domingo, 9 de agosto de 2009

ŜPINI ( hilar)

1. Kuntordi kanabon, linon aŭ alian fibraĵon por formi fadenojn / torcer cáñamo, lino, u otras fibras para formar hilos
  • Vintre virinoj sidis kaj ŝpinis. / En invierno la mujeres se sientan e hilan
  • Unue ni forigis ĉiujn ŝpinaĵojn en tiu malnova domo. / Primero sacamos todos los hilados en esa antigua casa
  • La ŝpinitaĵon ni eksportas al aliaj landoj. / Los hilados los exportamos a otros paises
  • Ni amuziĝis kaj manĝis sukerŝpinaĵojn. / Nos entretuvimos y comimos dulces de hilos de azúcar
2. Zorge kaj malrapide kombini: /Combinar lenta y cuidadosamente
  • Kiujn planojn vi ŝpinas en via kapo? / Qué planes estás tejiendo en tu cabeza?
  • Ŝpinado de aeraj fantazioj estas malutila okupo. / Tejer fantasías en el aire es una ocupación inútil
  • El tiuj vortoj ŝpiniĝis la vico da revoj. / De tales palabras se tejieron un montón de sueños

MULDI ( moldear, vaciar)

Fari objekton, figuron, fluigante moligitan mason en ujon, kiu havas la deziratan formon / Hacer un objeto, figura, derramando una masa líquida en un contenedor que tiene la forma deseada.
  • Ili muldis la vizaĝon per gipso. / Ellos moldearon el rosto con yeso
  • Tie estas priskribita la muldado de mezepoka statuo. / Ahí estaba descrito el moldeado de la estatua de la época media
  • En nia urbo estas muzeo de muldaĵoj el historiaj monumentoj. / En nuestra ciudad hay un museo de moldes de monumentos históricos
  • Tiu muldilo (ujo, en kiun oni enpremas la muldan materialon), estas farita el argilo. / Ese molde ( contenedor en el cual apreta el material a moldear), está hecho de arcilla.
  • La statuo jam estas elmuldigita (elprenita el la muldilo.) ( La estatua ya está sacada del molde.