1. Delikate tuŝi, por montri al iu sian amon, amikecon, respekton kaj tiel plu:
- La patrino karesas la infanon.
- Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
- Mi ĝis nun memoras lian karesan rigardon.
- Li ĉiam tenas sin karese kun ŝi.
- Min jam lacigis ŝia konstanta karesemo.
- Ŝi estas bela kaj karesinda!
- Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.
2. Delikate tuŝi:
- Post bona manĝo li karesis sian ventron.
3. Plezurigi:
- Viaj konsoloj karesas mian vunditan animon.
- Ne ekzistas kareso sen intereso.
4. Montri al iu afablecon, favoron:
- Mono min neniam karesis.
- Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario