miércoles, 27 de junio de 2007

ROMPI

1. Disigi subite en du aŭ plurajn pecojn alie, ol per tranĉo:
  • Mi rompis ĉokoladon kaj disdonis al la infanoj.
  • Kiu rompis, tiu pagu.
  • Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.
  • Vitro estas rompebla.
  • Ĉi tiu taso estas rompiĝema (facilrompa).
  • Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.
  • Ŝtelistoj enrompis la pordon.
2. Perforte kaj subite deloki:
  • Esperanto rompas la murojn inter la popoloj.
  • Kie maldike, tie rompiĝas.
3. Meti en tian staton, ke gxi ne plu povas taŭge funkcii:
  • Mi longe rompis al mi la kapon, sed mi neniel sukcesis tion kompreni.
4. Fari, ke io ne plu havu efikon:
  • Vi rompis vian promeson, pro tio mi ne plu fidas vin.
  • Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.
  • Miaj bonaj intencoj disrompiĝis kontraŭ tia senkonfido.
5. Ĉesigi la kontinuecon de io:
  • Ŝia voĉo rompis la silenton.
  • Ne interrompu mian parolon!
  • Li paroladis seninterrompe dum kelkaj horoj.
6. Forigi per superforto, venke cedigi:
  • Li rompis la rekordon.
7. Ĉesigi la rilatojn kun iu:
  • Li rompis kun sia amatino.

No hay comentarios.: