sábado, 19 de enero de 2008

OBSTAKLO (obstáculo)

Tio, kio malhelpas aŭ malfruigas la iradon (propre aŭ figure):
  • Esperanto estas taŭga ilo por forigi lingvajn obstaklojn en la komunikado inter la popoloj.
  • Ili metis obstaklojn sur nian vojon.
  • Li gajnis la konkurson pri rapideco kaj lerteco en obstakla kurejo.
  • Vi obstaklas la lumon al mi!

ĈELO (celda, célula)

1. Malgranda ĉambro por unu sola persono, en monaĥejo, malliberejo kaj simile:
  • La krimulo estas en la ĉelo nun.
  • Li havas nek ĉelon, nek kelon.
2. Ĉiu el la sesflankaj kavetoj el vakso, en kiun la abeloj enmetas mielon aŭ unu ovon:
  • Abeloj tenas mielon en sesflankaj ĉeloj el vakso kiel nutraĵon por siaj larvoj kaj ankaŭ kiel provizon por la vintro.
3. La plej malgranda vivanta unuo, kiu konsistigas la vivulajn histojn aŭ la tuton de la unuĉelaj vivuloj:
  • Ĉiu vivulo konsistas el ĉeloj.
  • La ĉeloj de plurĉeluloj formas histojn.
  • Amebo estas unuĉelulo.
  • Nervoĉelo estas ĉelo, funkcianta en la nervosistemo.
4. Ĉiu el la kvadrataj dividaĵoj de surfaco:
  • Ŝaktabulo havas 64 ĉelojn.
  • Ŝia jupo estis farita el ĉela ŝtofo.

DISTRI (distraer)

1. Malhelpe deturni la menson de ĝia okupiĝo:
  • La muziko tro distras min kaj mi ne povas lerni.
  • Li estas tre distrigxema (ne kapabla fiksi sian atenton).
2. Deturni la menson de ĝiaj prizorgoj, agrable okupante, amuzante ĝin:
  • Mi provis cxiamaniere distri ŝin, ĉar ŝi estis tre malgaja.
  • Tiun libron oni povas legi por aventuro kaj distro sen pensi pri aliaj aferoj.
  • Tiam nia vivo estis distra kaj plezura.
  • Lernante Esperanton ni ofte distriĝis.
  • Dancado estas aktiva distraĵo.
  • Tiu loko famas pro distriĝo kaj turismo.

MIENO (semblante, aspecto, aires)

1. Esprima aspekto de la vizaĝo kaj de la sinteno:
  • Laŭ la mieno de la patro mi komprenis, ke pli bone mi lin ne ĝenu.
  • Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.
  • Ili faras la mienon kvazaŭ ili laboras.
  • Ŝi kokete mienas.
  • Dum la prelego de tiu gravmiena profesoro ni nur silentis.
  • La pavoj gravmiene promenadis.
  • La rigidmiena sekretario malĝentile diris, ke ni devas atendi.
2. Karakteriza aspekto de la vizaĝo en difinita malsano:
  • La sana mieno de la avo montris, ke li sentas sin bone.
  • Li mienas kiel malsanulo.

HEJTI ( calentar)

1. Estigi varmigan fajron aŭ elektran ardon en tiucela aparato:
  • Miaj geavoj loĝas en la vilaĝo kaj vintre devas hejti la fornon.
  • Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
  • Ni uzas lignon kiel hejtaĵon.
  • Unue necesas antaŭhejti la miksaĵon.
2. Varmigi per speciala aparato:
  • La vetero ekstere iĝis malvarma kaj pro tio oni jam komencis hejti la apartamentojn.
  • Ni devas multe pagi por la hejtado de nia domo.
  • Ili hejtas sian apartamenton per gasa hejtilo.
  • Ni ne surmetas la puloverojn, ĉar oni superhejtas la ĉambron.

KONVERSACIO (conversación)

Familiara, ordinare nur distra interparolado:
  • Mi jam komencis bedaŭri, ke mi enmiksis min en tiun konversacion.
  • Eble ni ŝanĝu la temon de la konversacio?
  • Ni invitas ĉiujn al nia konversacia rondo!
  • La virinoj konversaciis pri la kosmetikaĵoj kaj similaj aferoj.
  • Li estis interesa konversacianto.

viernes, 18 de enero de 2008

KVALITO ( calidad, cualidad)

1. Ĉiu el la diferencaj manieroj, kiel objekto impresas niajn sensojn kaj kiuj konsistigas ĝian ecaron, staton, eksteron, karakteron kaj ceterajn:
  • La vortoj "tia" kaj "kia" ĉiam montras la kvaliton.
2. Grado de boneco:
  • Niaj varoj estas de plej alta kvalito.
  • Kvalito bona ne bezonas admonon.
  • Nur kvalita muziko estos en la aranĝo.
  • Ŝi aĉetas nur altkvalitajn vestojn
3. Speciala povo; propra efiko de io:
  • La kvalito de magneto estas, ke ĝi altiras la feron.
4. Ĉiu el la moralaj aŭ intelektaj ecoj, kiuj faras, ke persono estas tia, kaj ne alia:
  • Kuraĝo estas unu el liaj ĉefaj kvalitoj.

MANIERO (manera, modo)

1. Rimedo, procedo, agospeco laŭ kiu afero fariĝas aŭ okazas:
  • La maniero, kiel oni donas, valoras pli ol tio, kion oni donas.
  • Per Esperanto vi povas akiri multe da novaj kaj interesaj spertoj kaj tiamaniere pliriĉigi vian vivon.
  • Tia dirmaniero estas tre malofta.
  • La uzmaniero estas indikita sur la skatolo.
2. Speco de agado, kutima al iu, iun karakterizanta:
  • Mi ŝategas ŝiajn ĝentilajn manierojn!
  • La kelnero devas esti bonmaniera.
  • Ĉu vi estas kontenta pri tia vivmaniero?
  • Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron.

jueves, 17 de enero de 2008

SOCIETO (sociedad comercial)

Daŭra kuniĝo de pli-malpli multaj personoj sub komuna regularo, por atingi ian ajn komunan celon (plezuran, profitan, idealan kaj alian):
  • Ĉiu rajtas aliĝi al nia societo.
  • Mi tre ŝatis niajn societajn babiladojn.
  • Pardonu, sed eniro estas permesita nur al societanoj.
  • Al la kunveno venis multaj societemaj gejunuloj.
  • Tie regis vivo kaj societemeco.
  • Mi estas malsocietema kaj preferas solecon.

MORALO (moral)

Aro de la reguloj, kiuj validas interne de difinita socio, societo, klaso aŭ partio, kaj laŭ kiuj la normala ano de tiuj homgrupoj distingas inter la bono kaj la malbono:
  • Ĉiuj popoloj havas sian propran moralon.
  • Li havas nur moralan profiton de Esperanto.
  • Ŝi provas morale konduti, sed ne ĉiam sukcesas.
  • La moralaĵo de la fablo estas, ke ...
  • Mi dubas pri moraleco de ilia decido.
  • Li apartenas al moralistoj.
  • Ni suspektas vin pri malmorala konduto.