viernes, 29 de junio de 2007

DEKORACIO

1. Tuto de la aferoj, kiujn oni artisme aranĝas, por doni pli belan aspekton al konstruo aŭ loko:
  • Ni jam interkonsentis pri la dekoracio de la salono, kie okazos nia geedziĝa festo.
  • Ni dekoracios ĝin per multaj belaj floroj.
  • Multaj homoj uzas servojn de dekoraciistoj por dekoraciado de la apartamentoj.
2. Pentritaj toloj aŭ paneloj, prezentantaj la lokon, kie okazas teatra sceno:
  • Mi ne zorgos pri la dekoracio - mi ja estas aktoro!
  • La scenejo estis bele dekoraciita.
  • La teatro iĝis fama pro la dekoraciriĉa scenejo.

No hay comentarios.: