1. Akvujo de senflua densa akvo kun malseka, mola fundo, konsistanta plejparte el malkombiĝintaj vegetaĵoj:
- Estu atenta - ĉi tie estas multaj marĉoj.
- Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.
- En tiu marĉa lando estas multe da moskitoj.
- Tiu marĉejo okupas grandegan spacon.
- Longdaŭra pluvego marĉigis la vojojn.
- Mi aŭdis, ke jam kelkaj homoj enmarĉiĝis.
- Mi dronas en la marĉo de la nesciado!
No hay comentarios.:
Publicar un comentario