1. Sidi sufiĉan tempon sur ovoj, por havigi al ili konstantan varmon kaj ebligi maturiĝon
de la embrio (se paroli pri birdoj):
- Kukolo ne kovas siajn ovojn.
- La kovado kaj nutrado estas plenumataj de gepatraj birdoj.
- Ni prenis la ovojn kaj metis ilin en kovilon, ĉar tie estos sufiĉe varme.
- Tie estis kokino, ĉirkaŭita de sia kovitaro.
- Onidire salmoj revenas fraji al tiu preciza loko, kie ili elkoviĝis.
2. Plej zorge gardi kaj flegi:
- La patrino kovas sian infanon.
3. Kaŝe konservi ion, por ke ĝi aperu poste; kaŝe prepari:
- Lia koro kovas malamon kaj envion.
- Ni devas trovi la kovejon de epidemio.
- Ili elkovis novajn planojn, pri kiuj mi ne sciis.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario