sábado, 29 de junio de 2013

KONTAĜI (Contagiar)




Komuniki malsanon per senpera aŭ pera kontakto inter du vivuloj: /Comunicar una enfermedad con o sin contacto mediador entre dos seres vivientes:
  • La ratoj kontaĝas diversajn malsanojn. /Las ratas contagian diversas enfermedades.
  • Tiu malsano ne estas kontaĝa. /Esa enfermedad no es contagiosa.
  • Ĉi-monate ni spertis kontaĝan infektadon de lernantaro. /Este mes experimentamos una infección contagiosa del alumnado.

viernes, 28 de junio de 2013

CETERA (Demás, restante)



Restanta, ankoraŭ ne menciita: /Lo que resta, todavía no mencionado:
·   La asocio plibonigu la fluon de informoj inter la membroj, la landaj asocioj, la komitato, la estraro, CO kaj ceteraj instancoj ligitaj al UEA. /La asociación mejorará el flujo de informes entre los miembros, las asociaciones de los países, el comité, la jefatura, y las demás instancias ligadas a la Asociación Universal de Esperanto.
·   Cetere, ĉu vi scias, ke ŝi jam havas bebon? /Por otra parte, ¿sabes que ella ya tiene un bebé?
·   Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron. /Haz tu asunto, Dios se preocupará de lo demás.

jueves, 27 de junio de 2013

STREBI (Esforzarse)



Energie streĉi la fortojn de la korpo, menso aŭ spirito, por atingi celon: /Tensar enérgicamente las fuerzas del cuerpo, la mente o el espíritu, para alcanzar un objetivo:
Li strebas al riĉeco. /Él se esfuerza por riqueza.
Ni devas trovi amikojn, kiuj apogos nin en la strebo. /Debemos encontrar amigos que nos apoyen en el esfuerzo.
Ekzistas homoj, kiuj de tempo al tempo sentas strebadon al poezio. /Existen hombres que, de tiempo en tiempo, se sienten concentrados en la poesía.

martes, 25 de junio de 2013

RIVELI (Revelar)



1. Aperigi, malkovri tion, kio estis nekonata, nevidebla aŭ sekreta: /Hacer aparecer, descubrir algo que era desconocido, invisible o secreto:
·   Mi al neniu rivelos miajn planojn. /A nadie revelaré mis planes.
·   Rivelo de malagrablaj faktoj surprizis lin. /La revelación de hechos desagradables lo sorprendieron.
2. Aperigi per specialaj kemiaj banoj la latentan bildon (negativon aŭ pozitivon) sur la impresita tavolo de plako, filmo aŭ papero: /Hacer aparecer, mediante baños químicos especiales, la imagen latente (negativo o positivo) sobre un estrato de placa, película o papel:
·   Oni ne kuraĝis riveli kaj kopii tian foton. /Nadie se atrevió a revelar y copiar esa clase de  foto.
·   Rivelanto (rivelilo) estas substanco, konvena por rivelado, kaj ankaŭ ĝia solvaĵo en akvo. /El revelador es una substancia conveniente para el revelado, y también su solución en agua.

STRIKTA (Estricto; ceñido [vest.])



1. Tre streĉe alĝustigita: /Muy estrechamente ajustado:
·   Li havis sur si striktan veston. /Él vestía un traje muy ceñido.
·   La kamizolo sidis sur mi strikte kaj streĉite. /La camisola me quedó ceñida y estrecha.
·   La dancistino havis belan striktaĵon (veston, kiu strikte adheras al la korpo). /La bailarina tenía una hermosa malla (vestimenta que se adhiere estrechamente al cuerpo).
2. Severe preciza, rigora, ne permesanta deflankiĝon: /Severamente preciso, riguroso, que no permite desvío:
·   Mi vizitas lernejon kun ege striktaj reguloj. /Yo asisto a una escuela con estrictísimas normas.
·   Ŝi spitis la striktecon de reguloj kaj foriris ien nokte. /Ella desafió la estrictez de las normas y salió de noche a alguna parte.