jueves, 23 de agosto de 2007

PUTO

Profunda, vertikala truo, fosita en tero, por ĉerpi el ĝi akvon, kiu tie kolektiĝas pro subtera fonto aŭ trasorbiĝo, aŭ por forfluigi neutilan likvon:
  • Kara, iru preni akvon de la puto.
  • En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.
  • Puta akvo estas pura ĉi tie.
  • La putisto boris al ni la puton.
  • La drenputo ricevas superfluajn akvojn el ĝardeno kaj ellasas ilin en la grundon.

KVIETA

1. Tia, ke ĝi ne ekscitas la sensojn, ne perturbas la ripozon:
  • Ni kune promenis en kvietaj (senbruaj) stratoj.
  • La kvieteco de la nokto karesis la animon.
  • Kio povus kvietigi mian doloron?
  • Mi prenis kvietigan medikamenton (kvietigaĵon) por ebligi ripozon.
  • La vento jam kvietiĝis.
2. Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian kaj pacan aspekton:
  • Ni ĉiuj koleris, nur li restis kvieta.
  • Ŝi ĉiam parolas kviete.
3. Nekolerema, ne facile incitebla; pacema; malsovaĝa:
  • Ĉi tiu besteto estas tre kvieta.
  • Fariĝis paco, sed la homaro ankoraŭ ne retrovis sian kvieton.
  • Manon malkvietan ĉiu muro atakas.

RARA

1. Malofta, maldensa:
  • Evidentiĝis, ke lia malsano estas tre rara kaj nekuracebla.
  • Ĝi estas rare uzata.
  • Oni intencas rarigi ĉi tiun belegan arbaron.
2. Altvalora pro sia malofteco:
  • Ĉiuj raraj plantoj kaj bestoj estas gardataj de la ŝtato.
  • Antaŭe tiaspeca literaturo estis raraĵo.

JUSTA

1. Respektanta egale kaj senpartie la rajtojn de la aliaj homoj, kaj haviganta al ĉiu lian apartenaĵon:
  • Miaj gepatroj estas severaj, sed justaj.
  • Pardonemeco superas justecon.
  • Pardonu, mi certe ne volis fari maljustaĵon al vi.
2. Konforma al la interna jugxo de la konscienco:
  • Li ricevis justan punon por siaj krimoj.
  • Ni devas juĝi juste.
  • La devo de juĝisto estas diri la juston.
  • Mi pensas, ke la puno estas maljusta.
3. Bazita sur la realo:
  • Mi ne opinias tion justa.
4. Virta:
  • Ŝi estas justa homo.
  • Mi ne kredas, ke ĉiuj vi estas justuloj kaj neniu el vi estas pekulo.

PREDIKI

1. Parole komuniki al publiko sciojn religiajn:
  • La pastro predikos en Esperanto.
  • Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.
  • Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko.
2. Insiste rekomendi tion, kion oni kredas vera, bona:
  • Esperantismo predikas amon.
  • Ne prediku knabino al via patrino.
  • Gepatroj, jam tedis al mi viaj predikoj!

miércoles, 22 de agosto de 2007

SURDA

1. Tute ne posedanta, aŭ posedanta tre malfortan kapablon aŭdi:
  • Li estas surda je la dekstra orelo.
  • Virino bonorda estas muta kaj surda.
  • Ŝia surdeco estas denaska.
  • La maljuneco iom surdigis la avon.
2. Ne volanta aŭskulti, ne lasanta sin konvinki:
  • Ili restis surdaj al mia peto.
  • Prediki al surduloj (vane peni por persvadi).
  • Iliaj oreloj surdigxis tuj kiam mi komencis mian parolon.
3. Malsonora, malakuta:
  • Lia voĉo estas surda.
  • Sufiĉas! surde interrompis la patro.

PUM

Onomatopeo, imitanta la surdan bruon de falo kaj simile:
  • Pum! la viro falis en la riveron.
  • Mi ne povis ekdormi pro krioj kaj pumpumadoj, venantaj de ekstero.

KUVI

1. Sidi sufiĉan tempon sur ovoj, por havigi al ili konstantan varmon kaj ebligi maturiĝon de la embrio (se paroli pri birdoj):
  • Kukolo ne kovas siajn ovojn.
  • La kovado kaj nutrado estas plenumataj de gepatraj birdoj.
  • Ni prenis la ovojn kaj metis ilin en kovilon, ĉar tie estos sufiĉe varme.
  • Tie estis kokino, ĉirkaŭita de sia kovitaro.
  • Onidire salmoj revenas fraji al tiu preciza loko, kie ili elkoviĝis.
2. Plej zorge gardi kaj flegi:
  • La patrino kovas sian infanon.
3. Kaŝe konservi ion, por ke ĝi aperu poste; kaŝe prepari:
  • Lia koro kovas malamon kaj envion.
  • Ni devas trovi la kovejon de epidemio.
  • Ili elkovis novajn planojn, pri kiuj mi ne sciis.

NESTO

1. Korbeto aŭ konstruaĵeto farata de la birdoj, de malgrandaj bestoj, de kelkaj insektoj kaj fiŝoj por demeti siajn ovojn kaj kovi la idojn:
  • Multajn nestojn de cikonioj malbonigis konstanta pluvego.
  • Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
  • Printempe la birdoj nestas por poste meti ovojn.
  • Hirundo eknestis sub nia tegmento.
  • Ni trovis kelkajn ternestojn en la arbaro, kio montras, ke tie loĝas bestoj.
2. Loko, rigardata kiel:

a) kovejo de malbonfaraj estaĵoj:
  • Tio certe ne estas nesto de rabistoj!
b) hejmo, propra loĝejo:
  • La edzo aranĝis varman kaj oportunan neston por mi.
  • Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo.
  • Lia loĝejo estis kiel malvarma kaj malbela nestaĉo.
  • Floroj nestiĝas en la fendoj de iliaj radikoj.

EBRIA

1. Trinkinta tiom da alkoholaĵoj, ke la cerbo kaj muskoloj ne plu normale funkcias:
  • Ŝia edzo denove revenis hejmen ebria.
  • Li saltas gracie, kiel urso ebria.
  • Vera opinio montriĝas en ebrio.
  • Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
  • Ne miksu ebriigaĵojn!
  • Ili ebriiĝis antaŭ noktomezo.
  • Por ebriulo ne ekzistas danĝero.
  • Mi verŝis akvon sur lin por ke li malebriiĝu.
2. Konfuzata de pasio aŭ granda emocio:
  • Ni ĉiuj estis ebriaj de feliĉo.
  • Sukceso ebriigis lin.

FIDELA

1. Plenumanta kun konstanta akurateco kaj sindoneco la faritajn promesojn, ne trompanta la konfidon:
  • Ĉu vi certas, ke via edzo estas fidela?
  • Amiko fidela estas trezoro plej bela.
  • Ŝi longe atendis lin kaj konservis fidelecon al li.
  • Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.
  • Mi jam ne dubas pri ŝia malfideleco.
2. Tenanta sian kredon malgraŭ la malfaciloj:
  • Li staras fidele ĉe siaj principoj.
3. Konforma al originalo aŭ al vero, ekzakta:
  • Ĉiun monaton ni skribas fidelan raporton.

EDUKI

1. Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo:
  • Gepatroj edukis min en la plej granda severeco.
  • Ili donis bonan edukon al mi.
  • Mi zorgis pri edukado de malpli aĝa fratino.
  • Niaj seminarioj havas edukan celon.
  • Ĉu vi denove ne estis en edukejo?!
  • Kiel malbele vi parolas, needukita knabo!
2. Malsovaĝigi (beston):
  • Ili edukis tigron kaj nun ĝi loĝas en ilia korto.
  • Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
  • Neniu edukisto sukcesos eduki ĉi tiun beston, ĉar ĝi estas needukebla!

APLOMBO

Tre granda, nesxancelebla memfido:
  • Li prezentis sin kun aplombo kaj tio al ni ne plaĉis.
  • Unu persono, kiu parolas kun granda aplombo, simple faras sugestion al ĉiuj aliaj.
  • Mi ne komprenas, kiel li povas tiel aplombe aserti malveraĵon.

MARĈO

1. Akvujo de senflua densa akvo kun malseka, mola fundo, konsistanta plejparte el malkombiĝintaj vegetaĵoj:
  • Estu atenta - ĉi tie estas multaj marĉoj.
  • Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.
  • En tiu marĉa lando estas multe da moskitoj.
  • Tiu marĉejo okupas grandegan spacon.
  • Longdaŭra pluvego marĉigis la vojojn.
  • Mi aŭdis, ke jam kelkaj homoj enmarĉiĝis.
2. Malbona stato, el kiu oni malfacile povas eliri:
  • Mi dronas en la marĉo de la nesciado!

SKRUPULO

1. Maltrankviliga dubo en aferoj de konscienco:
  • Ne sentu skrupulon antaŭ la akcepto de mia propono, mi petas.
  • Mi ne volus denove renkonti tiun senskrupulan friponon.
2. Granda precizeco en la faroj:
  • Ŝi skribis la artikolon kun plej granda skrupulo.
  • Ili faris skrupulan esploron.
  • Li skrupule tradukas ĉiujn nuancojn.