viernes, 29 de junio de 2007

SPEKTI

Atenti per la vido kaj aŭdo tion, kio estas prezentata:
  • Hieraŭ ni spektis tre interesan filmon.
  • La spektaĵo estis spektinda ne nur pro belaj dekoracioj, sed ankaŭ pro bonaj aktoroj.
  • Ŝi estas spektema knabino - ŝi amas rigardi ĉion, kio okazas en diversaj lokoj.
  • Multegaj spektantoj venis al la koncerto.
  • La spektaĵo tre ridigis la spektantaron.
  • Mi ĝojas, ke mi iris al la festivalo - ĝi estis vere spektinda.
  • Tio estas la plej bona retrospekta (rilata al la pasintaĵoj) ekspozicio, kiun mi iam vidis

No hay comentarios.: