viernes, 29 de junio de 2007

VALORO

1. Grado, laŭ kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj kaj meritoj:
  • Laŭ la personoj, kun kiun oni havas interrilatojn, estas difinita la propra valoro de homo.
  • Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
  • Montras parolo, kion cerbo valoras.
  • Mi pensas, ke vi havas senton de malplivaloreco.
  • Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.
  • Ne traktu nin kiel senvalorajn bestojn!
2. Grado de taksebleco; sumo, je kiu io estas mone taksata:
  • La valoro de tiu varo malaltiĝis lastatempe.
  • Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.
  • Li elspezis cxiun monon por aĉetado de tiu multevalora (grandvalora, altvalora) perlo.
3. Grando, al kiu variablo aux funkcio povas egali:
  • Trovu valoron de ĉi tiu funkcio.
4. Io, kio iel valoras:
  • Promesita trezoro estas sen valoro.
  • Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
  • Viaj konsiloj estas tre valoraj por mi.
  • Ĉu vi forvendis ĉiujn valoraĵojn?!
5. Tio, kion homoj jugxas morale aŭ estetike grava:
  • Ni devas klopodi, ke la veraj valoroj de tiu nacio estu konigataj al la mondo.

No hay comentarios.: