1. Atmosfera fenomeno, konsistanta el elektra malŝargo inter nuboj, aŭ inter nubo kaj la tero, kaj karakterizata de brila fajra streko rapidege pasanta tra la ĉielo:
- Lin trafis la fulmo kaj pro tio li nun estas en hospitalo.
- Altan arbon batas la fulmo.
- Nun fulmas, kien vi intencas iri?!
- Dum la tuta nokto fulmadis senĉese kaj bruadis tondroj.
- Sentondra fulmado ne estas timiga, sed estas danĝera.
- En ŝiaj okuloj fulmetis briloj.
- Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.
2. Tiu sama fenomeno, rigardata kiel kolerarmiloj de la dioj aŭ de Dio:
- Liaj okuloj ĵetis fulmojn.
- Mi eksilentis post lia fulmanta rigardo.
3. Tiu fenomeno, kiel simbolo de ega rapideco:
- La vorto flugas tra la landoj kun la rapideco de fulmo.
- Neniu eĉ pensis, ke milito povas okazi - ĝi estis fulma.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario