miércoles, 12 de noviembre de 2008

EKSPLIKI ( explicar )

Klarigi kaj komprenigi ion, montrante ĝian signifon, ĝian naturon, ĝiajn kaŭzojn aŭ motivojn:
  • Ŝi kun plezuro eksplikis al mi malfacilan tekston.
  • Ĉu iu povas ekspliki tion?
  • Eksplika vortaro.
  • Lia ekspliko tute ne estas klara.
  • Tio povas eksplikiĝi kiel rezulto de kultura disvastiĝo.
  • Ties komprenebleco devas eksplikiĝi.

ELOKVENTA ( elocuente )

1. Posedanta la talenton facile, konvinke kaj bele paroladi:
  • Li elokvente parolas.
  • Elokventa advokato.
  • Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
2. Bela kaj konvinka, multon signifanta:
  • Ŝi rigardis al mi per elokventa rigardo.
  • Min enuigis lia tro konstanta elokventeco.
  • La infano elokvente esprimis sin.

TREMPI (mojar, humedecer, sumergir, empapar)

Malsekigi en likvaĵo:
  • Trempu kuketon en teo.
  • Via maniko trempiĝis en la saŭco!
  • La kuiristo trempis ovojn en malvarma akvo.
  • Mia avino trempadis herbojn en alkoholo.

EKSPLICITA ( explícito,a)

Esprimita per precizaj detalaj vortoj, lasantaj nenion subkomprenata:

Tiu raporto estas eksplicita.
Ŝia elparolado estas eksplicita.
Eksplicitigu la raporton.
Li parolis eksplicite.
Tiu kazo estas eksplicite antaŭvidita en la leĝo.

DEFINITIVA ( definitivo,a)

Tia, ke oni ne plu povas ion ŝanĝi en ĝi, lasta, finofara:
  • Definitivan respondon mi sendos post dek tagoj.
  • Definitivaj kondiĉoj de kontrakto.
  • Ĉu tio estas definitiva eldono de libro?
  • Tio estas definitiva prezo.
  • Definitivigu la liston de mendoj.
  • Ni devas definitive fini la diskuton.