tesoro mío!
  • Amiko fidela estas trezoro plej bela. /Un amigo fiel es el tesoro más hermoso.

TRIKI (Tejer, hacer punto, hacer ganchillo)

Plekti fadenojn en serion da maŝoj per du, kvar aŭ kvin trikiloj: /Entrecruzar hilos en una serie de mallas con dos, cuatro o cinco agujas:
  • Mi trikos al vi puloveron. /Tejeré un pullover para ti.
  • Trikado estas unu el ŝiaj ŝatokupoj. /El tejido es una de sus entretenciones.
  • Mi bezonas kvin trikilojn por triki la ŝtrumpetojn. /Necesito cinco agujas para tejer los calcetines.
  • Ŝi povas sufiĉe rapide triki iun veston per trikmaŝino. /Ella puede tejer con suficiente rapidez algún vestido en una máquina de tejer.
  • Kaj nun necesas kuntriki du maŝojn. /Y ahora se necesita tejer dos mallas juntas.
  • Vi maltrikis mian ŝalon! / ¡Deshiciste el tejido de mi chal!

domingo, 6 de mayo de 2012

TRISTA (Triste)

Malgaja, malĝoja: /Afligido, apenado:
  • Lastatempe miaj pensoj estas tre tristaj. /Últimamente, mis pensamientos son muy tristes.
  • Ŝi konsilis al mi ne plu legi tiujn librojn pri tristo kaj soleco. /Ella me aconsejó que no leyera más esos libros sobre tristeza y soledad.
  • Mi ne scias, kio okazis al mia tristema koro! /¡No se qué le ocurre a mi triste corazón!
  • La vera kialo de mia tristeco estas nia disiĝo. /El verdadero motivo de mi tristeza es nuestra separación.

TRONO (Trono)

1. Ceremonia seĝo de reĝo aŭ alia suvereno, ordinare ornamita kaj altigita: /Silla ceremonial de un rey u otro soberano, comúnmente adornada y puesta en un lugar alto:
  • La reĝo sidis sur sia trono. / El rey se sentó sobre su trono.
  • Ne atingos krio ĝis la trono de Dio. / Un grito no alcanzará hasta el trono de Dios.
2. La reĝa aŭ suverena povo: /El poder real o soberano:
  • Li perdis sian tronon. /Él perdió su trono.
  • Dio tronas en la ĉielo.  /Dios se sienta  en el trono en el cielo.
  • La angla revolucio detronigis Karolon la 1an. /La revolución inglesa destronó a Carlos I.
  • Oni volis surtronigi tute alian homon. /Se quería poner en el trono a otra persona.