1. Homogene kaj stabile miksi kun likvo solidon, alian likvon aŭ gason:
- Unue solvu salon en akvo.
- Ni uzos solvaĵon de natria jodido.
- Mi ŝprucigis la solvilon sur la tablon por detrui fingropremaĵojn.
- Necesas ekscii solvan povon de la likvo por povi uzi ĝin.
- La ekstera falsa brilaĵo desolviĝis kaj mi komencis penti pri mia elekto.
2. Trovi
la nekonataĵon
de problemo,
la respondon al demando,
la rimedon al malfacilaĵo:
- Ni ne scias, kiel solvi tiun problemon.
- Mi pensas, ke translokiĝo nun estas la plej bona solvo por vi.
- La enigmo simple solviĝas.
- Tiu ĉi metodo estas uzata por solvado de natur-protektaj problemoj.
- Via problemo estas nesolvebla.
- Finfine la sorĉo dissolviĝis!
- Ili sensolve disputis.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario