viernes, 29 de junio de 2007

POZI

1. Preni kaj konservi specialan teniĝon, por esti desegnata, fotografata:
  • Vi estas tre bela kaj povus pozi por artisto.
  • Mi fotis la geamikojn, pozantajn apud belega lago.
  • Konservu la pozon unu minuton!
  • Ĉu oni multe pagas por pozado?
  • Li estas pozisto, kiu profesie pozas antaŭ artistoj.
2. Alpreni, pli-malpli konscie, tian teniĝon, kiu povas impresi la homojn:
  • Li ĉiam volas pozi kiel spritulo.
  • Ŝia pozo estis senmova.

No hay comentarios.: