1. Sin detenadi, pro principo, de la uzado de io plezuriga (ekzemple alkoholo, viando, tabako kaj tiel plu):
- Mi abstinas je alkoholaĵoj, sed la festo por mi ne estas malbona pro tio.
- Ili lanĉis abstinan kampanjon.
- Abstinado je kafo plibonigis mian sanon.
- Mi scias, ke vi estas abstinulo, pro tio mi proponos al vi limonadon.
2. Sin deteni de la manĝado de viando aŭ limigi troan konsumadon, precipe dum vendredo, la mortotago de Jesuo:
- Hodiaŭ ni abstinas je viando, sed dimanĉe ni jam povos manĝi ĝin.
- La katolika abstinado estas mildigo de fasto.
- Pro mia abstinemo estas facile por mi abstini.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario