sábado, 23 de junio de 2007

SINCERA

1. Aganta kaj parolanta sen mensogo kaj ŝajnigo, en plena akordo kun siaj sentoj kaj opinioj:
  • Ŝi estas mia plej bona amikino, ĉar ŝi estas tre afabla kaj sincera.
  • Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero.
  • Min ravis lia amikeco kaj sincereco.
2. Farata, dirata aŭ sentata sen mensogo kaj ŝajnigo:
  • Bonvolu akcepti miajn sincerajn gratulojn.
  • Mi amas vin sincere!
  • Donaco nesincera estas donaco infera.
  • Kiso malsincera estas danĝera.

DIGNO

1. Respekto, kiun oni meritas per sia konduto:
  • Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
  • Ŝi estas digna kaj sincera homo.
  • La digneco de homa persono ne ĉiam estas respektata.
2. Konscio pri la respekto, kiun oni meritas, memrespekto:
  • Lia digno (memrespekto) devigis lin forlasi la prezidantan postenon.
  • La policisto estis alta viro, kiu sin tenis tre digne.

FULMO

1. Atmosfera fenomeno, konsistanta el elektra malŝargo inter nuboj, aŭ inter nubo kaj la tero, kaj karakterizata de brila fajra streko rapidege pasanta tra la ĉielo:
  • Lin trafis la fulmo kaj pro tio li nun estas en hospitalo.
  • Altan arbon batas la fulmo.
  • Nun fulmas, kien vi intencas iri?!
  • Dum la tuta nokto fulmadis senĉese kaj bruadis tondroj.
  • Sentondra fulmado ne estas timiga, sed estas danĝera.
  • En ŝiaj okuloj fulmetis briloj.
  • Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.
2. Tiu sama fenomeno, rigardata kiel kolerarmiloj de la dioj aŭ de Dio:
  • Liaj okuloj ĵetis fulmojn.
  • Mi eksilentis post lia fulmanta rigardo.
3. Tiu fenomeno, kiel simbolo de ega rapideco:
  • La vorto flugas tra la landoj kun la rapideco de fulmo.
  • Neniu eĉ pensis, ke milito povas okazi - ĝi estis fulma.

TEKSI

1. Dense interkrucigi la fadenojn, por elfari ŝtofon:
  • Patrino teksas linon.
  • Mia robo estos kudrita el ĉi tiu belega teksaĵo.
  • Ŝi pendigis lampon super la teksilo kaj teksadis.
  • Mi laboras kiel teksisto en la teksejo.
  • Kanabo estas teksuma planto.
2. Zorge kaj lerte kombini:
  • Li teksis tre ruzan planon.
  • La poeto lerte enteksis tiun legendon en sia rakonto.
  • La historio estas trateksita de multaj katastrofoj.

viernes, 22 de junio de 2007

OFENDI

1. Kolerigi aŭ ĉagreni iun, malrespektante ties dignon:
  • Pardonu, se mi vin ofendis.
  • Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.
  • Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo.
  • Viaj vortoj estis tre ofendaj kaj tion mi ne povas pardoni al vi!
  • Ŝi ofendiĝis, ke ni ne invitis ŝin al la festo.
  • Mi sentas ofendiĝon en via voĉo.
  • Li ne estas ofendiĝema.
2. Malrespekti (senton):
  • Tio ofendas nian lingvan senton.

AVERTI

1. Antaŭsciigi kaj atentigi iun pri io, kun ordinare negativa valoro:
  • Gepatroj avertis min ne esperi monon pro miaj malbonaj agoj.
  • Ŝi komencis averte krii.
2. Antaŭsciigi kaj atentigi iun pri minacanta danĝero aŭ malbono:
  • Mi vin avertas, ke virino en tia stato estas kapabla je ĉio.
  • Kiu minacas, tiu avertas.
  • Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.
  • Oni starigis avertan tabulon, kiu savos homojn kontraŭ enfalo en la kavon.
3. Malkonsili, deadmoni iun de io:
  • Mi avertis ŝin, ke ŝi ne venu.
  • Li al mi donis averton ne fari tion.

KARESI

1. Delikate tuŝi, por montri al iu sian amon, amikecon, respekton kaj tiel plu:
  • La patrino karesas la infanon.
  • Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
  • Mi ĝis nun memoras lian karesan rigardon.
  • Li ĉiam tenas sin karese kun ŝi.
  • Min jam lacigis ŝia konstanta karesemo.
  • Ŝi estas bela kaj karesinda!
  • Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.
2. Delikate tuŝi:
  • Post bona manĝo li karesis sian ventron.
3. Plezurigi:
  • Viaj konsoloj karesas mian vunditan animon.
  • Ne ekzistas kareso sen intereso.
4. Montri al iu afablecon, favoron:
  • Mono min neniam karesis.
  • Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas.

DORLOTI

Agi kun iu tro kareseme kaj tro indulge:
  • Mi amas miajn infanojn, sed ne dorlotas ilin.
  • Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.
  • Vi estas sola kaj pro tio dorlotata infano en la familio.
  • Dorlotoj de gepatroj faris ŝin malforta.
  • Estis multaj malfacilaĵoj, sed eble pro tio mi ne dorlotiĝis.
  • Ili eldorlotis siajn infanojn aĉetante ĉiajn ludilojn.
  • Estis malfacile amikiĝi kun tiu eldorlotita knabino.

MEZO

1. Punkto, loko egaldistanca de du ekstremoj, de du limoj:
  • Mi loĝas en la mezo de la urbo.
  • Ŝi ĵus finis mezan lernejon.
2. Punkto, momento egaldistanca de la komenco kaj de la fino:
  • Estis la mezo de vojaĝo kiam mi rememoris, ke mi forgesis preni mian kuracilon.
  • Mi vekiĝis meze de la nokto.
  • Ni interkonsentis renkontiĝi tagmeze (je la dekdua horo).
3. Tio, kio estas egale malproksima de du kontraŭaj ekstremaj gradoj:
  • Vero kaj virto kusxas en mezo.
  • Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.

RISKI

1. Elmeti ion al necerto aŭ danĝero:
  • Mi ne volas riski mian vivon.
  • Kiu ne riskas, tiu ne havas.
  • Dubo gardas kontraŭ risko.
  • Ne estas senriske naĝi en ĉi tiu lago.
2. Elmeti sin al la ebleco de bedaŭrinda okazaĵo:
  • Vi riskas perdi mian konfidon.
  • Vi estas (tro)riskema viro!
3. Kuraĝi fari ion malgraŭ la ebleco de malsukceso aŭ malbona konsekvenco:
  • Mi ne volas riski preni sur min tiun taskon.
  • La risko estas tro granda.
  • Ĉu vi volas partopreni en tiu riska eksperimento?

KOMPETENTA

Kapabla ĝuste solvi aferon aŭ plenumi taskon aŭ oficon, pro sufiĉaj tiurilataj scioj:
  • Ni laborigas nur kompetentajn homojn.
  • Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.
  • Ĉi tiuj informoj ne estas kompetentaj.
  • Mi posedas nenian kompetentecon en tiu afero.
  • Ne pensu, ke vi jam estas kompetentulo - ja vi laboras dum mallonga tempo.
  • Li malkompetentas pri programado.
  • Mi estas nekompetenta en la afero, pro tio mi ne esprimas mian opinion.

jueves, 21 de junio de 2007

KROM

1. Prepozicio, signifanta, ke oni metas aparte la sekvantan ideon, ke oni ne konsideras ĝin,
a) ĉu pro tio, ke ĝi prezentas escepton (se ne kalkuli):
  • Mi diras al vi nenion alian krom vero.
  • Mi nenion pli postulas, krom ke oni estimu min.
b) ĉu pro tio, ke ĝi tute nature jam apartenas al la diritaĵo (se ne forgesi):
  • Krom mia frato, min venis viziti ĉiuj familianoj kaj parencoj.
2. Morfemo, memstare uzata en senco b:
  • 100 kromaj personoj venis al nia aranĝo.
  • Ŝi estas tre bela kaj krome tre bonkora.
3. Samsignifa prefikso:
  • Mi ricevis kromsalajron por nokta laboro.
  • Mi ne estos via kromvirino (neleĝa kunvivantino, kiun havas viro, krom sia leĝa edzino)!

MATURA

1. Plene kreskinta kaj (se paroli pri manĝeblaj plantoj) taŭga por konsumado:
  • La beroj jam estas maturaj.
  • Hodiaŭ ni jam manĝis frumaturajn fruktojn.
  • Oni ofte maturigas fruktojn kaj legomojn per varmigado.
  • Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.
2. Atinginta sian plenan kreskadon; havanta plene evoluintajn fortojn de la korpo kaj de la menso:
  • Mi jam ne estas infano, mi estas matura homo!
  • Aĝo tro matura ne estas plezura.
  • Lernantoj jam ricevis atestojn de matureco.
  • Ŝia talento plene maturiĝis.
  • Mi pensis, ke vi jam estas maturuloj, sed mi vidas, ke vi gxis nun agas kiel infanoj!
3. Plene esplorita, provita:
  • Ni multe laboris pri ĉi tiu projekto do verŝajne ĝi jam estas matura.
  • Mia decido estas mature pripensita.
  • Tio estas nematura demando.
4. Atinginta la daton, kiam oni devas ĝin pagi (se paroli pri bilo, kupono kaj simile):
  • La kupono jam estas matura, do mi ŝatus ricevi mian monon.
  • La bilo maturiĝis hieraŭ.

PRIVATA

1. Plenumanta nenian oficialan rolon:
  • Mi estas privata instruisto (lernantoj venas al mi por lerni).
  • La prezo de tiu komputilo estas tro alta por privatulo.
2. Rezervita al difinitaj personoj, ne publika:
  • Dum la privata kunsido de la Akademio ni pridiskutis multajn gravajn demandojn.
  • Mi neniam prezentos mian ideon publike, antaŭ ol ĝi private estos tute mature elprovita.
3. Koncernanta nur unu personon kaj ne la aliajn:
  • Tio estas privata domo, vi ne rajtas ĉi tie esti!
  • Vivon privatan kaŝu la muroj.
  • Vi malrespektas privatecon de mia vivo!

ERARI

1. Deflankĝi de la vero, de la ĝusta opinio, kalkulo kaj simile:
  • Vi eraris en kalkulo.
  • Kiu demandas, tiu ne eraras.
  • Mi korektis gramatikajn erarojn.
  • Via respondo estas erara.
  • Ĉi tiu frazo estas senerara.
  • Mi certas pri la erareco en la traduko de ĉi tiu vorto.
2. Deflankiĝi de la morala devo:
  • Mi eraris, pardonu min!
  • Kiu ne pekis, kiu ne eraris?
  • Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
  • Homo estas erarema.
  • La aspekto erarigis lin.

KONKLUDI

1. Tiri per rezono logikajn sekvojn el argumentoj, principoj aŭ faktoj:
  • El nia parolo mi povas konkludi, ke ni ne povos kunlabori.
  • Mi faris la konkludon, ke ŝi ne volas vidi min.
  • Via konkludo estas tute erara.
  • Kaj konklude ŝi diris: "Ni devas informi aliajn pri la aperintaj problemoj."
  • Liaj argumentoj ne estis konkludigaj (ebligantaj konkludon).
2. Formale finarangxi:
  • La ŝatoj konkludis pacon.

KONSEKVENCO

1. Tio, kio logike sekvas el starigita principo:
  • Laŭ mi, via konkludo estas konsekvenca.
  • La esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj nacioj.
  • Refuti doktrinon per ĝiaj konsekvencoj
2. Logika aŭ racia interligiteco inter faktoj aŭ ideoj:
  • Li ne estas bona instruisto, ĉar li ĉiam parolas sen ordo kaj konsekvenco.
  • Ŝi nenion timas kaj agas konsekvence laŭ la ideoj, kiujn ŝi opinias ĝustaj.
  • Lia konduto estas nekonsekvenca.
  • Mi sentas senkonsekvencon en viaj ideoj.

KOMPILI

Verki ne originale, deprenante materialon el aliaj pretaj verkoj aŭ fontoj:
  • Li kompilis sufiĉe bonan lernolibron.
  • Tiu vortaro estis kompilita dum unu jaro.
  • Kompilo donas iafoje verkon pli bonan ol la originalo.
  • Multaj homoj helpis pri la kompilado de ĉi tiu libro.
  • Mia kompilaĵo rapide vendiĝis.

miércoles, 20 de junio de 2007

AMARA

1. Maldolĉa por la gusto:
  • La teo estis tre amara kaj malbongusta.
  • Mi tre trinkos (drinkos) tiun amaraĵon!
2. Maldolĉa por la koro:
  • Morto de la avino estis amara doloro por ŝi.
  • Rigardante gejunulojn li amare bedaŭras, ke la tempo pasis tre rapide kaj li jam maljuniĝis.
  • Subite ŝi eksentis la amarecon de sia vidviniĝo.