1. Fiksi, malliberigi per ŝnuro, ĉeno kaj simile, malhelpante moviĝon aŭ disiĝon: / Fijar, atar con una cuerda, cadena, etc., impidiendo el movimiento o la separación:
- Mi ligis mian hundon per ĉeno. / Até a mi perro con una cadena.
- Ni alligis la boaton al bordo. / Amarramos el bote a la orilla.
2. Limigi ies liberan agadon: / Limitar la libre acción de alguien:
- La prelego ligis ĉies intereson. / La conferencia capturó el interés de todos.
- Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas. / La ley encierra al torpe, hace fuerte al diestro.
- Fianĉiĝis - por ĉiam ligiĝis. / Hacerse novio – para atarse para siempre.
3. Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo, najbareco aŭ kaŭzeco: / Juntar varios asuntos por alguna relación de secuencia, vecindad o causalidad:
- Ligu la literojn en la skribado. / Liga las letras en la escritura.
- Li parolas sen senco kaj sen interligo. / Él habla sin sentido y entrecortado.
- Malgranda ligiteco ekzistas inter ambaŭ demandoj. / Existe una pequeña atadura entre ambas preguntas.
- Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas. / A menudo ligaba un insensato, y no puede separar a los sensatos.
4. Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj: / Unir varias personas por relaciones amistosas o iguales objetivos:
- Min kaj miajn amikojn ligas la sama ideo. / La misma idea me une con mis amigos.
- La raporto jam estas sendita al ĉiuj liganoj (anoj de la Ligo). / El informe ya se envió a todos los ligistas (partidarios de la Liga)
- Ni kunligis niajn fortojn./ Nosotros unimos nuestras fuerzas.
5. Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj: / Hacer posible la comunicación entre varios lugares:
- La ponto ligas du urbojn. / El puente une dos ciudades.
- La ligilo al mia retpaĝo ne plu funkcias. / El enlace a mi página de internet ya no funciona.