- Patrino teksas linon.
- Mia robo estos kudrita el ĉi tiu belega teksaĵo.
- Ŝi pendigis lampon super la teksilo kaj teksadis.
- Mi laboras kiel teksisto en la teksejo.
- Kanabo estas teksuma planto.
- Li teksis tre ruzan planon.
- La poeto lerte enteksis tiun legendon en sia rakonto.
- La historio estas trateksita de multaj katastrofoj.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario