1. Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo:
- Gepatroj edukis min en la plej granda severeco.
- Ili donis bonan edukon al mi.
- Mi zorgis pri edukado de malpli aĝa fratino.
- Niaj seminarioj havas edukan celon.
- Ĉu vi denove ne estis en edukejo?!
- Kiel malbele vi parolas, needukita knabo!
2. Malsovaĝigi (beston):
- Ili edukis tigron kaj nun ĝi loĝas en ilia korto.
- Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
- Neniu edukisto sukcesos eduki ĉi tiun beston, ĉar ĝi estas needukebla!
No hay comentarios.:
Publicar un comentario