1. Posedanta sciojn, akiritajn per praktika observado kaj agado, kaj kapabla uzi ilin:
- Mi neniel povas helpi vin, eble demandu iun spertan homon.
- Sperta mano ne restas sen pano.
- Kiu iras sperte, iras certe.
- Ŝi ricevis bonan laboron ne pro la beleco, sed pro sia sperteco.
- Mi volas spertiĝi pri pretigo de projektoj.
- Ne demandu scienculon, demandu spertulon.
- Vi ankoraŭ estas nesperta (sensperta)
2. Rezultanta el
la akiritaj scioj:
- Ni multon atingos sub via sperta gvidado!
- La lando denove spertis grandan krizon.
- Eĉ malsaĝulon sperto instruos.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario