martes, 26 de junio de 2007

LANĈI

1. Forlasi unuafoje al la ago de fizikaj fortoj konstruaĵon (ŝipon, balonon, ponton kaj simile), provante ties fortikecon kaj funkciivon:
  • Oni lanĉis ankoraŭ unu grandan butikon en nia urbo.
  • Mi ankoraŭ ne vojaĝis per tiu ĵus lanĉita ŝipo.
2. Forlasi al la ĝenerala uzado novaĵon (vorton, verkon, dancon, modon kaj alian), provante ties sukceson:
  • Li lanĉis tutmondan kampanjan movadon.
  • Hodiaŭ okazis lanĉo de nia revuo.
3. Ekfunkciigi komputilan programon:
  • lernu! jam lanĉis la tujmesaĝilon.
  • La paĝaro de lernu! estis lanĉita en la jaro 2002.
  • Li okupiĝas pri lanĉado de diversaj programoj.

No hay comentarios.: