jueves, 10 de mayo de 2012

TRANKVILA (Tranquilo, sosegado)

1. Havanta neniajn zorgojn, nenian timon antaŭ la estonteco, nenian bedaŭron pri la pasinteco: /Que no tiene preocupaciones, ningún temor ante el futuro, ningún lamento acerca del pasado:
  • Mi estas trankvila pri la morgaŭa tago. /Estoy tranquilo con respecto al día de mañana.
  • Lasu min trankvila! / ¡Déjame tranquilo!
  • Kiu iras trankvile, iras facile. /Quien va tranquilo, va fácilmente.
  • Post dorma trankvilo venas bona konsilo. /Tras la tranquilidad del sueño, viene un buen consejo.
  • Viaj vortoj trankviligis min. /Tus palabras me tranquilizaron.
  • Maltrankvilo regis ĉe la loĝantaro. /La intranquilidad reinaba en el vecindario.
  • Mi scias, ke ŝin io maltrankviligas. /Yo sé que algo la intranquiliza.
  • Ne timu kaj ne maltrankviliĝu, ili certe revenos. /No temas ni te pongas nervioso, ciertamente ellos regresarán.
2. Libera de ĉia ekscitiĝo, pasio, kolero: /Libre de toda excitación, pasión, cólera:
  • Mi aŭskultis trankvilan spiradon de la infano. /Escuché la respiración tranquila del niño.
  • Mi prenis trankviligaĵon, ĉar mi ne povis ekdormi. /Tomé un tranquilizante, porque no podía quedarme dormido.
  • "Trankviliĝu!" diris ŝi al sia edzo. / "¡Tranquilízate!” le dijo ella a su marido.
3. Tia, ke ĝi havigas nek timon nek zorgon: /Aquello que no proporciona temor ni preocupación:
  • En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero. /En tiempo tranquilo todos reman sin peligro.
  • La maro estas maltrankvila. /El mar estaba intranquilo.

No hay comentarios.: