sábado, 12 de abril de 2008

KONTO (cuenta)

1. Komerca skriba kalkulo pri ŝuldoj aŭ havoj de aparta persono:
  • Mi havas kurantan (bank)konton en tiu ĉi banko.
  • Nia kontisto nun okupiĝas pri kalkuloj.
  • Ĉu vi estas kontulo de nia banko?
  • Multaj riĉuloj havas sekretajn bankkontojn en Svislando.
2. En komputa sistemo por pluraj uzantoj, datumo indikanta, kiujn komputilajn rimedojn rajtas uzi uzanto (kaj po kiom da ili). Tian konton de uzanto identigas ties salutnomo.
  • Ni rajtas nuligi vian konton, se vi ne provos damaĝi la sistemon.

BANALA ( banal, bizarro)

Ordinare, ofte uzata de ĉiu kaj tial seninteresa pro senoriginaleco:
  • Serĉu aliajn komplimentojn, ĉar la viaj estas tre banalaj.
  • Ili kverelas pro banalaĵoj de la ĉiutaga vivo.
  • La partoprenantoj senreviĝis pri la kongreso banaleco de la programo.
  • La konstanta uzado banaligas eĉ la plej originalajn esprimojn.

AKCIDENTO (accidente)

Malfeliĉa okazaĵo, kaŭzanta materiajn aŭ korpajn damaĝojn:
  • Li suferis akcidenton sur la strato.
  • Mi havas asekuron kontraŭ akcidentoj.
  • Ŝia morto estis akcidenta.
  • Mi estis vundita dum laborakcidento (dum profesia laboro).

ENTUZIASMO (entusiasmo)

Emocia fervoro kaj arda emo al io:
  • Tio varmigis en ni la amon kaj entuziasmon por la ideo pri la kongreso.
  • Li estis tre entuziasma pri Esperanto.
  • Ĉiuj partoprenantoj entuziasme kantis kaj dancis.
  • Ŝi tre entuziasmas pri la ideo kaj pretas helpi, se bezonatos.
  • La novaĵo min entuziasmigis.
  • Ili sciis, ke estos multe da laboro, sed tamen tre entuziasmiĝis.
  • La entuziasmuloj estas tre bezonataj por la homa progresado.

TRADICIO (tradición )

Buŝa transdonado de opinioj, ideoj, moroj, ritoj, mitoj kaj simile de unu generacio al alia, kaj tio, kio estas tiel transdonita:
  • Nia familio havas tradicion renkontiĝi dum dimanĉoj.
  • Mi eksciis multon pri tiu lando, popolaj tradicioj kaj kutimoj.
  • Printempa festo estas la plej grava el la tradiciaj festoj de ĉinoj.
  • Tradicie la ekspozicio okazas junie.
  • Multaj miaj samlandanoj tradicias veturi ripozi al Francio.

ORIENTO (oriente)

1. Tiu parto de la horizonto, ĉe kiu la suno ŝajne leviĝas, kaj laŭ kiu oni tradicie sin direktas:
  • Nia lando estas limita per maro ĉe la oriento.
  • Unu orienten, alia okcidenten.
  • La domo estas malbone orientita.
2. Unu el la kvar ĉefpunktoj (simbolo E):
  • Oriento estas unu el la kvar kompasdirektoj.
  • La lumo venas el Oriento.
  • Estis nokto kaj mi ne povis min orienti.
  • Ŝi lernis la orientadon de mapo.
  • Li bone orientiĝas en nekonata urbo.
  • Unu tagon li perdis la orientiĝon.
3. Tiu parto de la terglobo, aŭ de teritorio, kuŝanta en la direkto de oriento:
  • La tuta oriento de la lando estas nur montoj.
  • Multaj miaj konatoj loĝas en Proksimoriento.
  • Mi tre ŝatas orientajn spicojn.
  • La urbo situas oriente de Berlino.

OSCEDI (bostezar)

Pro dormemo, malsato, laciĝo aŭ enuo, malfermi la buŝon per nevola spasma movo de ekspiro, sekvanta de longa elspiro / Por el sueño, hambre, cansancio, cansancio o aburrimiento, abrir la boca por un espasmo involuntario de expiración
  • La prelego estis tre enua kaj ĉiuj studentoj komencis oscedi. / La conferencia fue tan aburrida y todos los estudiantes comenzaron a bostezar.
  • Mi timis proksimiĝi al la oscedanta abismo. / Temí aproximarme al abismo del bostezo.
  • "Mi sentas min tre laca," diris ŝi post granda oscedo. /"Me siento muy cansado", dijo ella tras un gran bostezo.
  • La oscedado de infano montris, ke li jam volas dormi. / El continuo bostezar del niño muestra que el ya quiere dormir.

INTELEKTO (intelecto)

Kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili:
  • Homo havas intelekton, pro tio li kapablas agi konscie.
  • Li estas instruisto pri artefarita intelekto (komputika fako pri perkomputilaj rezonado kaj lernado).
  • Homo havas ne nur korpajn, sed ankaŭ intelektajn bezonojn.
  • Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
  • Tio estas komprenebla nur por intelektuloj.
  • Granda parto de intelektularo estis murdita tiutempe.

PRIVILEGIO ( privilegio )

Aparta rajto aŭ favoro, koncesiita al iu ekster la komuna rajto:
  • Vi ne havas ian personan privilegion super tiu ĉi lingvo.
  • Havi laboron ne estas privilegia rajto de homo.
  • Ili privilegiis unu rason, sed forpelis alian.
  • Min interesas, ĉu iam malaperos privilegiiteco de tiu religio.
  • Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas divido de la socio je privilegiuloj kaj subuloj.

ŜTORMO (tempestad)

Forta perturbo de la atmosfero, ordinare akompanata de pluvego aŭ neĝo, responda al la gradoj 7-10 de la boforta skalo:
  • Komenciĝas tropikaj ŝtormoj.
  • Lia deklaro levis ŝtormon da protestoj.
  • Ni devas iri malgraŭ la ŝtorma vetero.
  • Eble ni restu sur la bordo, ĉar la maro ŝtormas.
  • Ni perdis la vojon pro komenciĝinta neĝoŝtormo.