jueves, 21 de junio de 2007

MATURA

1. Plene kreskinta kaj (se paroli pri manĝeblaj plantoj) taŭga por konsumado:
  • La beroj jam estas maturaj.
  • Hodiaŭ ni jam manĝis frumaturajn fruktojn.
  • Oni ofte maturigas fruktojn kaj legomojn per varmigado.
  • Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.
2. Atinginta sian plenan kreskadon; havanta plene evoluintajn fortojn de la korpo kaj de la menso:
  • Mi jam ne estas infano, mi estas matura homo!
  • Aĝo tro matura ne estas plezura.
  • Lernantoj jam ricevis atestojn de matureco.
  • Ŝia talento plene maturiĝis.
  • Mi pensis, ke vi jam estas maturuloj, sed mi vidas, ke vi gxis nun agas kiel infanoj!
3. Plene esplorita, provita:
  • Ni multe laboris pri ĉi tiu projekto do verŝajne ĝi jam estas matura.
  • Mia decido estas mature pripensita.
  • Tio estas nematura demando.
4. Atinginta la daton, kiam oni devas ĝin pagi (se paroli pri bilo, kupono kaj simile):
  • La kupono jam estas matura, do mi ŝatus ricevi mian monon.
  • La bilo maturiĝis hieraŭ.

No hay comentarios.: