viernes, 29 de junio de 2007

KONKURI

Peni superi alian, kiu havas la saman difinitan celon:
  • Mi konkuras kun ŝi pri tiu posteno.
  • Per konkura marĉando la prezo falis.
  • Ili konkure paroladas.
  • Ĉiuj knabinoj konkuradas inter si per sia beleco.
  • La kaŭzo de la intergenta malamo ne estas la konkurado ekonomia.
  • Li estas forta konkuranto.
  • Mi estas nekonkurebla, ĉar mi fidas pri miaj fortoj.
  • Oni metis en prezkonkuradon la konstruon de la ponto (ĝin konstruos la firmao, kiu proponos la plej malaltan prezon por tio).

No hay comentarios.: