viernes, 29 de junio de 2007

ADORI

1. Honori kiel diaĵon per la decaj vortoj kaj gestoj:
  • Ili adoras iujn nekonatajn diojn.
  • Tio estas sankta kaj adorata bildo.
  • Niaj praavoj adoradis sur ĉi tiu monto.
  • Antaŭe ĉi tie estis adorejo de dioj.
2. Ami per respektoplena pasio:
  • Multajn heroojn mi adoris en mia infaneco.
  • Kiu mem sin adoras, nenion valoras.
  • Por mi tiu aktorino estas plej adorinda.
3. Havi pasian emon al io:
  • Li adoras poezion.
  • Mi adoras belajn krurojn ĉe la virinoj.
  • Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton.
  • Via ideo meritas adoradon.

No hay comentarios.: