sábado, 28 de enero de 2012

KONFLIKTO (Conflicto)

1. Kontraŭdiro inter posedo kaj neposedo, inter diverĝaj aspiroj kaj interesoj, esprimiĝanta en agado de sociaj grupoj: / Contradicción entre quien posee y quien no, entre aspiraciones e intereses divergentes, expresándose en acciones de grupos sociales:
  • La reĝo ne sciis, kiel solvi la konflikton. / El rey no sabía como resolver el conflicto.
  • Denove konfliktantaj partioj ne sukcesas interkonsenti. / De nuevo los partidos en conflicto no tienen éxito en llegar a un acuerdo entre ellos.
  • Mi volas konflikti kun neniu. / No quiero tener conflicto con nadie.
2. Malkonsento, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj aŭ opinioj: / Desacuerdo causado por cualidades opuestas en los deseos y opiniones:
  • Ja vi scias, ke tio estas konflikto de interesoj! / Tú ya sabes que eso es un conflicto de intereses.
  • Mia kapo estas plena de konfliktaj pensoj. / Mi cabeza está llena de pensamientos conflictivos.
  • En mia laborejo estiĝis laborkonflikto. / En mi lugar de trabajo se produjo un conflicto laboral.

KONI (Conocer)

1. Memori, ke oni jam aŭdis, vidis, legis ion: / Recordar que uno ya oyó, vió o leyó algo:
  • Mi konas ŝian nomon. / Yo conozco su nombre.
  • La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam oni parolas pri konataj personoj aŭ objektoj. / El artículo “la” se usa cuando se habla de personas u objetos conocidos.
  • Koniĝas majstro laŭ sia verko. / El maestro se conoce según su obra.
  • Mi rekonas lian skribon. / Yo reconozco su escritura.
2. Havi, el propra sperto, pli-malpli klaran ideon pri io aŭ pri la enhavo, uzado de io: / Tener, por propia experiencia, una idea más o menos clara de algo o sobre el contenido usado por algo:
  • Kiu panon donas, malsaton ne konas. / Quien regala pan, el hambre no conoce.
  • Valoron de objekto ni ekkonas post difekto. / Empezamos a conocer el valor de un objeto y después el defecto.
  • Mi konigos al vi la urbon. /Te haré conocer la ciudad.
  • Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron. / No conociendo la profundidad, no te metas al río.
3. Havi ideon pri ies identeco: / Tener una idea respecto a su identidad:
  • Ĉu vi konas mian fratinon? / ¿Conoces a mi hermana?
  • Estas agrable konatiĝi kun vi. / Es agradable conocerse contigo.
  • Hodiaŭ okazos interkon(atiĝ)a vespero. / Hoy habrá una tarde para conocerse entre sí.
  • Kara, vi tre ŝanĝiĝis kaj estas nerekonebla! / Querida, ¡has cambiado mucho, estás irreconocible!
4. Havi, el sia propra volo, interrilatojn kun iu: / Estar interrelacionado con alguien por propia voluntad:
  • Sako ne sonas, amiko ne konas. / Si el saco no suena, no se conoce un amigo.
  • Konateco ne estas hereda. / El conocimiento no se hereda.
  • Li estas mia malnova konato. / Él es un antiguo conocido mío.
5. Havi, el propra sperto, pli-malpli kompletan ideon pri ies karaktero, valoro kaj simile: / Tener, de propia experiencia, una idea más o menos completa acerca del carácter, valor o algo similar de alguien:
  • Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas. / Nos conocemos recíprocamente, no necesitamos aclarar nada.

KONKRETA (Concreto)

Esprimanta realaĵon; perceptebla per la sensoj: /Que expresa realidad; perceptible por los sentidos:
  • Ĉu vi povas doni konkretan ekzemplon? /¿Puedes dar ejemplos concretos?
  • Kiel konkrete mi povas helpi al vi? /¿Cómo puedo ayudarte concretamente?
  • Iam tio ŝajnis revo, sed nun tio fariĝis konkretaĵo. /Alguna vez eso parecía un sueño, pero ahora eso se concretó.
  • Mi ankoraŭ devas konkretigi mian ideon. /Todavía debo concretar mi idea.
  • Esperantaj kunvenoj kaj kongresoj estas la plej klara konkretigo de Esperantismo. /Las reuniones y congresos de Esperanto son la más clara concreción del Esperantismo.
  • Nia revo konkretiĝis en bela libro. /Nuestro sueño se concretó en un bello libro.
  • Viaj planoj estas tre malkonkretaj. /Tus planes son muy irreales.

KONSCIENCO (Conciencia)

Konscio, kiun havas la homo pri la morala bono kaj malbono, pri la morala devo: /Conciencia que tiene el hombre acerca de lo bueno y lo malo moral, acerca del deber moral:
  • Mia kulpo kuŝas sur mia konscienco. /Mi culpa yace en mi conciencia.
  • Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco. /Mejor es la conciencia limpia que la potencia impura.
  • Li estas konscienca homo. /Él es un hombre consciente.
  • Mi konscience faras ĉiujn miajn taskojn. /Hago conscientemente todas mis tareas.
  • Ŝi laboris kun granda konscienceco. /Ella trabajó con gran conciencia.
  • Ĝin ŝteli povis nur senkonscienca ŝtelisto. /Sólo un ladrón sin conciencia podía robarlo.

KONSTRUI (Construir)

1. Starigi sur la tero masonaĵon aŭ ĉarpentaĵon: /Erigir sobre la tierra una obra de albañilería o carpintería:
  • Ni volas konstrui la domon. /Queremos construir la casa.
  • Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas. /Quien en el camino construye, ese todo instruye.
  • Nenia konstruo povas esti sen bruo. /Ninguna construcción puede ser sin ruido.
  • La plejparto de la konstruaĵoj estis disfaligitaj tiutempe. /La mayoría de las construcciones  colapsaron en ese tiempo.
  • Ĉiuj konstruistoj rekonstruas al urbon post la tertremo. /Todos los constructores reconstruyen la ciudad después del terremoto.
  • Per saĝo konstruiĝas domo. /Con sensatez se construye una casa.
2. Aranĝi la partojn de tuto en bona ordo: /Disponer las partes de un todo ordenadamente:
  • Vi tre sukcese konstruis la teatraĵon. /Construiste la obra de teatro muy exitosamente.
  • La viro estis bone konstruita. /El hombre estaba bien construido.
3. Ellabori, produkti mekanikaĵon: /Acabar, producir un mecanismo:
  • Kion vi konstruas? / ¿Qué construyes?
  • La konstruado daŭros ankoraŭ kelkajn tagojn. /La construcción durará todavía algunos días.
4. Organizi ion abstraktan laŭ difinita formo: /Organizar algo abstracto de acuerdo a una forma definida:
  • Ni provu konstrui pacon de la mondo. /Tratemos de construir la paz en el mundo.

KONSULTI (Consultar)

1. Demandi specialiston por ekscii ties opinion pri iu punkto: /Preguntar a un especialista para saber su opinión sobre algún punto:
  • Mi devas konsulti mian kuraciston. /Debo consultar a mi médico.
  • La konsultado kostis al mi dudek eŭrojn. /La consulta me costó veinte euros.
  • La kuracisto atendas la konsultantojn en la konsultejo. /El médico atiende a los pacientes en la consulta.
2. Serĉi informojn en tiucela faka libro: /Buscar informaciones en un libro especializado en esa rama:
  • Prefere konsultu gramatikan libron, ĉar mi ne scias ĝustan respondon al via demando. /Es preferible que consultes en un libro de gramática, porque yo no conozco la respuesta correcta a tu pregunta.
  • Mi respondos al vi post la konsulto de la vortaro. /Te responderé después de consultar un diccionario.

viernes, 27 de enero de 2012

KONTAKTO (Contacto)

1. Intertuŝo de du objektoj: /Toque entre dos objetos:
  • Tiu malsano komunikiĝas per kontakto. /Esa enfermedad se transmite por contacto.
  • Necesas kontaktigi elektrajn dratojn per kontaktilo. /Es  necesario hacer contactar alambres eléctricos por medio de un conector.
  • Iu telekontaktis planedon per radaro. /Alguien contactó un planeta mediante el radar.
  • La televidilo malbone funkcias pro miskontakto. /El televisor funciona mal por pérdida de contacto.
2. Interrilato: /Interrelación:
  • Ni loĝis for unu de la alia, sed tamen restis en la kontakto. /Nosotros vivimos lejos uno del otro, pero, no obstante, quedamos en contacto.
  • Mi nepre kontaktos vin, kiam mi ekscios ion novan pri tio. /Inevitablemente me pondré en contacto contigo cuando sepa algo nuevo sobre eso.
  • Ŝi kontaktiĝas kun multaj esperantistoj. /Ella se contacta con muchos esperantistas.

KONTESTI (Discutir, objetar, contradecir)

Diskute malakcepti aserton, postulon aŭ establitan situacion: /Rechazar una aseveración, exigencia o situación establecida mediante discusión:
  • Tiun fakton ni ne povas kontesti. /No podemos objetar ese hecho.
  • La kontestantaj studentoj kolerigis la lektoron. /Los estudiantes que discutían hicieron enfadar al profesor universitario.
  • La kontestado ne daŭris longe, ĉar ni promesis plibonigi la situacion. /La discusión no duró mucho, porque prometimos mejorar la situación.
  • Ili havas nekontesteblajn pruvojn, ke mi faris tiun krimon. /Ellos tienen pruebas inobjetables de que cometí ese crimen.
  • Kontestemaj laboristoj estis eksigitaj de siaj postenoj. /Los trabajadores discutidores fueron destituidos de sus puestos.

KONTRASTO (Contraste)

Malsameco de du objektoj aŭ ideoj, kiuj reciproke pli klare distingiĝas pro la apudmetiĝo mem: /Diferencia de dos objetos o ideas, que se distinguen recíprocamente con más claridad por  la yuxtaposición misma:
  • Oni povas facile rimarki kontraston de la ombro kaj de la lumo. /Se puede observar fácilmente el contraste entre la sombra y la luz.
  • Suspekton vekis belega ringo, kontrastanta kun la tuta mizera eksteraĵo. /Un bellísimo anillo despertó sospecha,  contras-tando con el mísero exterior.
  • Viro estas homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano. /Un hombre es una persona, observado en la edad madura, en contraste con un niño.
  • Blankaj tukoj forte kontrastis kun la grizaj muroj de la domo. /Los blancos paños contrastaban fuertemente con los muros grises de la casa.
  • Oni kontrastigas tragedion al la komedio. /Se hace contraste entre la tragedia y la comedia.

KONTRIBUI (Contribuir)

1. Alporti sian parton al komuna laboro aŭ ofero: /Aportar su parte al trabajo u  ofrenda común:
  • Multaj kontribuis por la fondo de nia asocio. /Muchos contribuyeron para la fundación de nuestra asociación.
  • Mi volas kontribui la programon per la kantoj. /Quiero contribuir al programa por medio de cantos.
  • Oni enmetis mian kontribuaĵon al la gazeto. /Pusieron mi contribución en la revista.
  • La aranĝo estis sukcesa pro multaj kontribuantoj. /El arreglo fue exitoso para muchos contribuyentes.
2. Esti unu el pluraj elementoj, kiuj ĉiu speciale utilas por komuna rezultato: /Ser algo, uno de varios elementos, cuyo todo es especialmente útil para un resultado común.
  • La belega lago kontribuas al la romantikeco de la loko. /El bellísimo lago contribuye al romanticismo del lugar.

KONTROLI (Controlar)

1. Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti: /Explorar detalladamente si algo es tal como debe ser:
  • Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn. /Bebe todos los días, pero controla tus acciones.
  • La kontrolisto kontrolis niajn biletojn. /El controlador revisó nuestros boletos.
  • Ne kredu al parolo sen propra kontrolo. /No creas en el discurso sin control propio.
  • Prefere ne mensogu, ĉar la informoj estas facile kontroleblaj. /Es preferible que no mientas, porque los informes son fácilmente controlables.
  • Tio estas nur nekontrolebla aserto. /Esa es sólo una aseveración incontrolable.
  • Infanoj eksentis senkontrolan liberecon. /Los niños empezaron a sentir una libertad descontrolada.
2. Esplori, ĉu io estas konforma al supozo: /Explorar si algo está conforme a lo supuesto:
  • Mi volas kontroli, ĉu mi kapablos fari tion. /Quiero controlar si seré capaz de hacer eso.
  • Mi kontroladas mian lernadon de vortoj, komparante miajn tradukojn kun la tradukoj en la libro. /Yo controlo mi aprendizaje de palabras,  comparando mis traducciones con las traducciones del libro.

KOPII (Copiar)

1. Reprodukti tekston je unu aŭ pluraj ekzempleroj, mane aŭ maŝine: /Reproducir un texto en uno o varios ejemplares, a mano o a máquina:
  • Ĉu mi rajtas kopii la dokumenton? /¿Tengo derecho a copiar el documento?
  • Mi bezonas kopian paperon (kopipaperon). /Necesito papel para copiar.
  • La retmesaĝo estis sendita kopie al vi. /Se te envió una copia del mensaje electrónico.
  • Mi ĉiam faras savkopiojn de la dosieroj (rezervajn kopiojn de datenoj por protekti kontraŭ perdo de laoriginalo). /Siempre hago copias de respaldo de los archivos (copias de reserva de los datos para protegerlos de la pérdida del original).
2. Reprodukti belartan verkon: /Reproducir una obra de arte:
  • Li kapablis kopii la pentraĵon. /Él era capaz de copiar la pintura.
  • Tiu pentraĵo estas nur mallerta kopio. /Esa pintura sólo es una burda copia.
  • Li estas kopiisto de muzikaĵoj. /Él es copista de partituras musicales.
  • Ili ŝtelkopias altmodajn kreaĵojn. /Ellos roban copias de las creaciones de la alta costura.
3. Ĝuste imiti: /Imitar en forma correcta:
  • Li bone kopias la voĉon de tiu aktoro. /Él imita bien la voz de ese actor.
  • La arboj kopiiĝis en la akvo. /Los árboles se copiaban en el agua.

PEREI (Perecer)

1. Perdi la vivon per akcidenta morto: /Perder la vida por muerte accidental:
  • Ŝia filo pereis en batalo. /Su hijo pereció en batalla.
  • Malamikoj pereigis la ŝipon kun homoj. /Los enemigos hicieron perecer el barco con personas.
  • Inter la multe da hundoj la leporo pereas. /Entre la jauría de perros, la liebre perece.
2. Neatendite detruiĝi, neniiĝi: /Destruirse, hacerse nada inesperadamente:
  • Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas. /La felicidad no obedece a la ley, nace súbitamente, perece súbita-mente.
  • La fruktoj de lia laboro neniam pereos. /Los frutos de su trabajo nunca perecerán.
  • Ĉiuj liaj vortoj pereis vane. /Todas sus palabras perecieron en vano.
  • Via agado donis pereigajn rezultojn. /Tu accionar dio resultados mortales.

miércoles, 25 de enero de 2012

KOTIZI (Cotizar, contribuir, pagar cuotas)

Pagi sian parton por komuna elspezo: /Pagar su parte de un gasto común:
  • Ni kotizis por donaci memoraĵon al la instruisto de Esperanto. /Nosotros contribuimos para donar un recuerdo al profesor de Esperanto.
  • Kotizo por la Universala Kongreso ĉi-jare estas dudek eŭroj. /La cotización para el Congreso Universal este año es de veinte euros.
  • Kotizado estas deviga por ĉiuj membroj de la asocio. /La cotización es obligatoria para todos los miembros de la asociación.

KOTO (Barro, fango, lodo)

1. Tero, polvo, miksita kun akvo, sur strato, vojo kaj simile: / Tierra, polvo, mezclado con agua, sobre la calle, camino o similar:
  • Li havas koton ĉe siaj ŝuoj. / Él tiene barro en sus zapatos.
  • Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota. / El caldero se ríe de la olla y él mismo está embarrado.
  • Kotisto balaas la stratojn. / El alfarero barre las calles.
  • Nia aŭto enkotiĝis. / Nuestro auto se embarró.
  • Bonvolu senkotigi viajn ŝuojn, ĉar mi ĵus ordigis la hejmon. / Por favor desembarra tus zapatos, porque recién ordené la casa.
2. Tiu akvita polvo, rigardata kiel malpuraĵo aŭ malpurigaĵo: / Ese polvo mojado, visto como suciedad o impureza:
  • Amaso da koto estis ĵetita sur lin. / A él le lanzaron un montón de lodo.
  • Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn. / Quien juega con fango se ensucia las manos.
  • Ne kotas besto en sia nesto. / Un animal no ensucia su nido.

KOVRI (Cubrir, tapar)

1. Garni objekton per io, kion oni metas aŭ etendas sur ĝin laŭ ĝia tuta surfaco: /Guarnecer un objeto con algo que se pone o extiende sobre él, conforme a la superficie total:
  • Ŝi kovris siajn ŝultrojn per mantelo. /Ella cubrió sus hombros con un manto.
  • Kia la poto, tia la kovrilo. /Como es la olla, tal es la tapa.
2. Etendiĝi sur la tutpulo kovras kapon de saĝulo. /A menudo el gorro de un campesino cubre la cabeza de un sabio.
  • Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita. /Vivir entre un horno encendido y una mesa cubierta.
  • Ruĝa tola ŝtofo ĉirkaŭkovris ŝian belan korpon. /Un tejido de tela roja rodeaba su bello cuerpo
  • Ni naĝis en senkovra naĝejo. /Nosotros nadamos en una piscina descubierta.
  • La lito estis kovrita de brodita litkovrilo. /La cama estaba cubierta con un cubrecama bordado.
3. Dismeti, disĵeti ion sur ion,laŭ pli-malpli granda kvanto: /Disponer, lanzar algo sobre algo, conforme a una cantidad más o menos grande:
  • La avino kovris la tablon per diversaj bongustaj pladoj. /La abuela cubrió la mesa con diversos platos exquisitos.
4. Esti dismetita, disĵetita sur io, laŭ pli-malpli granda kvanto: /Estar dispuesto, diseminado sobre algo, conforme a una cantidad más o menos grande.
  • Belaj floroj kovris la korton. /Bellas flores cubrían el patio.
5. Kaŝi per io kovranta: /Ocultar mediante algo cubierto:
  • Kovri la buŝon de sia konscienco. /Cubrir la boca de su conciencia.
  • Li malkovris mian sekreton. /Él descubrió mi secreto.
  • Viaj planoj jam malkovriĝis. /Tus planes ya se descubrieron.
6. Kaŝi, etendiĝante sur io: /Ocultar, extendiéndose sobre algo:
  • Nuboj kovras la ĉielon. /Las nubes cubren el cielo.
  • La planko kovriĝis per polvo. /El piso se cubrió de polvo.
7. Malaperigi per kompenso: /Hacer desaparecer mediante compensación:
  • Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras. /El lamento y el disgusto no cubren la deuda.
  • Mi povas nur revi pri la kovro de la elspezoj. /Sólo puedo soñar con cubrir los desembolsos.

HIPOKRITI (Ser hipócrita)

Ŝajnigi ion, kio donas aspekton de virto aŭ merito al la nesincerulo: /Aparentar algo, que da un aspecto de virtud o mérito a un hombre falso:
  • Ne hipokritu amikecon. /No finjas amistad.
  • Li hipokritis dum sia tuta vivo. /Él fue hipócrita durante toda su vida.
  • La ĝojo de hipokritulo estas momenta. /La alegría del hipócrita es momentánea.
  • Tiu homo estas hipokrita. /Ese hombre es un hipócrita.
  • Ŝi akuzis lin pri hipokriteco. /Ella lo acusó de hipocresía.

DEFII (Desafiar)

Aserti al iu, ke li ne kapablas superi la asertanton en konkurso, ludo, ks.; maltimi, provoki, spiti, prezenti nesupereblan obstaklon: /Aseverar a alguien, que no es capaz de superar al retador en un concurso, juego, etc.; osar, provocar, llevar la contra, presentar un obstáculo insuperable:
  • Por mi tio estas defio.  /Para mí, eso es un desafío.
  • Mi akceptas tian defion. /Acepto ese desafío.
  • Ŝi ne povis defii la danĝeron. /Ella no pudo desafiar el peligro.
  • Li ne timis defii ĉampionon de bokso. /Él no temió desafiar al campeón de boxeo.

domingo, 22 de enero de 2012

KREPUSKO (Crepúsculo)

1. Nehela lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de la Suno kaj antaŭ ĝia leviĝo: /Luz no clara, ocasionada por los rayos solares devueltos por la atmósfera terrestre después de ponerse el sol, y antes de levantarse:
  • Mi tre ŝatas promeni en la krepusko. /Me gusta mucho pasear durante el crepúsculo.
  • Ni jam iru hejmen, ĉar komencis krepuski. /Vámonos ya a casa, porque comenzó a ser el crepúsculo.
  • Apud nia domo flugadis krepuskaj papilioj. /Junto a nuestra casa volaban mariposas crepusculares.
2. Ekkadukiĝo, ekfiniĝo, ekmalfortiĝo: /Empezar a caducar, empezar a terminar, empezar a debilitarse:
  • Mia cerbo naĝas kvazaŭ en krepusko. /Mi cerebro nada como si fuera crepúsculo.
  • La pensoj krepuskiĝas (malklariĝas). /Los pensamientos decaen (se oscurecen).
  • Grandaj planoj elkrepuskiĝas (naskiĝas) en mia animo. /Grandes planes salen de la oscuridad (nacen) en mi alma.

IMPETI (Abalanzarse, embestir)

Forte kaj vive sin ĵeti antaŭen; arde, fervore aspiri al iu celo: /Fuerte y vivamente lanzarse hacia adelante; aspirar fervorosamente a un objetivo:
  • Li impetis al la pordo. /Él se abalanzó a la puerta.
  • Impeton de la rivero haltigis la digo. /El dique detuvo el ímpetu del río.
  • Ŝi parolis kun impeto. /Ella hablaba con ímpetu.
  • Impeta pluvo. /Lluvia impetuosa.
  • Li impete atingis la celon. /Él alcanzó el objetivo impetuosamente.