viernes, 29 de junio de 2007

KONTINUA

Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon:
a) en tempo:
  • Pro la kontinua kaj ĝena bruo ni decidis translokiĝi al alia loko.
  • Dum la tuta semajno kontinue pluvas ĉe ni.
  • La kolekto kontinuas de la unua jaro ĝis hodiaŭ.
  • La Bulonja Deklaracio estis kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo.
b) en spaco:
  • Grandajn lagojn kaj kontinuajn montarojn, kiujn mi vidis tie, mi memoros longan tempon.
  • Li kontinuigis la rompitan barilon.

No hay comentarios.: