miércoles, 27 de junio de 2007

FREŜA

1. Brila aŭ forta pro juneco; ankoraŭ ne difektita de la tempo aŭ aĝo (se paroli pri estaĵoj):
  • Mi sentas min freŝa malgraŭ longega vojaĝo.
  • La memoro pri ŝia morto ankoraŭ estas freŝa.
  • Vespero lacigas, mateno freŝigas.
  • Eltrinku refreŝigaĵon por refreŝiĝi.
2. Bonefika, ĉar antaŭ ne longe pretigita (se paroli pri nutraĵoj):
  • Ni jam bezonas freŝan panon.
  • Mi ne manĝos ĉi tiun malfreŝan viandon!
  • La fiŝo jam malfreŝiĝis - necesas ĝin forĵeti.
3. Antaŭ nelonge farita aŭ okazinta (se paroli pri aliaj aferoj):
  • Ĉu vi jam scias la plej freŝajn novaĵojn?
  • Infanoj ludis kun freŝe falinta neĝo.
  • Mi malfermos la fenestron por refreŝigi la aeron en la ĉambro.

No hay comentarios.: