sábado, 30 de junio de 2007

VALIZO

Malgranda, manportebla kofro, kiu malfermiĝas en du partojn:
  • Ĉu vi jam pretigis la valizojn?
  • Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.
  • Mi metis miajn dokumentojn en valizeton.
  • Metu viajn valizojn en valizujon (de aŭto).

PEZI

1. Fari, pro la altiro de Tero, konstantan premon sur subtenantan objekton aŭ konstantan tiron sur pendigantan objekton:
  • La valizo pezas dudek kilogramojn.
  • Malgranda pezo, sed granda prezo.
  • Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
  • Via pakaĵo havas plipezon de du kilogramoj.
  • Mi perdis la egalpezon kaj falis.
2. Sentigi al iu tian premon aux tiron:
  • La katenoj tro pezis por rapide iri.
  • Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.
  • Mi estas malpeze vestita.
3. Esti preme gxena, laciga, sufoka:
  • Mi ne povas forgesi la zorgojn, kiuj tiel pezas sur mia koro.
  • Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
  • Pro la pezeco de stomako mi sentas min malbone.
  • Tiu ĉi sciigo pezigos la korojn.
4. Havi gravecon, influon:
  • La vorto de nia estro pezas (havas influon).

EKZOT(IK)A ( exótico,a )

Devenanta el tre malproksima fremda lando: / Proveniente de un país extranjero muy lejano
  • Mi kun plezuro gustumis ekzot(ik)ajn manĝaĵojn./  Con gusto degusté unas comidas exóticas.
  • Dum ferioj ni ĝuis ekzot(ik)on de tiu lando. / Durante las vacaciones gozé lo exótico de ese país.
  • Homoj tre interesiĝis kaj ĝoje babilis pri tia ekzot(ik)aĵo kiel Esperanto. /  Los hombres se interesan muchísimo y charlan alegremente sobre tan exóticas cosas como el Esperanto.

IMPERTINENTA ( impertinente )

Maldece aŭ arogante malrespekta / Irrespetuosamente arrogante o indecente
  • Mi ne respondos tian impertinentan demandon! / No responderé tal impertinente pregunta!
  • Ĉu vi havos la impertinentecon moki miajn konsilojn? / Tendrás la impertinencia de burlarte de mis consejos?
  • Li forlogis mian virinon kaj estos batita pro tia impertinentaĵo. /  Él aduló a mi mujer y será golpeado a causa de esta impertinencia.
  • Vi ne devus komuniki kun tiu impertinentulo. /  No debiste comunicarte con ese impertinente.

REMI (remar)

Movi boaton sur akvo antaŭenpuŝante ĝin per speciala ligna ilo: /  Mover un bote sobre el agua haciéndolo avanzar mediante un instrumento especial de madera.
  • Ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al la insulo./ Ella yacía en el bote que remó hasta la isla.
  • En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero./  En tiempo tranquilo todos reman sin peligro.
  • Remado estas la ĉefa movrimedo por ni, ĉar ni loĝas en la apartaj flankoj de la rivero./  El remar es nuestra principal medio de movilización porque vivimos en ladodistantes del río.
  • Kiel ni revenos al la bordo, se ni perdis la remilojn? / Cómo volveremos al borde si perdimos los remos?
  • Ĉu iu el vi estas remisto? /  Alguno de ustedes es remero?
  • Mi tre ŝatas vetremadon - konkurson inter remboatoj. / Me gusta mucho la carretas de remo - concurso entre botes a remo.

viernes, 29 de junio de 2007

KONTENTA ( contento,a; confortable, apropiada )

Deziranta nenion alian ol tion, kion oni jam havas/ Deseando ninguna otra cosa que lo que ya se tiene:
  • Mi estas kontenta pri la rezultoj de nia laboro./ Estoy contento por los resultados de nuestro trabajo.
  • Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito./ Tiene más valor un espíritu contento, que una gran utilidad.
  • Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas. / Contentar a todos incluso un ángel no puede.
  • Postulu de li kontentigon por la honto, kiu estis farita al vi./ Exige de él una compensación por la vergüenza que cometió contigo.
  • Lia respondo ne estis kontentiga por mi. / La respuesta de él no fue apropiada para mi
  • Vi devos kontentiĝi per tiu ĉi manĝaĵo./ Deberás confortarte con esta comida.
  • Kontenteco estas pli bona ol riĉeco. / Confortabilidad es mejor que la riqueza.
  • Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa. / Una persona contenta es más feliz que el hombre más rico.
  • La voĉo de mia edzino estis nekontenta. / La voz de mi esposa era inconfortable.

MURMURI ( murmurar )

1. Aŭdigi malakutan kaj mallaŭtan sonon / hacer escuchar un sonido grave y bajo
  • La birdoj gaje murmuras sur arboj. / Los pájaros alegremente murmuran sobre los árboles.
  • Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras./  El agua hierbe, murmura, pero finalmente corre.
2. Paroli malakute kaj mallaŭte: / Hablar grave y silenciosamente :
  • Homoj murmuris preĝojn./ Unos hombres murmuran oraciones
  • Ŝi murmuretas al lia orelo. / Ella murmuraba en su oreja.
  • Murmureto de admiro traflugis inter la ĉeestantoj. /Un pequeño murmuro de admiración atravezó entre los asistentes.
3. Aŭdigi obtuzan kaj malklaran sonon, kiel signon de malkontenteco: / Hacer oir un sonido obtuso y obscuro como signo de inconformidad
  • Li estis malkontenta kaj ion murmuris. / Él está disconforme y algo murmuró
  • Murmuri tra la dentoj. / Murmurar entre los dientes
  • La filo ekmurmuris kontraŭ sia patro. / El hijo comenzó a murmurar contra su padre.
  • Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro. / Sobre el vientre una ardilla, en el vientre un murmuro
  • Mi ne volis aŭskulti la murmuradon de tiuj homoj. / No quiero escuchar las murmuraciones de esos hombres.
  • Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas. / Murmura mucho el oso, pero tiene que bailar

OFERTI ( ofrecer )

Proponi (varon aŭ servon) al kliento: / Proponer ( un producto o servicio ) al cliente:
  • Oni ofertas tre bonan komputilon kontraŭ favora prezo. / Se ofrece un muy buen computador por un precio favorable.
  • Li faris allogajn ofertojn, kiujn mi ne povis rifuzi. / Él hizo ofertas entusiasmantes, que no pude rehúsar.
  • Ŝi multon scias pri leĝoj, inter kiuj estas ankaŭ la leĝo pri ofertado kaj mendado. / Ella sabe mucho sobre leyes entre las cuales están la ley de la oferta y la demanda.
  • Mi ne interesiĝas pri ofertaĵoj de tiuj vendistoj. / No me intereso en las ofertas de esos vendedores.

FROSTO ( helada )

1. Tiagrada malvarmo, ke ĝi glaciigas la akvon: / Frío a tal grado que congela el agua
  • La infano tremis de frosto./ El niño tembló de frío
  • Malbona herbo froston ne timas./  Una hierba mala no teme una helada.
  • La vetero hodiaŭ estas frosta./ El tiempo de hoy está helado.
  • Fermu la fenestron - mi frostas! / Cierra la ventana - me hielo!
  • La rivero jam alfrostiĝis. / El río ya comienza a helarse.
  • La birdo enfrostiĝis en la glacion kaj ne povis moviĝi./ El pájaro se congeló en el hielo y no puede moverse.
2. Sensaĵo simila al tiu de granda malvarmo: /  Sensación similar a aquella de un gran frío
  • Ekkuris frosto sub mia haŭto./  Comenzó a correr un frío bajo mi piel.
  • Frosto lin atakis (li ektimegis). / Una helada le atacó ( él comenzó a atemorizarse )
  • Liaj vortoj frostigis nian entuziasmon. /  Sus palabras (de él ) congelaron nuestro entusiasmo.
  • Ilia gajeco frostiĝis ĉe tiu terura vido. /  Su alegría ( de ellos) se heló ante esa terrible visión.

AGNOSKI

Deklari oficiale rajtigita:
  • Oni agnoskis miajn rajtojn je la heredaĵo.
  • Min interesas, ĉu Esperanto estos iam oficiale agnoskita de ĉiuj registaroj.
  • Ili silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado.

KONKURI

Peni superi alian, kiu havas la saman difinitan celon:
  • Mi konkuras kun ŝi pri tiu posteno.
  • Per konkura marĉando la prezo falis.
  • Ili konkure paroladas.
  • Ĉiuj knabinoj konkuradas inter si per sia beleco.
  • La kaŭzo de la intergenta malamo ne estas la konkurado ekonomia.
  • Li estas forta konkuranto.
  • Mi estas nekonkurebla, ĉar mi fidas pri miaj fortoj.
  • Oni metis en prezkonkuradon la konstruon de la ponto (ĝin konstruos la firmao, kiu proponos la plej malaltan prezon por tio).

ADORI

1. Honori kiel diaĵon per la decaj vortoj kaj gestoj:
  • Ili adoras iujn nekonatajn diojn.
  • Tio estas sankta kaj adorata bildo.
  • Niaj praavoj adoradis sur ĉi tiu monto.
  • Antaŭe ĉi tie estis adorejo de dioj.
2. Ami per respektoplena pasio:
  • Multajn heroojn mi adoris en mia infaneco.
  • Kiu mem sin adoras, nenion valoras.
  • Por mi tiu aktorino estas plej adorinda.
3. Havi pasian emon al io:
  • Li adoras poezion.
  • Mi adoras belajn krurojn ĉe la virinoj.
  • Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton.
  • Via ideo meritas adoradon.

KONTRAKTI

Interkonsenti, per interŝanĝo de jure validaj deklaroj, pri difinitaj rajtoj kaj devoj de la respektivaj partioj:
  • Oni kontraktis pri rajtoj de komercado.
  • Niaj landoj decidis kontrakti pri paco.
  • Kontraktoj pri edziĝo estas sufiĉe oftaj nuntempe.
  • Ĉiuj kontraktantoj (personoj, kiuj subskribis la kontrakton) devos sekvi la regulojn.
  • Post la interkonsento pri la devoj kaj salajro ni subskribis laborkontrakton.

KONTINUA

Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon:
a) en tempo:
  • Pro la kontinua kaj ĝena bruo ni decidis translokiĝi al alia loko.
  • Dum la tuta semajno kontinue pluvas ĉe ni.
  • La kolekto kontinuas de la unua jaro ĝis hodiaŭ.
  • La Bulonja Deklaracio estis kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo.
b) en spaco:
  • Grandajn lagojn kaj kontinuajn montarojn, kiujn mi vidis tie, mi memoros longan tempon.
  • Li kontinuigis la rompitan barilon.

KOMISII

1. Konfidi al elektita persono plenumon de ago, laboro aŭ klopodo, kiun li devas zorgi aŭ prirespondi:
  • Ili komisiis al mi tradukadon de la libro.
  • Li parolis komisie de la tuta klaso.
  • Mi estis komisiita aĉeti la trinkaĵojn por la festo.
  • Ŝi bone plenumis ĉiujn miajn komisiojn.
  • Hodiaŭ venos lia komisiisto por kontrakti.
  • Li estas fidinda komisiito.
2. Transdoni kiel prizorgotaĵon:
  • Mi komisias al vi mian apartamenton.

SPECIFI

Nome esprimi, detale difini; precize mencii:
  • Oni specifis la reciprokajn rajtojn en kontrakto.
  • Ŝi specifis, ke sxi volas ricevi ringon kun diamanto.
  • Viaj taskoj jam estas specifitaj.
  • Nia urbo havas specifan arkitekturon.
  • Nenion specife interesan mi ekvidis dum tiu ekskurso.

DEKORACIO

1. Tuto de la aferoj, kiujn oni artisme aranĝas, por doni pli belan aspekton al konstruo aŭ loko:
  • Ni jam interkonsentis pri la dekoracio de la salono, kie okazos nia geedziĝa festo.
  • Ni dekoracios ĝin per multaj belaj floroj.
  • Multaj homoj uzas servojn de dekoraciistoj por dekoraciado de la apartamentoj.
2. Pentritaj toloj aŭ paneloj, prezentantaj la lokon, kie okazas teatra sceno:
  • Mi ne zorgos pri la dekoracio - mi ja estas aktoro!
  • La scenejo estis bele dekoraciita.
  • La teatro iĝis fama pro la dekoraciriĉa scenejo.

SPEKTI

Atenti per la vido kaj aŭdo tion, kio estas prezentata:
  • Hieraŭ ni spektis tre interesan filmon.
  • La spektaĵo estis spektinda ne nur pro belaj dekoracioj, sed ankaŭ pro bonaj aktoroj.
  • Ŝi estas spektema knabino - ŝi amas rigardi ĉion, kio okazas en diversaj lokoj.
  • Multegaj spektantoj venis al la koncerto.
  • La spektaĵo tre ridigis la spektantaron.
  • Mi ĝojas, ke mi iris al la festivalo - ĝi estis vere spektinda.
  • Tio estas la plej bona retrospekta (rilata al la pasintaĵoj) ekspozicio, kiun mi iam vidis

SPERTA

1. Posedanta sciojn, akiritajn per praktika observado kaj agado, kaj kapabla uzi ilin:
  • Mi neniel povas helpi vin, eble demandu iun spertan homon.
  • Sperta mano ne restas sen pano.
  • Kiu iras sperte, iras certe.
  • Ŝi ricevis bonan laboron ne pro la beleco, sed pro sia sperteco.
  • Mi volas spertiĝi pri pretigo de projektoj.
  • Ne demandu scienculon, demandu spertulon.
  • Vi ankoraŭ estas nesperta (sensperta)
2. Rezultanta el la akiritaj scioj:
  • Ni multon atingos sub via sperta gvidado!
  • La lando denove spertis grandan krizon.
  • Eĉ malsaĝulon sperto instruos.

VALORO

1. Grado, laŭ kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj kaj meritoj:
  • Laŭ la personoj, kun kiun oni havas interrilatojn, estas difinita la propra valoro de homo.
  • Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
  • Montras parolo, kion cerbo valoras.
  • Mi pensas, ke vi havas senton de malplivaloreco.
  • Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.
  • Ne traktu nin kiel senvalorajn bestojn!
2. Grado de taksebleco; sumo, je kiu io estas mone taksata:
  • La valoro de tiu varo malaltiĝis lastatempe.
  • Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.
  • Li elspezis cxiun monon por aĉetado de tiu multevalora (grandvalora, altvalora) perlo.
3. Grando, al kiu variablo aux funkcio povas egali:
  • Trovu valoron de ĉi tiu funkcio.
4. Io, kio iel valoras:
  • Promesita trezoro estas sen valoro.
  • Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
  • Viaj konsiloj estas tre valoraj por mi.
  • Ĉu vi forvendis ĉiujn valoraĵojn?!
5. Tio, kion homoj jugxas morale aŭ estetike grava:
  • Ni devas klopodi, ke la veraj valoroj de tiu nacio estu konigataj al la mondo.

HONESTA

1. Konformiganta sin al la honoro, al la devo, al la sociaj postuloj (se paroli pri homo):
  • Li estas la plej honesta homo, kiun mi iam renkontis.
  • Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
  • Se vi faros tion, via honesteco estos difektita.
  • Mi ne estas honestulo, sed mi provos pliboniĝi.
  • Ne fidu lin, ĉar li estas malhonesta homo.
  • Mensoguloj kaj malhonestuloj ne estas miaj amikoj.
2. Konforma al tio, kion postulas honoro, devo (se paroli pri ago):
  • Via propono ne estas honesta.
  • Unu fojon sxtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.
  • Tiu, kiu vivas honeste, agas juste.
  • Mi konstante instruas al miaj infanoj pri honesto.
  • Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.
  • Ĉiuj ekscios pri viaj malhonestaĵoj!

BRAVA

1. Brile lerta, fidinde sperta, montranta valoran kompetentecon:
  • Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava.
  • Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.
  • Vi brave batalis hodiaŭ!
  • Li estas fama, ĉar vi faris multajn bravaĵojn.
  • Li estas bravulo en sia angulo.
2. Virta, bonkonduta, honesta:
  • Multaj virinoj estas bravaj, sed vi superas ĉiujn.
  • Estu brava knabo kaj helpu al la maljuna virino.
  • Ĉiuj scias, ke vi estas bravulino.

SAGACA

1. Posedanta akran instinkton, por malkovri aferojn kaj lertan eltrovemon por solvi malfacilaĵojn:
  • Ŝerloko Holmso estas sagaca detektivo.
  • Li iĝis fama pro sia sagaceco kaj bravaj agoj.
2. Karakterizata de tia eco:
  • Tio ne estas sagaca solvo de la problemo.
  • Ĉio en la ĝardeno estis aranĝita plej sagace.

PROTESTI

Fari formalan deklaron kontraux io, kion oni opinias nejusta aux nevera:
  • Ili protestis kontraŭ mia decido.
  • La valideco de lia testamento estis protestita.
  • Kontraŭ tiu formo protestas mia lingva sento.
  • Kontraŭ neesto ne helpas protesto.
  • Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
  • La protestantoj trankviliĝis kaj decidis lasi la aferon.

POZI

1. Preni kaj konservi specialan teniĝon, por esti desegnata, fotografata:
  • Vi estas tre bela kaj povus pozi por artisto.
  • Mi fotis la geamikojn, pozantajn apud belega lago.
  • Konservu la pozon unu minuton!
  • Ĉu oni multe pagas por pozado?
  • Li estas pozisto, kiu profesie pozas antaŭ artistoj.
2. Alpreni, pli-malpli konscie, tian teniĝon, kiu povas impresi la homojn:
  • Li ĉiam volas pozi kiel spritulo.
  • Ŝia pozo estis senmova.

PIA

Sincere kaj ame respektoplena al Dio kaj religiaj aferoj:
  • Mia avino estas pia kredantino.
  • Ŝi vivis tre pie.
  • Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo.
  • Ŝajnas al mi, ke lia pieco estas malvera.
  • Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu.
  • Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj.
  • Tiu junulo faras maljustajn agojn kaj diras malpiajn vortojn.
  • En buŝo Biblio, en koro malpio.
  • Tiuj malpiuloj tute ne respektas Dion!

miércoles, 27 de junio de 2007

SOLVI

1. Homogene kaj stabile miksi kun likvo solidon, alian likvon aŭ gason:
  • Unue solvu salon en akvo.
  • Ni uzos solvaĵon de natria jodido.
  • Mi ŝprucigis la solvilon sur la tablon por detrui fingropremaĵojn.
  • Necesas ekscii solvan povon de la likvo por povi uzi ĝin.
  • La ekstera falsa brilaĵo desolviĝis kaj mi komencis penti pri mia elekto.
2. Trovi la nekonataĵon de problemo, la respondon al demando, la rimedon al malfacilaĵo:
  • Ni ne scias, kiel solvi tiun problemon.
  • Mi pensas, ke translokiĝo nun estas la plej bona solvo por vi.
  • La enigmo simple solviĝas.
  • Tiu ĉi metodo estas uzata por solvado de natur-protektaj problemoj.
  • Via problemo estas nesolvebla.
  • Finfine la sorĉo dissolviĝis!
  • Ili sensolve disputis.

FRIDA

Malvarma:
  • Someroj estas varmegaj kaj vintroj estas fridaj ĉi tie.
  • Li mortis pro frido kaj malsato.
  • Oni povas konservi nutraĵojn per fridigado.
  • Mi aĉetis iom da fridigita viando por preparado de tagmanĝo.
  • Se vi volas, ke la manĝaĵo ne malboniĝu, metu ĝin en la fridujon.
  • Espereble la fridujo ne ĉesos nun fridi.

SOLENA (solemne)

1. Farata laŭ ĉiuj sanktaj ritoj aŭ ĉiuj etiketaj reguloj:
  • Mi plenumis mian solenan promeson.
  • La edziĝa soleno estos en la nova preĝejo.
  • Hodiaŭ ni solenas nian geedziĝon.
  • Infanoj jam atendas la solenadon de la Kristnasko.
2. Aranĝata kun pompo, ĉar plena de graveco kaj atentindeco:
  • Baldaŭ okazos solena malferma parolado de la kongreso.
  • Li solene deklaris pri sia foriro.
  • Mi ne volas partopreni ĉiujn solenaĵojn de la kongreso.
  • En la aranĝo devas esti multe da soleneco kaj muziko.
  • La prezentadon ni ekvidos en la solenejo.
3. Serioze impresanta, efekte malrapida en sia movo aŭ ago:
  • Ŝi eniris per solenaj paŝoj.

AFEKCII

1. Estigi ŝanĝon en la animstato de ekzistaĵo:
  • Objektojn ni konas nur per tio, ke ili afekcias nian konscion.
2. Forte tuŝi la sentojn:
  • La morto de gepatroj afekciis ŝin.
  • Li ne kapablas estri siajn afekciojn.
  • Miaj vortoj elvokis afekciajn reagojn.
3. Malsane aliigi la fizikan staton:
  • Paralizo afekciis la duonon de lia korpo.
  • Sidema vivo kaj grasaj manĝaĵoj kaŭzis al mi afekcion.

MUTA

1. Ne posedanta parol- aŭ son-kapablon:
  • Ŝia filo estas muta de la naskiĝo.
  • Virino bonorda estas muta kaj surda.
  • Oni mutigis lin per detranĉo de la lango.
  • Tio estas speciala lernejo por la mutuloj.
2. Ne povanta aŭ ne volanta dum momento paroli pro emocio aŭ pro ia kaŭzo:
  • Li restis muta antaŭ malfacila demando de la instruisto.
  • Mi eĉ mutiĝis de surprizo!
3. Fariĝanta senparole:
  • Li estas tre taŭga aktoro por mutaj roloj.
  • Ni rifuĝis al la muteco de la montoj

MUTA (mudo,a)

1. Ne posedanta parol- a son-kapablon:
  • Ŝia filo estas muta de la naskiĝo.
  • Virino bonorda estas muta kaj surda.
  • Oni mutigis lin per detranĉo de la lango.
  • Tio estas speciala lernejo por la mutuloj.
2. Ne povanta aŭ ne volanta dum momento paroli pro emocio aŭ pro ia kaŭzo:
  • Li restis muta antaux malfacila demando de la instruisto.
  • Mi ecx mutigxis de surprizo!

3. Farigxanta senparole:

Li estas tre tauxga aktoro por mutaj roloj.
Ni rifugxis al la muteco de la montoj

FREŜA

1. Brila aŭ forta pro juneco; ankoraŭ ne difektita de la tempo aŭ aĝo (se paroli pri estaĵoj):
  • Mi sentas min freŝa malgraŭ longega vojaĝo.
  • La memoro pri ŝia morto ankoraŭ estas freŝa.
  • Vespero lacigas, mateno freŝigas.
  • Eltrinku refreŝigaĵon por refreŝiĝi.
2. Bonefika, ĉar antaŭ ne longe pretigita (se paroli pri nutraĵoj):
  • Ni jam bezonas freŝan panon.
  • Mi ne manĝos ĉi tiun malfreŝan viandon!
  • La fiŝo jam malfreŝiĝis - necesas ĝin forĵeti.
3. Antaŭ nelonge farita aŭ okazinta (se paroli pri aliaj aferoj):
  • Ĉu vi jam scias la plej freŝajn novaĵojn?
  • Infanoj ludis kun freŝe falinta neĝo.
  • Mi malfermos la fenestron por refreŝigi la aeron en la ĉambro.

SPRITA

1. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas rapide trovi kaj originale esprimi neatenditan rilaton inter malsamaj objektoj aŭ malsamaj vortoj:
  • Li estas sprita kaj bone edukita.
  • Post iom da vino li farigxis spritulo.
  • Malsaĝaj kaj senspritaj laboristoj ne estas bezonataj ĉi tie.
2. Montranta tian mensan viglecon:
  • Ni kun plezuro aŭskultis liajn spritajn anekdotojn.
  • Sprita vorto tentas, nenion atentas.
  • Plej bona sprito estas silento.
  • Vero ne bezonas mediti nek spriti.
  • Per la spritaĵoj li provis kaŝi sian malĝojon.
3. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas elpensi kaj kombini novajn neatenditajn lertajn kaj taŭgajn aranĝojn:
  • Vi estas sprita organizanto.
  • Multe da sprito, sed neniom da profito.

MOTIVO

Tio, kio igas personon agi, konduti tiel aŭ tiel:
  • Li ne havis motivon por murdi ŝin.
  • Ĉu vi povas motivi vian malkontentecon?
  • La motivado de ŝia konduto ne estas facila.
  • Ĉiuj motivaĵoj estis prezentitaj en juĝista decido.
  • Vi vane penas - via plendo estas senmotiva.
  • Mi neniam koleras senmotive.

TAJLI

1. Doni difinitan formon al materialo, eltranĉante el ĝi pecetojn aŭ eretojn:
  • Li tajlas pecon da arbo - tiel fariĝos bela ludilo.
  • La diamanto en ĉi tiu ringo estas tajlita.
2. Tondi el ŝtofo la pecojn destinitajn fariĝi vesto, laŭ ŝablonoj aŭ laŭ la faritaj mezuroj:
  • Eblas jam kudri la jupon, ĉar mi jam tajlis ĝin.
  • Ŝi bone scias tajladon de vestoj.
  • La profesio de mia patrino estas tajlistino.
  • La tablotuko estas brodtajlita (kun eltonditaj truoj, kies randoj estas fortikigitaj per kudro).

FIKSI

1. Firme senmovigi per almeto de io aŭ al io:
  • Ni fiksis afiŝon al la muro.
  • Nia ŝipeto fiksiĝis en la sablaĵo.
  • Alfiksu lampojn al la muro.
2. Pli-malpli longe teni en unu direkto:
  • La hundo fiksis sian rigardon sur la kato.
  • Li fikse rigardis ŝin kaj ŝi hontiĝis.
3. Fari ion neŝanĝebla, konstanta:
  • La formo de la lingvo estas jam fiksita por ĉiam.
  • Tiu festo ĉiam okazas je fiksa dato.
  • Esploro kaj fikso de ĉiuj vortoj postulus multe da tempo.
  • Ĉu neniu kontraŭis la fiksadon de preciza fundamento por Esperanto?
4. Fari fotografaĵon nedifektebla de la lumo:
  • Li ŝanĝis la koloron de la fotografaĵo per bano kaj poste fiksis ĝin.
  • Mi ankoraŭ bezonos fiksilon por fotografaĵoj.

GUSTO

1. Specifa sensaĵo, kiu estiĝas post ekscito de specifaj organoj de la buŝo per la kontakto de likvaj aŭ solveblaj substancoj:
  • Kion vi pensas pri la gusto de ĉi tiu viando?
  • Malsato plej bone gustigas la manĝon.
  • Ĉu vi volas gustumi mian kukon?
  • Frukto malpermesita estas plej bongusta.
  • Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
  • Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.
  • Tiu kuracilo havas iun strangan postguston.
  • Ĝi sengustiĝis (perdis sian guston) post kelkaj tagoj.
  • Oni diras, ke bona vingustumisto rekonas la regionon je la unua gustumo, la grundon je la dua kaj la rikoltjaron je la tria.
2. Eco de la karaktero, kiu kaŭzas, ke homo trovas plaĉon aŭ malplaĉon en iu aŭ io; karakterizata ŝatmaniero:
  • Mi ordigis la ĉambrojn laŭ mia persona gusto.
  • Ĉiu havas sian propran guston.
  • Post longa laboro bone gustas la dormo.
3. Sagaca kaj ĝusta senco pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko:
  • Ŝi vestas sin kun gusto.
  • Ĉi tiuj vestoj estas gustoplenaj.
  • Lia poemo estas sengusta laŭ mi.
4. Maniero, stilo de artverko:
  • En la muzeo ni vidis multajn pentraĵojn en la gusto de la dekoka jarcento.

ADOLESKI

Esti en tiu vivperiodo, kiu venas post la infanaĝo:
  • Kutime estas malfacila tempo por la gepatroj, kies infanoj adoleskas.
  • Junulo inter 14 kaj 20 jaroj estas adoleskanto, kaj junulino inter 12 kaj 18 jaroj estas adoleskantino.
  • Ŝi kun plezuro revenus al la tempo de sia adoleskanteco.

TALENTO

Aparta, rimarkinda kapablo mensa, aŭ denaska, aŭ akirita per laboro:
  • Mia infano havas talenton por muziko.
  • Ŝi estas tre talenta kantistino.
  • Mizero havas talentan kapon.
  • Li estas talentulo; ne nur kiel verkisto, sed ankaŭ kiel desegnisto.

SUBITA

Tute rapide kaj neatendite okazanta:
  • Lia subita kaj stranga morto estigis dubojn kaj polemikojn.
  • Post brua vento subita silento.
  • Subite ni ekvidis belegan konstruajxon.
  • Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.
  • Prefikso "ek" montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aux neatenditeco.

ABSTINI

1. Sin detenadi, pro principo, de la uzado de io plezuriga (ekzemple alkoholo, viando, tabako kaj tiel plu):
  • Mi abstinas je alkoholaĵoj, sed la festo por mi ne estas malbona pro tio.
  • Ili lanĉis abstinan kampanjon.
  • Abstinado je kafo plibonigis mian sanon.
  • Mi scias, ke vi estas abstinulo, pro tio mi proponos al vi limonadon.
2. Sin deteni de la manĝado de viando aŭ limigi troan konsumadon, precipe dum vendredo, la mortotago de Jesuo:
  • Hodiaŭ ni abstinas je viando, sed dimanĉe ni jam povos manĝi ĝin.
  • La katolika abstinado estas mildigo de fasto.
  • Pro mia abstinemo estas facile por mi abstini.

ROMPI

1. Disigi subite en du aŭ plurajn pecojn alie, ol per tranĉo:
  • Mi rompis ĉokoladon kaj disdonis al la infanoj.
  • Kiu rompis, tiu pagu.
  • Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.
  • Vitro estas rompebla.
  • Ĉi tiu taso estas rompiĝema (facilrompa).
  • Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.
  • Ŝtelistoj enrompis la pordon.
2. Perforte kaj subite deloki:
  • Esperanto rompas la murojn inter la popoloj.
  • Kie maldike, tie rompiĝas.
3. Meti en tian staton, ke gxi ne plu povas taŭge funkcii:
  • Mi longe rompis al mi la kapon, sed mi neniel sukcesis tion kompreni.
4. Fari, ke io ne plu havu efikon:
  • Vi rompis vian promeson, pro tio mi ne plu fidas vin.
  • Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.
  • Miaj bonaj intencoj disrompiĝis kontraŭ tia senkonfido.
5. Ĉesigi la kontinuecon de io:
  • Ŝia voĉo rompis la silenton.
  • Ne interrompu mian parolon!
  • Li paroladis seninterrompe dum kelkaj horoj.
6. Forigi per superforto, venke cedigi:
  • Li rompis la rekordon.
7. Ĉesigi la rilatojn kun iu:
  • Li rompis kun sia amatino.

KRAKI

Eligi sekan bruon, kiel de rompado aŭ krevado:
  • Sekaj folioj krakas sub la piedoj.
  • Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
  • Arbo krakanta venton ne timas.
  • Estis tiel malvarme, ke la neĝo krakadis sub niaj piedoj.
  • Helpas krako kontraŭ atako.
  • Ne plu aŭdeblas krakado de la teleroj en la kuirejo.
  • Mi ŝatas aŭskulti, kiel la fajro kraketas.
  • La vento krakigas la arbojn.

KURSO

1. Serio de lecionoj, konsistiganta regulan instruon pri scienco, arto aŭ metio:
  • Mi komencis gvidi kurson de Esperanto por infanoj.
  • Ĉiuj kursanoj estas tre diligentaj.
2. Vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn:
  • La ŝipo tenis sian kurson suden.
  • La buso kursas laŭ difinita marŝruto ene de la urbo.
  • Ĉi tiu trajno kursadas nur dum labortagoj.
3. Kurzo:
  • La kurso de la usona dolaro lastatempe falas.
  • Oni elkursigis / enkursigis dekcendan moneron (decidis, ke difinita monero ne plu cirkulos kun sia leĝa valoro / cirkuligis novan moneron kun leĝa valoro).

martes, 26 de junio de 2007

LANĈI

1. Forlasi unuafoje al la ago de fizikaj fortoj konstruaĵon (ŝipon, balonon, ponton kaj simile), provante ties fortikecon kaj funkciivon:
  • Oni lanĉis ankoraŭ unu grandan butikon en nia urbo.
  • Mi ankoraŭ ne vojaĝis per tiu ĵus lanĉita ŝipo.
2. Forlasi al la ĝenerala uzado novaĵon (vorton, verkon, dancon, modon kaj alian), provante ties sukceson:
  • Li lanĉis tutmondan kampanjan movadon.
  • Hodiaŭ okazis lanĉo de nia revuo.
3. Ekfunkciigi komputilan programon:
  • lernu! jam lanĉis la tujmesaĝilon.
  • La paĝaro de lernu! estis lanĉita en la jaro 2002.
  • Li okupiĝas pri lanĉado de diversaj programoj.

NAVEGI

Vojaĝi, per tiucela veturilo, sur maro, lagoj, riveroj aŭ en aero:
  • Li navigis nin al la ekstremaĵo de la oceano.
  • Mia aŭto havas navigan sistemon, pro tio mi neniam perdas la vojon.
  • Post longa navigado estas agrable denove esti sur la tero.
  • Ĉi tiu rivero ne estas navigebla, ĉar ĝi estas tro malgranda por tio.
  • Nia lando iĝis riĉa pro la navigebleco de ĉi tiu rivero.
  • La manovradon de la aviadilo oni estras en navigejo.
  • Iam navigistoj uzis astrojn por difini la vojon.

KONCENTRI

1. Kunigi dense ĉirkaŭ komuna centro:
  • Se ni koncentros niajn klopodojn, ni povos ion atingi.
  • Dum la milito milionoj mortis en la koncentrejoj.
  • Vi malhelpas min serioze koncentriĝi.
  • Laŭ iuj fakuloj ne indas nun malkoncentri kapitalon.
2. Pliigi la kvanton de solvita substanco en solvanto, aŭ per aldono de tiu substanco aŭ per forigo de parto de la solvanto:
  • Estu atenta kun la koncentrita acido.
  • Pro la grandega koncentrado en la sango la viruso povas disvastiĝi per malbone sterilizitaj medicinaj injektiloj.
  • Vitamino "C" post aplikado en la samaj kvantoj havas pli malaltan koncentritecon en la sango ĉe fumantoj ol ĉe tiuj kiuj ne fumas.

ILUSTRI

1. Ornami tekston per bildoj aŭ desegnaĵoj rilataj al ĝi:
  • Li ne nur skribis artikolojn, sed ankaŭ ilustris plurajn revuojn.
  • Mi aĉetis grandan bele ilustritan libron al miaj infanoj.
  • Dum multaj jaroj ŝi okupiĝis pri ilustrado de libroj.
  • Li estas tre dama ilustristo.
2. Ornami per bildoj:
  • Mi ricevis de sxi ilustritan poŝtkarton.
3. Klarigi ideon per komparoj aŭ ekzemploj:
  • Sian parolon li ilustris per multaj ekzemploj kaj ni bone komprenis, pri kio temas.
  • Mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi antaŭe diris.

domingo, 24 de junio de 2007

KONSERVI

1. Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu; malebligi pereon de io:
  • Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio.
  • Mi petas vin konservi ĉi tiun sekreton.
  • Li garantiis al mi la konservon de la memoro.
  • Infano metis ankoraŭ kelkajn monerojn en la konservujon.
  • Li forkuris sub instigo de la instinkto de memkonservado (defendo de la propra vivo kontraŭ ĉiaj danĝeroj).
2. Ne perdi, plu posedi, havi ankoraŭ:
  • Ŝi konservis sian junecon kaj belecon.
  • Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
  • Mi devas preni la varon de la konservejo, ĉar ĝi ne estas ĉi tie.
3. Per speciala preparado gardi (manĝaĵojn) kontraŭ putrado, ŝimo aŭ alia difektiĝo:
  • Ĉu vi povas helpi konservi la legomojn?
  • Mi aĉetis libron pri konservado de la nutraĵoj.
  • Mi tre ŝatas fruktajn konservaĵojn, kiujn preparas mia avino.

PRESTIĜO

Imponeco, influo, akirita per antauxaj agoj, atingitaj rezultoj kaj simile:
  • Li komencis aktori kaj baldaŭ akiris prestiĝon en kino.
  • Hodiaŭ ni tagmanĝis en prestiĝa restoracio.
  • La urbo prestiĝas pro belaj lokoj kaj agrabla klimato.