viernes, 2 de noviembre de 2007

PINTO

1. Akuta kaj pika ekstremo:
Mi pikis mian fingron per la pinto de kudrilo.
La tranĉilo estas pinta.
Li pintigas la krajonon, ĉar ĝi estas senpinta.

2. Maldika ekstremo de objekto, pli kaj pli mallarĝiĝanta al la supro:
La pinto de la monto estas blanka pro la neĝo.
La afero ne staras sur pinto de ponto.
La turoj pintas al la ĉielo.
Unu el la simboloj de Esperanto estas kvinpinta verda stelo.
La panpinton lasu al mi!

3. Ekstremo de korpoparto:
Mi havas tiun vorton sur la pinto de la lango.
Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo.
Ŝi dancis piedpinte.

BREZI

Kuiri per milda fajro, sen elvaporiĝo, por ke la kuiraĵo konservu ĉiujn siajn sukojn kaj bruniĝu:
  • Mi preferas brezi ol friti, ĉar la manĝaĵo ne iĝas tiom grasa.
  • Hodiaŭ ni manĝos brezitan bovaĵon kun verdaj fazeoloj.
  • Mi tre ŝatas la brezaĵon, kiun preparas mia avino.
  • Metu legomojn kaj spicon en la brezujon.

HOKO

1. Kurbigita pinta metalpeco, per kiu oni ion altiras:
Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko.
En Esperanto estas unu litero kun hoketo - ŭ.

2. Kurba metala aŭ alispeca peco, sur kiu oni ion pendigas:
Mi pendigis mian jakon sur la (vest)hoko.

3. Kurbigita akrapinta metalpeco, fiksita ĉe la fino de fadeno kaj provizita per logaĵo, por kapti fiŝojn:
Ĉi tiu (fiŝ)hoko estas tro malgranda por tiaj grandegaj fiŝoj.
Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.
Hodiaŭ ni veturas fiŝhoki - ĉasi fiŝojn per hokfadeno.
La fiŝo estas hokita.

4. Elstara metalpeco, fiksita ĉe pordo- aŭ fenestro-kadro, ĉirkaŭ kiu turniĝas ingo fiksita ĉe la pordo- aŭ fenestro-klapo:
La pordoj turniĝas sur siaj (pord)hokoj.

KRITIKI

1. Ekzameni la bonajn kaj malbonajn ecojn de scienca, literatura aŭ belarta verko:
Multaj, kiuj recenzas, ne kapablas kritiki.
Li skribis kritikan eseon.
Iu kritikisto faris la kritikadon de ŝia nova libro.

2. Elmontri la mankojn de persono, la difektojn de afero:
Tiu grumblemulo ĉiam ĉion kritikas.
Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.
Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.
Li rigardis min malame kaj kritike.
Kritikantoj de Esperanto ĉiam ekzistis.
Mia memkritiko (konfeso pri miaj eraroj) ne estis akceptita.
Ili senkritike akceptas ĉion, kion diras la gazetoj.

jueves, 1 de noviembre de 2007

KROĈI

1. Pendigi per hoko:
Mi kroĉis la pentraĵon ĉe la muro.
Malkroĉu miajn vestojn de la kroĉilo, mi petas.

2. Momente aŭ daŭre kunigi du objektojn, enigante starantan parton de unu en la alian:
La frato kroĉis kromĉaron kun la motorciklo.

3. Forte kapti, fiksteni:
Liaj manoj kroĉis la randon de la boato.
Ŝi kroĉis sian rigardon sur tiu belulo.
Mia maniko kroĉiĝis al najlo kaj mi perdis la liberon de movoj.
Konvolvulo alkroĉiĝas al muroj.
Kiam oni ekvidos nian okulkroĉan afiŝon, oni certe venos al nia aranĝo!

POLURO

Surfaca brilo, ricevita per frotado:
  • La poluro de viaj ŝuoj estas perfekta.
  • La patro poluras lignon per polurilo.
  • Mi ankoraŭ devas poluri mian verkon.
  • Li estas frotita kaj polurita.
  • Tie ni uzos malpoluritajn vitropecojn.

AKCEPTI

1. Konsenti ricevi ion, kion iu donas aŭ proponas:
Ŝi ne akceptis lian monon.
Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.
Mi malakceptis la rekompencon.

2. Lasi eniri en sian domon, hejmon kaj simile:
Mi ne akceptos tiun krimulon!
La avino akceptadas nian familion ĉiun dimanĉon.

3. Tiel aŭ tiel konduti kontraŭ invitito, gasto kaj simile:
Ili tre gastame akceptis nin.
Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo.
Vi povas turni vin al la virino, kiu sidas ĉe akceptejo kaj ricevi bezonatajn informojn.

4. Konsenti pri io, aprobe allasi:
Bedaŭrinde oni ne akceptis mian proponon.
La decidoj jam estas akceptitaj.
Mi esperas je akcepto de la projekto.
Viaj kondiĉoj ŝajnas esti akcepteblaj.

5. Esti trafita de ago, kiu modifas la staton de la trafitaĵo aŭ donas al ĝi ian econ:
Tiu regulo akceptas multajn esceptojn.

TRAFI

1. Atingi per ĵetita objekto tion, kion oni celis:
Li pafis, sed feliĉe ne trafis min.
Trafi du celojn per unu ŝtono.
Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.
Viaj respondoj estis tute trafaj.
Mi celis nur trafeblajn celojn.
Ŝi trafiĝis de falanta ŝtono kaj mortis.

2. Ĵetite aŭ movate, atingi ion celitan:
Ĉiuj frapoj lin trafis.
Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.

3. Hazarde renkonti ion, kio difektas, endanĝerigas aŭ minacas:
Nia aŭto trafis en kavon.
Trafi per la vizaĝo en koton.

4. Hazarde koncerni, impresi, afekcii, kun malbona efiko:
La morto trafis ŝin.
Mi suferas trafon de gripo.

5. Hazarde renkonti, trovi ion bonan:
Ni trafis tre bonan akcepton.
Trafe aux maltrafe.

DISIPI

Malŝpari, forneniigi:
  • Vi disipis la tutan heredon!
  • Li nenion lasis al siaj disipaj filoj.
  • La edzino konstante murmuras, ke mi disipemas.

TABUO

Moro, laŭ kiu iaj personoj aŭ objektoj estas normale netuŝeblaj, aŭ iaj agoj nefareblaj sen ia socia aŭ magia puno:
  • Ili havas neniujn tabuojn, kiuj limigas iliajn vivojn.
  • Tio estas tabua temo por mi.
  • La hebreoj tabuis la manĝadon de porkaĵo.
  • La nomo de reganta faraono estis tabuata en Egipto.
  • Multaj aferoj, kiuj estis tabuoj antaŭe, nun estas sentabuigitaj.

URAGANO

1. Fortega vento, de grado 12 en la Boforta skalo:
Tiu uragano faris multe da damaĝo.
La timo atakos vin kiel uragano.

2. Io fortega kaj bruplena, kiel uragano:
Liaj vortoj vekis uraganon da protestoj.
Li havas uraganan karakteron.
Imagu, kiel uraganis la ridego de la publiko.

HOTELO

Domo, kie vojaĝantoj povas pagante loĝi kaj eventuale ankaŭ manĝi:
  • Ĉi tiu hotelo estas tre fama pro siaj belegaj ĉambroj kaj bonegaj servoj.
  • Mi nun lernas en hotela lernejo.
  • Mi volas paroli kun la hotelisto (hotelmastro)!

STRIO

1. Longa, mallarĝa parto de surfaco, kun pli-malpli paralelaj randoj, distingiĝanta pro sia koloro aŭ heleco:
Ie en la malproksimo videblis strio da arbetoj.
La korpo de zebro estas stria.
La bild(o)strio konsistas el 20 profesie desegnitaj paĝoj.
Zebrostria pasejo por piedirantoj indikas, ke tie eblas transiri la straton.

2. Longa, mallarĝa, paralelranda parto de teksaĵo, kiu distingiĝas de la cetera surfaco per tinkturo aŭ teksaranĝo:
Al vi tre taŭgas vestoj kun horizontalaj strioj.
Mi surmetis striitan pantalonon.

RADIO

1. Rektlinia mallarĝa brila strio, kiu eliras el lumanta korpo:
La radioj de la matena suno (sunradioj) ĝenis dormi.
Multegaj steloj radias el la ĉielo.
Mi starigis la floron ĉe la fenestro por ke sunlumo povu priradii ĝin.

2. Ĉiu el la apartaj rektliniaj elsendaĵoj de ĉiu neluma fonto de energio:
Kosmaj radioj estas tre energiaj partikloj, kiuj venas de la kosmo.
Ĉu vi jam aŭdis la lastan radioelsendon?
Oni traktas kanceron per iksa surradiado.

3. Io, kio iras de iu centra punkto, diseriĝante kiel branĉoj de ventumilo:
Ni promenis en aleoj, aranĝitaj kiel radioj ĉirkaŭ la fontano.

4. Resto aŭ komenco de ĝojiga aŭ klariga influo:
La lasta radio de espero jam estingiĝis.
Ŝia radia rideto plibonigis mian humoron.
Ilia respondo ne lasis al mi eĉ radieton de espero.
La vizaĝo de la knabineto disradiis la bonvolemon.

TERAPIO

Difinita kuracrimedo:
  • Bedaŭrinde la terapio ne estis efika.
  • Mi iris al bona terapiisto, kiu multe helpis min.
  • Bioterapio - kuracado per biologiaj substancoj aŭ mikroboj - povus esti bona solvo por via problemo.
  • Mi tre ŝatas aromoterapion - terapion per esencoj de aromaj plantoj.
  • Kemiterapio - terapio per kemiaj substancoj - estas kuracado de kanceroj.

LIGI

1. Fiksi, malliberigi per ŝnuro, ĉeno kaj simile, malhelpante moviĝon aŭ disiĝon:
Mi ligis mian hundon per cxeno.
Ni alligis la boaton al bordo.

2. Limigi ies liberan agadon:
La prelego ligis ĉies intereson.
Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.
Fianĉiĝis - por ĉiam ligiĝis.

3. Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo, najbareco aŭ kaŭzeco:
Ligu la literojn en la skribado.
Li parolas sen senco kaj sen interligo.
Malgranda ligiteco ekzistas inter ambaŭ demandoj.
Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas.

4. Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj:
Min kaj miajn amikojn ligas la sama ideo.
La raporto jam estas sendita al ĉiuj liganoj (anoj de la Ligo).
Ni kunligis niajn fortojn.

5. Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj:
La ponto ligas du urbojn.
La ligilo al mia retpaĝo ne plu funkcias.

HIPOTEZO

Nepruvita supozo, provizore akceptita por klarigi kaj komprenigi konstatitajn faktojn, sed kontrolota per pluaj eksperimentoj:
  • Tiu hipotezo evidentigxis malĝusta.
  • Ne timu, la danĝero estas nur hipoteza.
  • Koperniko hipotezis, ke la Tero rivoluas ĉirkaŭ la Suno.

FELO

Kruda besta haŭto kun la haroj, ordinare ne preparita:
  • Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.
  • De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.
  • Tiu fela ĉapo estas tre bela!
  • Ne plu restis akvo en la felsako (pretigita felo por enteni fluaĵon).
  • Mia patro estas felisto.
  • Senlanigu, sed ne senfeligu.

FRITI

Kuiri en bolanta oleo aŭ graso:
  • Ne zorgu, la frato fritos terpomojn por ni ĉiuj.
  • La fritita fiŝo, kiun vi preparis, estas ege bongusta!
  • Mi ne manĝas fritaĵojn, ĉar ili estas tre grasaj.
  • Elsalti el la fritilo en la fajron (por eviti malbonon sin ĵeti en alian).
  • En Aziaj landoj oni ofte kirlofritas (fritas kirlante la nutraĵon).
  • Ni tre ŝatas terpomfritojn kun keĉupo aŭ majonezo.