1. Tia, ke ĝi ne ekscitas la sensojn, ne perturbas la ripozon:
- Ni kune promenis en kvietaj (senbruaj) stratoj.
- La kvieteco de la nokto karesis la animon.
- Kio povus kvietigi mian doloron?
- Mi prenis kvietigan medikamenton (kvietigaĵon) por ebligi ripozon.
- La vento jam kvietiĝis.
2. Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian kaj pacan aspekton:
- Ni ĉiuj koleris, nur li restis kvieta.
- Ŝi ĉiam parolas kviete.
3. Nekolerema, ne facile incitebla; pacema; malsovaĝa:
- Ĉi tiu besteto estas tre kvieta.
- Fariĝis paco, sed la homaro ankoraŭ ne retrovis sian kvieton.
- Manon malkvietan ĉiu muro atakas.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario