1. Antaŭsciigi kaj atentigi iun pri io, kun ordinare negativa valoro:
- Gepatroj avertis min ne esperi monon pro miaj malbonaj agoj.
- Ŝi komencis averte krii.
2. Antaŭsciigi kaj atentigi iun pri minacanta danĝero aŭ malbono:
- Mi vin avertas, ke virino en tia stato estas kapabla je ĉio.
- Kiu minacas, tiu avertas.
- Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.
- Oni starigis avertan tabulon, kiu savos homojn kontraŭ enfalo en la kavon.
3. Malkonsili, deadmoni iun de io:
- Mi avertis ŝin, ke ŝi ne venu.
- Li al mi donis averton ne fari tion.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario